Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Balfolkan dancprogramon kun Kapriol’ !
puce Nokta festo (Fest-noz) muzikgrupoj "An Teuzan" kaj "Estran"
puce Teatra vespero

Teatra vespero

lundon vespere la 11.08.2014

Teatro :

 Unua parto : Bretonaj legendoj far Laurent Peuch 30-40 ’
 Dua parto : "Karakalo" far Kvak kaj Duono

bretona fabelo,

“La fabo“,

Kiel iu mizerulo fariĝis riĉulo dank’al nura faboplanto ? Tion vi scios aŭskultante tiun bretonan fabelon.

Karakalo

En la jaroj 1850, du francaj vodvilaj aŭtoroj, Dumanŭaro (Dumanoir) kaj Klervilo (Clairville), havis la strangan ideon kuniĝi por naski parodion de klasika tragedio, nome « Caracalla » (Karakalo) kiu en malpli ol cent aleksandraj versoj, kun preskaŭ la sama kvanto da vortludoj, masakras la tradegian ĝenron bildigante la masakrojn de la bataloj por la povo, en la imperiestra Romio de l’ fino de l’ dua jarcento.

Tiu ikonoklasta verko ne povis lasi senreaga nian ikonoklastan bildstriiston Serĝo Sir’, kiu decidis ĝin traduki kaj bildstriigi...

Nu, se aleksandroj tradukeblas, vortludoj plejofte tute ne, kaj do la rezulto estas fakte reverko kun alia aro da vortludoj.

Por la bildoj, Serĝo elpensis pseŭdan teatran foto-raportaĵon kun la teatra trupo « Kvak », ŝajnigante ke la teatraĵo efektive okazis... Sed tio kondukis la trupon al projekto de ĝia efektivigo !

Jen kial vi povos ĝui (aŭ suferi) ĝin okaze de la SAT-kongreso en Dinano...
Sed ja tio ’stas defio ! La teksto verkita por legado ne estas tre facila, kiel ĝi efikos parole ? Sendube la publiko bezonos preparadon... kio estos farita, sub formo de preter-prelego, ja ankaŭ parodi-forma.

Kvak kaj Duono (Flonjo, Libnjo, Ŝtonĉjo kaj Vito + Brinjo kaj Serĝo)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio