Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Prevert : Por fari portreton de birdo
puce Prevert : Por vi, amatino

Prevert : Por fari portreton de birdo

prozpoemtraduko, tradukis Eva & Pierre Chibleur

Jakvo Prevert 
Por fari portreton de birdo

Unue pentru kaĝon
kun nefermita pordo
poste pentru
ion agrablan
ion simplan
ion belan
ion utilan
por la birdo
poste apogu la pentraĵon kontraŭ arbon
en ĝardeno
en bosko
aŭ en arbareto
kaŝu vin malantaŭ la arbo
nek diru ion
nek moviĝu...
fojfoje la birdo venas rapide.
sed ĝi ja povas atendigi vin ankaŭ multajn jarojn
antaŭ ol decidiĝi
ne malkuraĝiĝu
atendu
atendu se necesas dum jaroj
ĉu la birdo alvenas rapide
ĉu malrapide
ne rilatas al la pentrad-sukceso
kiam la birdo alvenas
se ĝi alvenas
profunde silentu
atendu la birdan eniĝon en la kaĝon
kaj kiam ĝi enestas
delikate fermu la pordon per peniko
kaj
forviŝu ĉiujn rungojn unu post la alia
sed zorgu ne tuŝi iun ajn plumon de la birdo
portretu poste la arbon
elektu la plej belan el ĝiaj branĉoj
por la birdo
pentru ankaŭ la verdan foliaron kaj la freŝecon
de la vento
la polvon de la suno
kaj la bruon de la herbejbestoj en somera varmo.
kaj poste atendu ĝis la birdo decidiĝis kanti
se la birdo ne kantas
jen malbona signo
signo ke la pentraĵ’ ne belas
sed se ĝi kantas jen bona signo
signo ke vi rajtas signaturi ĝin
do nun tute delikate tiru
plumon el la birdo
kaj skribu vian nomon en iun el la pentraĵ-anguloj.


trad. Eva & Pierre Chibleur




Jacques Prevert
pour faire le portrait d’un oiseau

Peindre d’abord une cage
avec une porte ouverte
peindre ensuite
quelque chose de joli
quelque chose de simple
quelque chose de beau
quelque chose d’utile
pour l’oiseau
placer ensuite la toile contre un arbre
dans un jardin
dans un bois
ou dans une forêt
se cacher derrière l’arbre
sans rien dire
sans bouger...
Parfois l’oiseau arrive vite
mais il peut aussi mettre de longues années
avant de se décider
Ne pas se décourager
attendre
attendre s’il le faut pendant des années
la vitesse ou la lenteur de l’arrivée de l’oiseau
n’ayant aucun rapport
avec la réussite du tableau
Quand l’oiseau arrive
s’il arrive
observer le plus profond silence
attendre que l’oiseau entre dans la cage
et quand il est entré
fermer doucement la porte avec le pinceau
puis
effacer un à un tous les barreaux
en ayant soin de ne toucher aucune des plumes de l’oiseau
Faire ensuite le portrait de l’arbre
en choisissant la plus belle de ses branches
pour l’oiseau
peindre aussi le vert feuillage et la fraîcheur du vent
la poussière du soleil
et le bruit des bêtes de l’herbe dans la chaleur de l’été
et puis attendre que l’oiseau se décide à chanter
Si l’oiseau ne chante pas
C’est mauvais signe
signe que le tableau est mauvais
mais s’il chante c’est bon signe
signe que vous pouvez signer
Alors vous arrachez tout doucment
une des plumes de l’oiseau
et vous écrivez votre nom dans un coin du tableau.

PS : La poemtraduko de Pierre & Eva estis antaŭ longa tempo la temo de diskuto en jahulisto, kiu ne plu ekzistas. Wel el Brazilo, Blazio el Hungario kaj H.-G. Kaiser el Germanio rompis al si la kapon kiel ankoraŭ plibonigi la tradukon, kiu jam sen ni ne estis malbona. Jen la finrezulto post kelkaj parte tre streĉaj retdiskutaj prilaboroj.

Nian dankon al Eva kaj Pierre Chibleuer, kiuj havis komprenon por nia ambicia agado. Ni pensas, ke la laboro valoris la penon, ĉar Prevert estas poeto, kiu helpas al ni vidi la mondon el aliaj pli atentemaj okuloj. Beleco ĉe Prevert ne kreskas el rapideco. Pacienco necesas kaj bonkoreco kaj komprenemo pri la naturo por ekvidi la belaĵojn kiuj ĉirkaŭas nin, la sama validas, se ni agas kiel artistoj.

Por ekzemple fari sukcese portreton de birdo, ni devas esti atentemaj kaj fajnsentaj kiel la naturo mem. Min la pensado de Prevert memoras pri la ĉina filozofo Laocio, kiu diris, ke tiu plej bone iras, kiu iras sen spuroj. Do ne tiu, kiu bruadas kaj perfortas la mondon, estas bona iranto en la mondo, sed tiu, kiu tiom afablas kaj tiom delikatas, ke oni apenaŭ rimarkas lin dum la irado. La tritiko ne aŭdeblas, dum ĝi kreskas, sed kio ni estus sen tritiko ? (HGK)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio