Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Vinko MARKOV : Kiel funkcias la tutmonda merkat-ekonomio ? (Konciza resumo por nefakuloj)
puce Djemil Kessous : La tempo de paŭperoj (artikolo)
puce Jürgen Kuĉinski : La ŝparita bovino (tradukita humuraĵo)
puce Jean Fourastie : De kie venas la profito ? (artikolo)
puce La Bolkestejn-direktivo, aŭ kiel iri eĉ pli malproksimen ol la Ĝenerala Akordo pri Komerco de la Servoj (ĜAKS) /peticio
puce Petro Levi : Funkciado de la kapitalisma ekonomio - Ekspluatado, plusvaloro, primitiva akumulado, krizo...
puce Petro Levi : Kio estas en Franciola "Providenca ŝtato" ?
puce Roza Luksemburg : Ĝenerala rezulto (el teoria verko)
puce Valo : Wall Street 1929-1987

Vinko MARKOV : Kiel funkcias la tutmonda merkat-ekonomio ? (Konciza resumo por nefakuloj)

Rapida skizo, bazita sur prelego de Suzan Ĝorĝ, vicprezidantino de ATAK, kiun mi aŭskultis en la lernejo kadre de kurso pri bioetiko.


Kio estas tutmondiĝo ?


Jen bela vorto, lerte elektita, kiu donas la impreson pri harmonia paca unuiĝo de la homaro. Tial necesas ĝin pli precize difini. Laŭ iu grava kompaniestro, la tutmondiĝo, “estas la libereco por lia grupo investi ĉie laŭplaĉe, estante kiel eble malplej ĝenata de la socialaj leĝoj”. La cent plej gravaj transnaciaj entreprenoj regas la ĉefan parton de la merkato. Dua grava motoro estas la financaj grupoj : grandaj bankoj, asekurkompanioj, akcimakleristoj, ktp… Ĉiuj tiuj kontrolas 28 000 000 000 000 dolarojn. Sed nur 10% el tiu sumo reprezentas la du trionojn de la valoro de ĉiuj borse kotaciitaj entreprenoj en Sudameriko, kaj tri kvaronoj de ĉiuj aziaj (escepte de la japanaj). La pezo de tiuj entreprenistoj sur la lokaj merkatoj estas tiel granda, ke kiam ili decidas foriri, por investi en alia pli profitodona loko, ilia foriro provokas la disfalon de jam malstabilaj lokaj merkatoj. Tio okazis en 1995 en Meksikio, kaj en 1998 en Suda Azio. Nur Ĉinio kaj Malajio eskapis el tio, malpermesante la eliron de la kapitaloj. Tiuj transnaciaj entreprenoj havas fortajn ligojn kun la registaroj, kvankam pli kaj pli multaj entreprenestroj iĝas ministroj aŭ eĉ prezidantoj (Buŝ en Usono, la frato de Sarkozi, franca eksministro pri ekonomio, nun prezidanto de la reganta partio (UMP) , estas la vicestro de la mastra sindikato MEDEF…). Tiuj fortaj ligoj faciligas la alprenon de decidoj utilaj al la pligrandigo de la entreprena profito, sed la transnaciaj entreprenoj mem tute ne interesiĝas pri landa regado, ĉar tio alportas neniun profiton. Ili nur bezonas politikan situacion sufiĉe stabilan por ne perturbi la merkaton.


Kio estas la celo de ekonomio ?


Oni povus naive kredi, ke ĝi estas la studado de la plej efika maniero por kontentigi la homajn bezonojn. Sed la granda plimulto de la liberaluloj senhonte konfesas, ke la ĉefa celo de ekonomio estas la kreskigo de la profito kaj de la « valoro por la akciuloj ». La TTT-ejo de Merryl Lynch (meril linĉ) parolas pri 7 700 000 personoj « kun alta valoro », por kiuj laboras la tutmondaj ekonomiaj strukturoj.


Kiu diktas la mondajn regulojn ?


Pri ili respondecas la Monda Banko kaj la Internacia Mona Fonduso. Tiuj du organizoj estis fonditaj antaŭ la fino de la Dua Mondmilito, kun milde progresema celo, inspirita de la ideoj de Kejnso : ili celis prunti monon al la deficitaj landoj por helpi al ili plu partopreni en la monda komerco. Tamen, en la fino de la 70aj jaroj, la landoj el la suda duonsfero tro multe pruntis kaj ne reinvestis tiun monon en produktipovaj strukturoj, grandparte ĉar la subvencioj estis kaptitaj de mafiaj “elitoj”, kiuj resendis ĝin al svisaj bankoj. Tiam la landoj el la Nordo decidis pri programo de struktura reĝustigo, konata sub la nomo de Vaŝingtona interkonsento : ĝi pruntis monon kun tre altaj interezoj por malebligi la inflacion, kaj puŝis tiujn landojn al eksportado. La problemo estas, ke se ĉiuj landoj eksportas la samajn varojn, la prezoj kompreneble sinkas : tio provokis la senhaltan malriĉigon de tiuj landoj, kvankam la elitoj prosperis aĉetante malmultekoste la privatigitajn entreprenojn. La rezulto estis katastrofa por la plimulto de la popolo. Alia rezulto de tiu strategio estas, ke la proporcio de freŝe alvenintaj mafiaj elementoj en la tiel nomata « elito » ne ĉesas kreski.


La monda organizo pri komerco (MOK) fiksas la internaciajn komercajn regulojn. Inter tiuj reguloj troviĝas la malpermeso pristudi la devenon de varo, kiu ebligus al la klientoj elekti ilin laŭ etikaj, kaj ne pure merkataj konsideroj. Pro tiu regulo la eŭropanoj estis punitaj pro la rifuzo importi bovaĵon el bestoj nutritaj per kreskhormonoj. La puno estis takso kontraŭ la franca fromaĝo Rokforo. Tio provokis la koleron de francaj ŝafbredistoj, kiuj ne komprenis kial oni punas ilin pro afero rilata al bova viando. Sed ĉar neniel eblis kontesti tiun proceduron, anoj de unu el la terkulturistaj sindikatoj, gvidataj de Ĵoze Bove, malmuntis MakDonaldan vendejon por protesti kontraŭ tiu arbitra decido.


La reguloj de MOK ĉiam favoras la transnaciajn entreprenojn. Fakte, la liberalismo, kiu pretendas batali kontraŭ ĉiuj komercaj baroj, estas subtenata de ampleksa regularo rigora kontraŭ subpremataj ekspluatatoj.


Liberalismo kaj naturprotektado


Unu el la fundamentaj dogmoj de la ekonomia liberalismo estas, ke la ekonomia kreskado solvas ĉiujn problemojn per la mirakla efiko de « nevidebla mano » - « natura meĥanismo » de la kapitalismo laŭ iuj, « Providenco » (= Dio) laŭ aliaj. Fakte, la « nevidebla mano », favora nur al riĉaj kapitalposedantoj, havas kiel naturan efikon pliriĉigi riĉulojn kaj plimalriĉigi malriĉulojn. Ĝi kreas novajn « bezonojn », do novajn laborpostenojn por produkti tiujn varojn. La hoko en la ezoko estas, ke senlima kreskado sur planedo, kies riĉaĵoj nepre estas limigitaj, levas kelkajn problemojn. Nun la problemo atingas tre danĝeran nivelon, ĉar la homo vere iĝis kapabla komplete detrui sian vivmedion per senpripensa troekspluatado de la riĉaĵoj, kiuj ne plu havas la tempon reproduktiĝi. Nun ne plu temas nur pri certigo dedecaj vivkondiĉoj por la ekspluatatoj, sed eĉ pri pluvivo de la homaro entute. Tial la aktiva batalo kontraŭ la kapitalisma sistemo iĝas pli urĝa ol iam ajn antaŭe.


Kiel kontraŭbatali tion ?


Ne estas malfacile imagi solvojn por la tutmondaj problemoj. La malfacilaĵo estas la aplikigo de ĉiuj brilaj ideoj. Necesas krei sufiĉan fortorilaton por postuli la aplikigon de decidoj, kiuj rekte kontraŭas la interesojn de la reganta klaso. Ĉiuj sociaj progresoj estis atingitaj per sociaj bataloj. Povas esti, ke troviĝas kelkaj bonkoruloj inter la mastroj, sed la fundamenta problemo estas la ekzisto de klaso de posedantoj, kiuj nepre volas konservi la produktorimedojn, sub la preteksto, ke la stulta popolo neniam estos sufiĉe matura por regi sin mem. ( Mi substrekas tiun frazon, kiu klare indikas, ke la ATAK movado estas senambigue KLASBATALA, eĉ se tiu vorto fortimigas multajn novulojn, kiuj kredas, ke ili estos pli « allogaj » forgesante sian parencecon kun la tradicia socialisma movado, makulita per sango kaj diversspecaj perfidoj.) Praktike necesas krei sufiĉan fortorilaton, kiu bremsos la aspirojn de la reganta klaso. Neniam en la historio la laboristaro akiris avantaĝojn sen batalo. Tiun rezistan fenomenon oni nomas « klasbatalo », ĉar ĉefe temas pri la batalo inter du klasoj : ekspluatantaj klasoj, kiuj nepre bezonas kreskigi sian kapitalon, kaj ekspluatataj klasoj, kiuj simple nur bezonas vivi. Unu el la ĉefaj rimedoj, proponitaj de la ATAK-movadanoj, estas impostado de la translandaj kapitalmovoj, cele alredistribuado de la riĉeco. Tiu imposto donis ĝian nomon al la movado mem laŭ la nomo, « Tobin », de la aludinto (kiu poste surpriziĝis, ke lia aludo estas prenita kiel propono).


Iom jukis min la aserto de S. Ĝorĝ, ke « Eŭropo havas respondecon por esti la pinto de tiu nova kontestado. » Denove aŭdiĝas la malnova konfuzo inter universalaj valoroj pri homaj rajtoj, kaj la loko kie ili sukcesis relative bone disvolviĝi. Jen tipa ekzemplo de nova eŭropskala naciismo, kiu klopodas kredigi, ke la bonaj eŭropanoj, sciante pli bone ol la aliaj kiel efike batali kontraŭ la kapitalismon, devas transdoni sian solvon al la cetero de la homaro. Ĉu do pensantaj homoj ne ekzistas alie en la mondo ?


Kia estonteco por la ATAK-movado ?


Suzan Ĝorĝ jese respondis al mia demando, ĉu ŝi konsideras ATAKon kiel specon de nova socialdemokratio. Tio klare montras la limigon de tiu movado. Jam delonge la socialismaj aŭ komunismaj partioj, kiuj apartenas al la registaroj, ne plu meritas sian nomon, ĉar ili ne plu celas la abolon de la kapitalismo per reformoj de la ŝtataj regularoj, sed nur la mildigon aŭ « humanigon » de la homekspluatado. Tiu ĉi movado almenaŭ montras klare la neakordigeblon de kapitalisma sociordo kun mondo, en kiu la riĉaĵoj estus egale disdonitaj al la homoj.


Grava forto de tiu ĉi movado estas ĝia eduka kaj kleriga karaktero. Jam delonge la tradiciaj politikaj partioj plejparte rezignis pri tiu flanko de la laboro. Tamen oni povas demandi sin kiu havos la privilegion kleriĝi, kiam la lingva problemo estas tute prifajfata. Sed ĉiuokaze, la ekzisto de tia movado, kiu penas prikonsideri la problemojn laŭ tutmonda skalo, kaj ne strebas al povoalpreno en iu lando, kiel la tradiciaj politikaj partioj, estas bonvena. Tio almenaŭ utilas kiel parta kontraŭpezo al la klopodoj de la novdekstraj movadoj, kiuj same preferas agadi ekster la tradicia politika scenejo, kaj eĉ logas « maldekstrulojn » per lerte ellaborita vortumado (vd SRon 2003 por pliaj detaloj).


Tre amuzis min la preskaŭ indigna reago de Suzan Ĝorĝ, kiam mi menciis la anarĥiistojn, kiuj jam inklinas al la apartiĝo disde la cetero de la alimondistoj, konsiderante ke tiuj ĉi jam submetiĝas al la postuloj de la « granda kapitalo ». Ŝiaj ĉefaj argumentoj estis, ke « ili ne estas multnombraj » (alivorte : ni fajfas pri la ideoj de la minoritatoj, eĉ en niaj vicoj... meditinde por la naivuloj, kiuj kredas, ke Esperanto ricevos subtenon de tia movado...). Do tiuj, kiuj timas ke ATAK konkurencas SATon per sia supertendececo trankviliĝu. Ŝi poste klopodis klarigi al mi, ke la ATAK movado absolute rifuzas kunlabori kun perfortemuloj ! Ĉu do tiel klera persono vere kredas, ke anarĥiismo limiĝas al senpripensa bomboĵetado ?


SAT certe havas ion por lerni el la alimondismaj movadoj, kiuj kapablas veki la ĝeneralan intereson pri solvo de la sociaj malegalecoj, kaj certagrade plenumas valoran klerigan laboron. Sed ni ne postsekvu ilin kredante, ke ili konsistigas panaceon. La tradicia strukturo de SAT donas al ĝi bazdemokratiajn avantaĝojn, kiujn verŝajne eĉ ne prirevas la ceteraj alimondistoj. Ni do plu fosu nian sulkon, klopodante altiri ĉiujn bonvolemulojn al ĝi !


el Sennaciulo, aprilo 2005

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio