Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Cidra muzeo
puce Kankal’
puce La monaĥejo kaj la kastelo de Léhon
puce Tajdomuelejo de Prat
puce Vizito al La Ville Heleuc (Vil Eleŭ)
puce Vizito al San-Malo’
puce Ŝtonmineja popolo

Vizito al La Ville Heleuc (Vil Eleŭ)

Merkredon la 13.08.2014

La Ville Heleuc (vil eleŭ)

La Ville Heleuc jam estis konata en la kelta epoko, kiel indikas la nomero « ville ». En la mezepoko konstruiĝis la nuna biendomo kun kolomboturo el loka granito. Poste estiĝis diversaj konstruaĵoj, kiel stalo, bakejo, aparta kolombejo kaj ventmuelejo sur la apuda monteto Isaak. Sed iom post iom vendiĝis, forlasiĝis kaj fine forgesiĝis la bieno. Detruiĝis la ventmuelejo, ruiniĝis la konstruaĵoj kaj kreskis rubusoj, uleksoj, genistoj kaj arboj. En 1976 la ejo decidis malkovriĝi kaj eliri el al forgeso. Ĝi ĉarmis junan paron kaj oferdonis sin kiel familiejo. Unu post la alia renoviĝis la konstruaĵoj kaj denove aŭdeblis infanaj ridoj sur la bieno. La tereno grandiĝis al pli ol 18 hektaroj kaj iama ŝtonminejo iĝis natura naĝejo.

En la jaro 2005 instaliĝis unu el la unuaj aŭtomataj lignohejtiloj en Bretonujo. Ĝia brulaĵo konsistas el ligneroj de pecigitaj abioj, kiuj kreskis sur la bieno. La aparta hejtejo disponigas varman akvon por hejti ne nur la biendomon, sed ankaŭ la iamajn forĝejon kaj bakejon renovigitajn, kiuj nun akceptas gastojn tutjare. Parto de la hejteja tegmento kovriĝis de 15 m2 da sunkolektoroj por varmigi 750-litran akvorezervon por la domaro. Kvar jarojn poste instaliĝis ekologia akvopurigejo anstataŭante du sepsajn tankojn. Sen uzo de elektra pumpilo ĝi purigas la ellason de
necesejoj, duŝejoj, ... de la tuta domaro per du ujoj plantitaj de kanoj kaj
akvoplantoj kiel mento kaj irido. Samtempe konstruiĝis unua senakva
necesujo el recikligitaj materialoj.

Ekde 2010 la bieno de La Ville Heleuc ricevis la « Verdan Ŝlosilon » kiel ateston pro sia ekologia administro. Tio implicis ne nur uzon de akvoŝparaĵoj, ekonomiaj lumigiloj, recikligitaj paperoj, ... sed ankaŭ energiredukton kaj informon de la gastoj.
De tiam ĉia nova akiraĵo estas pripensita el ekologia vidpunkto. Por malpligrandigi la homan influon al la tero, por revivigi la iaman granitminejon, por doni al gastoj la eblon sperti naturon kaj montri, ke eblas respekti la medion kaj tamen vivi komforte, renoviĝis defunde la iama bakejo per naturaj kaj ekologiaj materialoj. Kreiĝis papilirezervejo, novaj promenadpadoj kaj unuaj sensospertejoj : strobilolito en arbaro, televidsalono je lago, grandega balancilo kaj aliaj.

En 2012 pro etikaj kialoj rilate al elektro el nuklea fonto elektiĝis Enercoop (enerkop) kiel ekologia elektroliveranto por la bieno, antaŭ ol instaliĝis komence de 2013 28 m2 da fotovoltaikaj sunĉeloj sur la tegmento de la iama bakejo. La fotovoltaika povumo korespondas al 4,2 kWp kaj la produktado atingas nuntempe la ekvivalenton de 40 % de la biena konsumo. Estiĝis novaj sensospertejoj kiel labirinto, teksota tipio, sonarbo, sed ankaŭ birdotimigiloj, ludejo por koriganoj, spegulo de feinoj, luddometo konstruita el ligno, tero kaj boteloj, dua senakva necesejo, ...
Tiel revigliĝis La Ville Heleuc post longa paûzo kaj frandas ĝi denove paŝojn de homoj sur sia tereno.

Dum la vizito vi vidos la akvopurigejon, la fotovoltaikan instalaĵon kaj la centran hejtilon. Promenado kondukos vin ĝis la lignerosekigejo kaj diversaj sensospertoj : balanciĝi, kuŝi en strobilolito, sekvi labirinton, serĉi koriganojn, teksi tipion, spekti naturan televidon, ... Kunportu vian banveston kaj bantukon, se vi deziras grimpi sur la ranmanegon !

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio