Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Infankongreso
puce Kiel atingi Dinan-on ?
puce Tranoktado
puce Ĉirkaŭ la kongresurbo

Tranoktado

Tranoktado dum la kongreso

Por kontentigi ĉiujn kongresanojn, ni dispartigas vin laŭ pluraj eblecoj :

 en unu el la kongresejoj (FJT : loĝejo por junaj laboristoj), ni disponigos dormoĉambrojn por unu aŭ du personoj ; ĉiuj havas duŝon kaj necesejon en la ĉambro.

Ni rezervos tiun lokon al handikapuloj, malfacilmovuloj, kaj unuaj aliĝintoj sen veturilo.

 en gastejo de Pleslin, kalkulu 10km (10’) for de la kongresejo ; tie vi disponos kvarlitan dormoĉambron malmultekostan kun duŝejo/necesejo ĉe la etaĝo. Ankaŭ vi ricevos matenmanĝon samkiel en FJT.

Pleslin_tranoktejo
Pleslin-dormoĉambo
Pleslin-dormoĉambo4

Ni rezervos tiun lokon al aliĝantoj, kiuj mendis 3 aŭ 4 litan ĉambron kaj havas veturilon. Post plenigo de la FJT, ni proponos tiun loĝejon al pli malfruaj aliĝantoj.

 en tendejo ĉe la lokaj esperantistoj ; ne kunportu tendon, OKK instalos sed kunportu dormosakojn ; ankaŭ tie vi ricevos matenmanĝon.

Trigavou-tendumejo

Ni rezervos tiujn lokojn al aliĝantoj, kiuj mendis tiun eblecon. Pli facile, ili uzos siajn personajn veturilojn.

 en haltejo ĉe la FJT, en via dormveturilo vi povos tranokti ; ni ne provizos elektron. Bonvolu anonci vin.

 en hoteloj : vi mem prizorgos kaj mendos tiun eblecon. Eblas konsulti dinanan turismoficejon

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio