Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce BoRoKo de Serĝo Sir’
puce Japanaj vintraj fabeloj
puce Ne plu ludo
puce Vartejoj
puce Vojaĝo al Kazohinio

BoRoKo de Serĝo Sir’

Bildaj Resumoj de Klasikaĵoj (recenzo)

Vidu prezenton de la libro ĉe retejo de la eldonkooperativo :
 http://www.satesperanto.org/eldonko...

Serĝo Sir’ estas famkonata de la esperanta publiko pro siaj bildstrioj regule publikigataj en la revuoj LaSAGO de SAT-Amikaro, Le Monde de l’Espéranto de Espéranto-France aŭ ankaŭ La Kancerkliniko, satira gazeto en kiu li brilas per sia sprita humuro. Tiuj bild-deliraĵoj riĉas je "kultruo" k vortludoj (ĉe li liberas la vorttordo), k li rebakas kun siaspeca spico historiajn ĉefverkojn.

Se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos (Z). De Vagnero al Vilhelmo Telo, de l’ Lum-frataro al Biblio, oni malkovros la veran rakonton, tiun, kiu ne rakontiĝas al geknaboj. Kun subtila miksaĵo inter krajondesegnoj, fotomuntaĵoj, k animacibidoj, la rezulto eble stumbligos kelkiujn. Serĝo Sir’ pro sia stilo konsidereblas kvazaŭ kunfandaĵo inter Gotlibo k Dalio : surrealismaj fonoj, ĉiulokete detaloj, heliko kun brako anstataŭ piedo kiu komentadas.

Atentu tamen, kvankam la formo estas bildstria albumo, ĝi estas metenda ne en ĉies manojn : antaŭ ĉio ĝi celas publikon avertitan (De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento. Z). Unuflanke ĉar la lingvaĵo uzata estas subtila, la vortludoj poluritaj k la vorttrezoro aparte riĉa, aliflanke ĉar iuj el la scenoj ilustritaj povus ŝoki sentemon de junaj legantoj k de maljunaj operŝatantoj. Jen, vi ne povos diri, ke vi ne sciis !

Recenzo aperinta en Esperanto Aktiv n-ro 41 (novembro 2013), en la rubriko "Libro de la monato", franclingve :
 http://esperanto-france.org/esperan...

Esperantigis Markovo-Vito 35521.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio