Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Bernard Cassen : Eŭropo
puce Bernard Cassen : Eŭropo, konstitucio por nenio
puce Bernard Cassen : La katastrofa" kompromiso de Nico
puce Ken Keable : La traktato por starigi konstitucion por Eŭropo
puce Pablo Foche : Argumentoj kontraŭ la Konstitucia Traktato
puce Petro Levi : Kiujn sociajn atingojn, ankoraŭ aperantaj en naciaj konstitucioj, endanĝerigas la projekto pri Eŭropa Konstitucio ?
puce Petro Levi : La franca neado geografie kaj sociologie
puce Petro Levi : Post la franca referendumo...
puce Petro Levi : Ĉefaj kritikoj kontraŭ la propona traktato pri Eŭropa Konstitucio
puce Projekto de eŭropa konstitucio (traduko en Esperanto)
puce Richard Schneller : Referendumo en Francio pri Eŭropa Konstitucia Traktato (EKT)
puce Sten Keable : Eŭropa Konstitucio - sklavema aŭ liberiga ?
puce Tetu Makino : Ĉu tio koncernas nur la eŭropanojn ?
puce Thomas Lemaheux : Dek motivoj por rifuzi la projekton de traktato pri Eŭropa Konstitucio

Vincent Charlot : Pri traktato por la Eŭropa Konstitucio

 K-do Petro Levi jam artikolis en S-ulo kontraŭ Eŭropa Konstitucia Traktato.

Mi deziras trankvile kaj koncize klarigi kial mi voĉdonis en mia partio "jes" kaj verŝajne voĉdonos "jes" en la referendumo en Francio. Mi aparte fieras ke mia partio lasis al ni la decidrajton. 83% el la socialistoj voĉdonis kaj 59 % voĉdonis por. Ekzistis tre altnivela debato kaj mi bedaŭras konstati ke nur en tiu partio okazis tiu demokratia debato ĝis nun ! Mi konstatas ankaŭ ke granda plimulto el la eŭropaj sindikatoj alvokas jesi.

Ni forbalau unue argumenton, kiun mi aŭdis el kelkaj miaj amikoj, kiuj riproĉis al mi voĉdoni kiel nia registara dekstrularo. Al tiuj mi rebatis ke mi preferas tion ol miksi mian voĉon al tiu de faŝisto Le Pen kaj naciisto De Villiers. Ni voĉdonu laŭ nia konscio kaj kompreno. Mi devas ankaŭ konfesi ke mia "jes" iĝis multe pli fortika pro argumentoj de la "ne"-subtenantoj.

Mi konstatas unue, ke la artikolo 60-a de la konstitucia traktato indikas tre simplan vojon por eliri el Eŭropa Unio. Necesas nur arigi plimulton en la koncernata lando laŭ ĝiaj propraj konstituciaj reguloj !

La ekzistantaj traktatoj kaj tekstoj jam konstruis malfermitan zonon deliberinterŝanĝo. Ili estas entenataj en la parto 3-a de la teksto. Kaj ili restos senŝanĝaj kia ajn estos nia decido. En tiuj tekstoj troviĝas liberalaj politikoj, kiujn ni devos modifi per niaj luktoj, bataloj kaj voĉdoniloj. Se ni voĉdonus "ne", ni restos ĉe la nunaj tekstoj, kiuj plene kontentigas la liberalajn partiojn !

La teksto proponata enhavas verajn grandajn progresojn. Unuafoje sociajn, socialajn, politikajn, kulturajn kaj lingvajn rajtojn agnoskos la fundamentaj tekstoj de Eŭropa Unio.

Unuafoje ankaŭ ni enkondukos veran parlamentan demokration, en kiu la parlamenta plimulto decidos pri regado kaj estonteco de Eŭropa Unio samkiel pri ĝia leĝaro.

Unuafoje ankaŭ ekzistos rajto por 1 miliono da civitanoj submeti proponon al Eŭropa Unio.

Por modifi la nunajn ekzistantajn traktatojn laŭ la nuna proceduro necesas tre longa tempo, interkonsento inter ĉiuj registaroj kaj ĉiu nacia parlamento, Per la konstitucia traktato, tiuj modifoj estos pli rapide kaj pli facile atingeblaj.

La konstruado de Eŭropa Unio ebligis jam pacon en plej granda parto de Eŭropo. Eŭropa Konstitucia Traktato ebligos fortikigi Eŭropon fronte al Usona imperio por alporti pacon kaj socian prosperon al la mondo.

Kompreneble, tiu konstitucia traktato estas kompromiso, sed ĝi estas la plej taŭga kompromiso nun ebla.


el Sennaciulo, marto 2005

Legu ankaŭ rebaton al tiu artikolo fare de Pablo FOCHE.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio