Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Infankongreso
puce Kiel atingi Dinan-on ?
puce Tranoktado
puce Ĉirkaŭ la kongresurbo

Kiel atingi Dinan-on ?

Kiel atingi Dinan-on ?

Kongresadreso :
FJT (Foyer des Jeunes Travailleurs)
Chemin du Pont Pinet
Route de Dinard
22100 – DINAN

Telefonnumeroj de OKKanoj :

Franjo : +33 (0)7 81 90 75 43

Guy : +33 (0)6 76 27 51 78

Philippe : +33 (0)6 76 29 90 11

Aŭte :
Krom la okcidentaj bretonoj veturu ĝis Renno (Rennes). Preferinde ĉirkaŭu Rennon per la norda ĉirkaŭa aŭtovojo (N136 - Rocade Nord St-Malo- Brest).
Eliru tiun periferian aŭtovojon je la elirejo « 13b » kaj veturu ĉe la « N137 » dum ĉ. 38km.
De pluraj kilometroj vi trovos la vojindikilojn « Dinan », direktiĝu urben kaj en Dinano laŭ la verdaj sago-indikiloj kongresejen.

Aviadile :
Ĉe la urboj Renno (Rennes/St Jacques), Dinardo (Dinard/Pleurtuit/St Malo), Laniono (Lannion) troviĝas flughavenoj. De la flughavenoj Lannion kaj Rennes, direktiĝu al stacidomoj por atingi Dinanon (Dinan) per trajnoj.

De la flughaveno de Dinard/Pleurtuit elektu taksion kaj poste buson. (Dinardo ne havas stacidomon sed buson kiu aliras al Renno tra Dinano)

Trajne :
De Renno al Dinano.
Elektu ĉu regionajn trajnojn « TER  » ĉu naciajn rapidajn « TGV ». La daŭro de la vojaĝo inter la du trajnoj preskaŭ similas : kalkulu averaĝe 1h-n da vojaĝo per « TGV » kaj 1h 15’-30’ per «  TER  » por iri de Renno al Dinano.
Plej ofte inter Renno kaj Dinano la trajno haltas (+/-) 15’ en stacidomo de Dol-de-Bretagne.
Ne eblas nun afiŝi fiksitajn prezojn por uzi la trajnojn inter Renno kaj Dinano, ĉ. 20 €. La prezo dependas ankaŭ de la trajnoj, de la aĝoj, de la vojaĝantoj kaj de la momento.
En stacidomo de Dinano, esperantistoj deĵoros por akompani la kongresontojn.

Se vi intencas uzi tiujn transportilojn nepre ke vi retmesaĝu al OKK (satdinan2014@gmail.com) por ke ni kalkulu kaj prezentu al vi precizajn personajn transportinformojn.

OKK

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio