Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Al kiu apartenas infano ?
puce Cirkla ekonomio, unu oportuna rimedo por ŝanĝi la socion.
puce Energia transirado
puce Enkonduko al la kongrestemo
puce Enkonduko en la poezian universon de Federico García Lorca
puce Esperantistoj antaŭ unua mondmilito
puce Fari/uzi infokioskon por informigi kaj informiĝi
puce Kiel mi iĝis ekologia agrikulturisto ?
puce La Komunumo "Whiteway" kaj Gassy Marin
puce La loka mono : kial kaj kiel uzi ĝin ?
puce Permakulturo : kio ĝi estas ?
puce Por ke homoj revenu al la naturo, unue eduku infanojn
puce Socialaj forumoj : Prelegoj
puce Vizito al Patagonio

Enkonduko al la kongrestemo

"Civitanoj loke konstruas ontecon"

Iom da historio

Resume, jen kelkaj decidoj kaj civitanaj reagoj rilate la indiferentecon pri la ŝanĝo malgraŭ la alarmlanĉantoj.

En Francio : Ekde pluraj dekoj da jaroj, civitanoj alarmas la francianojn pri decidoj kiuj ne taŭgas por solvi la problemojn de la socio kaj naturmedio.

En la sesdekaj jaroj leĝoj instigis la malaperon de la 20 hektaraj farmbienoj profite al farmbienegaj firmaoj kiuj troige nutros la francojn.

En la jaro 1964, la kreado de la asocio "Nature et Progrès" (medio kaj progreso) en Francio, celis starigi interŝanĝan sistemon inter konsumantoj kaj produktistoj por disvolvi ekologian agrikulturon kaj vigligi ĝin fronte al produktiva kaj ĥemia sistemo kiu tiam ekstariĝis.

Tamen en la jaro1972 okazis la unua internacia konferenco organizita de la Unuiĝintaj Nacioj por difini la rimedojn kiuj plivigligos la daŭripovan disvolviĝon. Ĉiujn 10 jarojn, tiu konferenco kunvenis. Nun vi rememoras la protokolon de Rio en la jaro 1992 kaj de tiam oni parolas pri la klimata varmiĝo sed oni ne vere agas.

La petrola skuo de la jaro 1973 havis bonajn konsekvencojn : la benzinprezo rapide altiĝis, tuj ni ŝparis energion kaj preparis planon por efike izoli domojn kaj uzadi/kolektadi sunenergion.

Kelkajn tempojn poste, ĉio revenis kiel antaŭe kaj ni forlasis la serĉadon pri ŝparenergio.
En Francio dum la jaro 1973, leĝo devigis la ŝtaton pruntedoni monon en la financa merkato. De tiam la prezidentoj de diversaj landoj transdonis la monan respondecon al la bankistoj. El la konsekvencoj de tiaj leĝoj fontis la financa krizo kiu establigis socian krizon.

René Dumont, kandidato al la franca prezidenteco en la jaro 1974, prezentis la ekologian movadon. Li estis unu el la unuaj kiu afiŝis la situacion.
En la jaro 2002, Pierre Rahbi balotkampanjis al la prezidenteco, li nur ricevis 184 urbestrajn subtenojn el pli ol 36 000 urboj, la informiloj ne komunikis pri li kaj lia programo. Sed, poste li kreis la movadon « Alvoko por insurekcio de la konsciencoj » de kie naskiĝos la movado « Colibri » (Kolibro).

Nuntempe, ni konstatas ke niaj elektitoj ne sukcesas / ne volas ŝanĝi la socian organizadon. La ĉefaj transporto-firmaoj, ĥemio-entreprenoj, mono-agentejoj, agrikulturo-entreprenoj, komerco-entreprenoj, …ne deziras perdi siajn avantaĝojn.

Tagon post tago, ni intensigas niajn estontecajn problemojn ; la konsekvencoj de la ne-decidoj, pli kaj pli kreskas. [1]

 La varmiĝo de la planedo ne plu estas afero de spertuloj. Ni tion konstatas ĉiutage tra la mondo.
 la financo kiu uzas nian monon por fari aliajn aĵojn ol helpi al la transformado de la ekonomio
 la ekscesa kultivado, kiu poluas nian naturmedion kaj akvon ne kapablos nutri la homaron
 la kamiontransportado poluas la aeron kaj difektas la vojaron
 la petrolo malaperas kaj ankaŭ aliaj nerenovigeblaj riĉfontoj
 la nejusta komerco, kiu ne dece pagas la laboristojn
 la senlaboreco kiu kreskas en ĉiuj regionoj
 la individuismo anstataŭas la homajn interrilatojn

Unuvorte, ĉio iras pli kaj pli malbone kaj ni plu samdirekten iras.

Ni vidas tri ĉefajn kialojn :
 Kial fari ion kiam nenio ŝanĝiĝas ĉirkaŭ ni ?
 Kial agi se ni sole agadas ?
 Kial agi kiam niaj elektitoj ne agadas ?
La ekkrizo estas tiel grava ke niaj regantoj scias nek kiel fari nek trovi la solvojn ĉar niaj decidantoj devintus rekonsideri la tutsocian organizadon.

Tamen homoj agadas por ŝanĝi la mondon...

Ĉar povuloj kaj decidantoj ne aŭskultas alarmo-lanĉantojn, popolo devas reagi.
Ĉie tra la mondo, homoj agadas por montri la vojon de la ŝanĝo [2]. Tia estas la solvo por tiuj kiuj atendas nenion de la decidantoj sed pensas ke ni devu agi, montri ekzemplon, informi pri la situacio kaj ĝiaj konsekvencoj.

Principe ni ne atendu ke ŝanĝo venu de la aliaj. Do, la civitanoj estigis diversajn movadojn, asociojn, entreprenojn por sentivigi la civitanaron kaj montri novan vojon [3].

Same kiel ĉie en la mondo, en la Dinana regiono homoj sentas ke ni devos konstrui morgaŭan socion kaj starigi diversajn iniciatojn por partopreni al media ŝanĝado.
Kun la premo de iu kooperativo, dek-du komunumoj de la dinana regiono subskribis la engaĝigon ENESCOM [4] en la jaro 2012.

Subskribante, la komunumoj engaĝiĝas malaltigi je 20 % la energio-konsumadon, minimume konsumi je 20 % el renovigebla energio kaj redukti je 20 % ellason de forceja gaso ĝis la jaro 2020.

Tiuj komunumoj agadas kaj klarigas al sia loĝantaro kialojn kaj rezultojn pri siaj decidoj.

Multaj aliaj agadoj ŝprucis kaj ŝprucas. Dum la kongreso ni prezentos kelkajn iniciatojn por montri kaj ekstarigi debatojn pri tiu temo.

La kooperativoj : pli kaj pli da homoj kuniĝas por kunlabori en diversaj temoj :

Nutrado : multe da ĝardenoj kreiĝas por produkti lokan ekologian nutraĵon.

Energio : surloke loĝantoj produktas elektran energion, uzas lokajn energifontojn : ligno, suno, vento...

Solidareco : bonvolemuloj proponas al homoj neadaptitaj al nuna socio, terkultivadi por perlabori kaj dece vivi.

Ekonomio : loka mono estis kreita por disvolvi lokan ekonomion utila al la civitanoj,

Edukado : "ĝardeneto de la lernantoj" kiu ebligas sentivigi la infanojn al la naturo, la formado, ktp...

En via regiono, observu tion, kio kreiĝas respektante homaron kaj planedon. Tiuj novaĵoj ne faras sensacion, ili antaŭeniras sen bruo.

Philippe STRIDE el OKK SAT-kongreso Dinano 2014


[1Plano B,mobilizo por savi civilizacion, de Lester Brown tradukita de Robin Beto, eld. EFK de SAT nov. 2009
Manuel de Transition, de la dépendance au pétrole à la résilience locale, de Rob Hopkins

[2Un million de révolutions tranquilles, travail/ argent/ habitat/ environnement... Comment les citoyens changent le monde de Bénédicte Manier, eld. Les liens qui libèrent, nov. 2012

[3Solutions locales pour un désordre global de Coline Serreau, eld. Actes Sud, apr. 2010

[4ENESCOM : (European Network of information centres promoting Energy Sustainability and CO2 reduction among local Communities - Eŭropa Reto de informcentroj disvolvantaj daŭran energion kaj redukton de CO2 inter la lokaj komunumoj)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio