sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










Ŝulco pri esperantigo de propraj nomoj


Kiel ni nun Esperantigu ? Kiel ni nun trovu la plej taŭgan formon ?



Certe ne estos malbone, se ĝia prononco estas tiom proksima kiom eble al la nacia-lingva prononco.

Certe ankaŭ ne estos malbone, se ĝia ortografio estos tiom proksima kiom eble al la nacialingva ortografio.

Certe estos rekomendinde, almenaŭ en specialaj kazoj, ke la Esperantigita formo ankaŭ rilatu al la historio de la originala nomoformo.

Certe estos ne malbone, se la Esperantigita formo estas por Esperantistoj tiom agrable prononcebla kiom eble.

Certe estas evitinde, ke ĝi estu homonimo de alia Esperanta vorto.

Certe estas evitinde, ke plie ĝia komenco aŭ fino estu la sama kiel Espernta prefikso aŭ sufikso.

Estas evidente, ke plej ofte en la praktiko tiuj diversaj postuloj reciproke sin malhelpas, sin ekskludas. Oni ne povas efektivigi la maksimumon de ĉiuj, eĉ ne ekzistas metodo por eltrovi, kiu formo estus optimuma rezultanto el ĉiuj. Laŭ mia persona sperto dum plujara eksperimentado mi konvinkiĝis, ke plej bone oni traktu ĉiun propran nomon kiel unuopan individuan kazon.

Tio ne ekskludas, ke oni sufiĉe ofte povas procedi laŭ analogioj, sed estus iom stulte provi absolutigi iun tian procedon kaj rigore apliki ĝin ĉiam. Oni baldaŭ troviĝus en senelirejo.

Estus ankaŭ iom stulte postuli, ke la Esperantigita formo permesu inversi la procedon, permesu mal-Esperantigi ĝin, permesu ankoraŭ rekoni en ĝi la originan formon. Tio ĝenerale ne estos ebla, nek necesa. Por ĝui dramon de Ŝekspiro aŭ por paroli pri ties aŭtoro, oni tute ne bezonas scii, kiu estas la nacialingva nomo de tiu dramisto. Tio fariĝas dezirinda aŭ necesa nur, kiam oni translimas Esperantujon. Sed tio ne plu koncernas la Esperantan lingvon.

Ĉiu unuopa Esperantigo do devas esti krea akto, kaj ĝia rezulto unue ne povas esti pli ol provizora helpilo en la cirkonstancoj, por kiu ĝi estas kreita. Ĝi unue nur povas esti nenio alia ol propono al la Esperantistaro. Al kiu la propono ne plaĉas, mem kreu aŭ uzu alian formon. En la lingvo estas forta tendenco, elimini maltaŭgaĵojn. Nur iom post iom la uzo de certa Esperantigita formo ĝeneraliĝos, kaj tiam estos veninta la momento, en kiu ĝi eniros la vortarojn kaj fariĝos definitive asimilita Esperantero.

Rikardo Ŝulco, Pledo por unueca lingvo, p. 174.
Ĉerpita el Leksara kolekto deofte uzataj propraj nomoj, kompilita de Rikardo Ŝulco kaj Hermano Bermano, Esperanto-Centro Paderborno, 1989, p. 110.

Sama rubriko :


puce Rajmundo LAVAL : Pri propraj nomoj

puce Ŝulco pri esperantigo de propraj nomoj

puce Lanti pri esperantigo de propraj nomoj (citaĵo el antaŭparolo)

puce Klaŭdo Roux : La natursciencaj terminoj en la Nova PIV

puce Ĝemil Ksus : Kian lingvon uzu la progresemuloj ?

puce Berlina komentario pri la Fundamento

puce UNIVERSALA ESPERANTO METODO DE DOKTORO BENSON (instrulibro de Esperanto)

puce Oldo (Auld) pri esperantigo de propraj nomoj




Supren