Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Cidra muzeo
puce Kankal’
puce La monaĥejo kaj la kastelo de Léhon
puce Tajdomuelejo de Prat
puce Vizito al La Ville Heleuc (Vil Eleŭ)
puce Vizito al San-Malo’
puce Ŝtonmineja popolo

Ŝtonmineja popolo

merkredon posttagmeze la 13.08.2014

La "ŝtonmineja popolo" en la sudokcidenta regiono de Dinano granito, troveblas tersurface.

La "ŝtonmineja popolo"

Ĝis meze de la 19a jarcento « ĉiu fosis sian truon » por lokaj konstruaĵoj ; malgrandaj ŝtonminejoj malfermiĝis kaj fermiĝis. Ĉar la ŝtono nomita « la bluo de Hingle » estas aparte rezisteca, mendoj kreskis (por la Dinana viadukto, la kajoj de la Tamizo, …) Tiam la industria ekspluatado de la ŝtonminejoj komenciĝis, aparte en "la Pyrie", ĉefa granitejo en la dinana baseno. Malgraŭ la transportomalfacilaĵoj, « la bluo » eksportiĝis translimen....

Fine de la 19a jarcento, la konstruado de la fervojo ebligis rapidan longdistancan transporton de ŝtonoj kaj tiel kreskigegis laboron en ŝtonminejoj.

ŝtonmineja popolo3

Antaŭ la unua mondmilito, la ŝtonminejo de "la Pyrie" (Le Hingle) laborigas ĉirkaŭ 350 manlaboristojn kaj sendas produktaĵon al la tuta Eŭropo. Granda enmigro de italaj laboristoj el la regiono Piemont lasis spurojn en la baseno ĉar ili kunportis novajn ideojn kaj teknikojn. La ŝtonmineja aktiveco variis dum la jarcento laŭ la ekonomika kaj politika situacio. La nombro de dungitoj fluktuis laŭbezone. La laboro en ŝtonminejo ne estis valoriga por la loĝantaro de la regiono, ĝi estis peniga kaj postulis grandan fizikan reziston. Dum la 1960-aj jaroj, ŝtonminejestroj venigis hispanajn, portugalajn kaj turkajn laboristojn pro manko de lokaj dungotoj. Junuloj forlasis la metion post milita servo, por aliaj dungebloj konsiderataj pli valorigaj. Tiu enmigrado influegis kaj riĉigis la loĝantaron de la regiono.
La laborkondiĉoj estis malfacilaj. Ili evoluis danke al gravaj laboristaj luktoj.

Nuntempe elfosado de ŝtonoj malkreskis pro malmulte kosta importado, sed la metio daŭre ekzistas kaj provas rezisti diversigante sian produktaĵon.....

La prelego okazos en « la Popola Domo », en Le Hinglé, simbola loko de popola edukado, konstruita de ŝtonminejistoj por kunveniĝi kaj planigi agadojn. Redaktantoj de la libro « le peuple des carrières » (la ŝtonmineja popolo) prezentos la historion de tiu epoko, kaj poste parolos pri la laborista historio kaj ties luktoj. Fine okazos diskuton kun iamaj ŝtonminejistoj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio