Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita merkredon la 20an de septembro 2017 . Ĝis nun estas 2495 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Venonta kongreso | SAT-kulturo | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | Informoj | Ligoj | Arĥivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Balfolkan dancprogramon kun Kapriol’ !
puce Nokta festo (Fest-noz) muzikgrupoj "An Teuzan" kaj "Estran"
puce Teatra vespero

Balfolkan dancprogramon kun Kapriol’ !

Mardon la 12.08.2014 urbcentro Dinano

JPEG - 41.2 kb

Kapriol’ ! La nederland/ frisa grupo Kapriol’ ! prezentas kantojn kaj dancmelodiojn kiuj estas bazitaj sur muziko de malnovaj nederlandaj kaj frisaj manuskriptoj.
Kelkfoje estas liberaj aranĝoj de tradicia (eĉ multjarcenta) muziko, sed ankaŭ povas esti memfaritaj muzikaĵoj. Do, ili ŝatas fari kunligojn inter la estanteco kaj la pasinteco. Tiel vi aŭdos influojn de diversaj muzikstiloj kiel renesanca muziko, mondmuziko aŭ salsa kaj ĵazo. Rimarkinda estas la forta plurvoĉa kantado kaj la ne-ĉiutagaj muzikiloj. Koncize dirite, Kapriol’ ! uzas la forton de la tradicio, sed ankaŭ ŝatas fari muzikajn kapriolojn.

Krom Esperanta koncertprogramo aŭ miksita programo en la nederlanda, frisa kaj esperanta lingvoj, la grupo ankaŭ prezentas folk-balan dancprogramon, laŭdezire kun dancinstruado. Folk-balo signifas : festa balo kun akcento pri festi unu kun la aliaj kaj ne pri la paŝoj. Temas pri tradiciaj dancoj, kiuj estis ŝatataj dum multaj jarcentoj en tuta okcidenta Eŭropo, kiel par-dancoj (skotiŝo, polko, mazurko), vicdancoj (bureo, andro, hanterdro) kaj ronddancoj (cirklo kaj ĵigo).

JPEG - 127.8 kb

Kapriol’ ! ofte koncertas ĉe koncertoj kaj festivaloj eksterlande. La grupo aperis interalie en Hispanio/Barcelono (2009), Belgio, Danlando (ĉe KEF), Germanio kaj Pollando (2010). En 2011 sekvis turneo tra Francio (kiun organizis Eurokka) kaj turneo tra Usono. En 2013 okazis ree turneo tra la Usono kaj koncertoj en Italio kaj Belgio (ĉe FESTO). En 2014 Kapriol’ ! koncertas en Nowy Sacz (Pollando), kastelo Greziljono kaj Bretonio.

La muzikistoj de Kapriol’ ! estas : Marita Kruijswijk (flutoj, ŝalmo, kantado), Marian Nesse (akordiono, kantado), Rutger Dijkstra (basgitaro, gitaro, violono, kantado), Ad Bos (drumkesto kaj aliaj perkutinstrumentoj, klavaroj, kantado). Ili jam ludis sur multaj festaj scenejoj. Ekzemple Marita kaj Marian ludis dum multaj jaroj en la Esperanto-grupo Kajto.

Diskografio : – En 2009 Kapriol’ ! prezentis sian debutan esperantan diskon ’Aventur’ dum KEF. – Ekde somero 2014 la dua disko en Esperanto ’Kavaliriko’ estos disponebla.

- Retpaĝo : www.kapriol.org
- Kontakto : Marita Kruijswijk, tel. +31-516 421 612 – marianta@xs4all.nl

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto@satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj@satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj@satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio