Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


Kien Vatikano ?

NACIA FEDERACIO DE LA LIBERPENSO Membro de la Internacia Asocio de la Liberpenso Kaj de la Internacia Unio Humanista kaj Laika (IHEU) 10/12 rue des Fossés-Saint-Jacques 75005 PARIS - Tel  : 01 46 34 21 50 – Fax  : 01 46 34 21 84 libre.pensee@wanadoo.fr – http://www.fnlp.fr


La nacia Federacio de la Liberpenso senurĝe komentis la elekton de posteulo de Benoît XVI. Unue ĉar la elekto de la papo koncernas la katolikojn, almenaŭ la eklezion, tio estas la instancoj de la katolika religia. Ne ĉiuj same prudentis.

Nu, estis necese observi kiel tio evoluas. Estis bela operacio de komunikado, moderna nomo de la propagando. Oni prezentis la demision de Benoît XVI kvazaŭ la aferon de la jarmilo, kvankam jam okazis analogaj situacioj. La katolikoj maldekstremaj emociiĝis pri tiu « historia evoluo » kiu verŝajne alivojigos la Eklezion. Kiel kutime, ili fine estos ja servitaj.

Tiu decido, sufiĉe nekutima, videble ne estas la rezulto de nur persona malvigliĝo de Joseph Ratzinger. Ekzistas vera krizo sine de kaj ekster la roma Kurio. Estis do necese fari tutmedian operacion ĉar plej urĝis reordigi la Eklezion. La antaŭa papo ne plu tion kapablis, nek verŝajne emis. Tio estas kompreneble.

Tre certe tiu demisio ne jurisprudencos. Por la Eklezio, la papo estas homo alispeca. Se li kutimos demisii kiel banala estro de entrepreno, la karaktero sankta de la funkcio ne plu ekzistos. Nu, ja sur la karaktero sankta kaj eksternorma de la eklezio, kapvice la papo, estis fondita la forto de la katolikismo. Se estus kutime liberigi laŭkonvene, tio revenigus la katolikismon al stato de varianto de la protestantismo. Kaj ĝuste tion volas nepre eviti Vatikano.

La ŝaŭmon, sed ne la ĉampanon

La komentoj lavangis en la sankt-akvujoj. Ĉu li estis progresista papo aŭ reakcia prelato ? Ĉu li estas subtenanto de la diktaturoj aŭ demokrato ? Kaj iuj senfine ironiis pri lia estinteco de komplezo, se ne pli, rilate al la argentina diktaturo. Aliaj provis tion nei.

La samaj « naivuloj » kiuj miris ke la katolika instruado elmontris sian katolikan karakteron koncerne la problemon de la edziĝo por ĉiuj en Francio, volis nin mistifiki per la tradicia gurdaĵo pri la neeblo, ke iu papo estas reakciulo, aŭ komplico de la totalismo. Se la papo ne estus oponanto de la demokratio, li ne estus papo, ĉar li ne plenumus sian rolon.

Necesa rememorigo

El la nombro de kardinaloj laŭ la landoj kaj la kontinentoj, la prognozoj ĉu papo negra, sud-amerika, azia similis vetojn de vet-makleristoj. Ne la papon oni elektas, nek la estron de la katolikoj, sed la Episkopon de Romo. Tiu elekto estas por Romo la nuna lasta spuro de la unuaj jarcentoj de la kristanismo. La pastroj do elektas la Episkopon. Poste, tial ke la Episkopo de Romo superas ĉiujn aliajn li estas « papo ». Ĝuste tio estas en debato kun la aliaj kristanaj Eklezioj.

Ĉiu kardinalo fakte kaj jure estas titulara pastro de la paroĥo de Romo, eĉ se li tie oficas nur malofte. Tial la nombro de italaj kardinaloj (27 el 113, do 24% de la elektantoj). Cetere estas 59 eŭropanoj (52%), 14 el Nord-Ameriko, 17 el Sud-Ameriko, 11 el Azio, 11 el Afriko kaj 1 el Oceanio.

La nombro de kardinaloj (pastroj de Romo) neniel kongruas kun la nombro de katolikoj tra la mondo. Iel, ĝi eĉ estas inverse proporcia. Celi klarigon pri la elekto de la papo tra la kriterio de la katolika influo sur ĉiu kontinento, estas allogaĵo por anas-ĉasado.

Kies kandidato Bergoglio estis ?

Li estas italdevena, kio gravas en la afero, cetere li estas argentina. Argentino sendube estas la plej eŭropa lando de la latin-amerika kontinento. La papo « de la malriĉuloj kaj de la latin-amerikanoj », estas do granda trompo por naivuloj. Sed estis necese iom komuniki kaj teatrumi por amuzi la popolon. Imagu : li eĉ pagis mem sian hotel-ĉambron ! Ja revolucio, ĉu ne ?

Post pripenso, estas klare ke la rapideco de la baloto por elekti la papon François montras ke li estis la kandidato de la itala klerikaro. La ruzo troviĝis en la fakto ke li ne rekte venis de Italio. La Konclavo tiom rapide decidis, tial ke la komuna volo estis plej rapide finkonkludi la epizodon pri la ne-italaj papoj. Romo revenas al Romo.

La elektoj de Karol Wojtyla kaj de Joseph Ratzinger estis laŭ-cirkonstancaj. Ili estis la plej taŭgaj al la funkcio en tiu preciza momento. La elekto de Jean-Paul II ne implicis la malaperon de Sovetunio, sed ĝi kunefikis en ties falo. La du-jarmila sperto de Vatikano sendube ebligis al ĝi, anticipi tiun falon. Ĉar la disfalo de la Muro de Berlino signis la finon de la ekumenismo, estis do necese tiaj papoj por alfronti « teritoriojn » liber-religiajn. Preferinde la malapero de Sovetunio kaŭzis la elekton de pola papo, kaj de la germana por administri la finon de la epizodo.

La krudeco de Ratzinger kiun oni malprave komparas kun la diplomateco de Wojtyla, klarigeblas nur per la malsukceso de la religia rekonkero. Estis necese pasi de ĉiudirekta alfronto al iu eksmoda batalo por konservi la konkeritan spacon. Recentriĝante al Italio, la Eklezio elmontras ke oni ĝin reordigu por pli bone firmigi ĝian strukturon por la baldaŭa estonteco.

Por pli efike konvinki, kaj trankviligi la kardinalojn, la papo François enkondukis minimumon da kunlaboreco nomumante aron da 8 kardinaloj el diversaj kontinentoj por lin konsili. Tio daŭros nur momenton de balotaj promesoj. La malfacileco de la situacio for-balaos ĉion ĉi kaj necesigos eĉ pli koncentritan estradon. Denove la apogantoj de la demokrateco en la Eklezio estos elrevigitaj.

Vera ŝanĝo

Estas verŝajne ke la operacio de allogo por la enveno de la lefebvristoj al la roma sino estas finita. Plej grava afero por Ratzinger, tiu reveno estis kompleta fiasko. Fine ja la tradiciistoj decidis. La elekto de François signis la finon de la epizodo. Le klerikaro klare kontraŭis tiun operacion. Ĝi tion perceptis kiel treton de propra decido-tereno.

Vera ŝanĝo estas la elekto de jezuita altrangulo sur la trono de Saint-Pierre. La volo de Jean-Paul II kaj de Benoît XVI, cedigi la integristojn por ilin revenigi al Romo, ne estis senrilata kun la influo de Opus dei. La papo-surtronigo de jezuito denove signas la finon de la epizodo kaj implicis perdon de influo de la eksa markizo de Balaguer.

Ĉar la italoj ĉiam influis ĉe la jezuitoj, l’Opus dei ne bezonas maltrankviliĝi.

Elekto sur kriza fono

Se la katolika Eklezio ĉiam subtenis la diktaturojn kaj la kapitalismon, ne eblas ĝin limigi je tiu simpla politiko. La katolikismo plu restas nostalgia pri agrara kaj mezepoka socio, ĉe la eterna unuarangeco de la kamparo. La protestantismo estas la natura religio de la kapitalismo (Max Weber). Sed Vatikano ne povas akcepti sian malaperon ĉar ĝin kondamnus la leĝoj de la Historio.

Tial la katolika Eklezio adaptiĝis kaj karis ofertojn al potenculoj de la mondo. Ĝi batalas por sia propra post-vivo. Ĝi profunde opinias ke je la nomo de sia du-jarmila ekzisto, ĝi postvivos mortantajn ekonomiajn sistemojn. Ĝi do proponu siajn servojn, sed same rezistu al la momenta evoluo laŭ kiu ĝi protestantismiĝu. Nur ĝiaj interesoj gvidas kaj klarigas ĝian ag-manieron.

Estas do nekongruaj interesoj kun la nord-amerika imperiismo kiu celas ion alian : siajn proprajn interesojn. Usono bonvolas kunlabori, sed favore al sia profito. Ĝi povas akcepti ian sendependecon de la Eklezio, sed entute je la profito de Usono mem. La interesoj strategiaj de Romo en Mez-Oriento, en Afriko aŭ en Azio ne kongruas kun tiuj de Washington-DC. Tial revojiĝu Vatikano.

Kampanjo bone orkestrita

La problemo de la pedofilio estas same malnova kiel la klerikaro. Kiel diras la Eklezio-libro, nenio novas sub la suno. Sed novas la amas-mediigo de tiu problemo. La kampanjo de denunco nekontesteble deiris de Usono. Tio fariĝis neeltenebla por la katolika Eklezio. Proceson post proceso, la Eklezio elportis financan malprofiton. Estas ankaŭ bona rimedo por la WASP (Protestantoj) revigliĝi je malalta kosto kaj limigi la influon de la katolikoj.

Tiu kampanjo disiĝos kvazaŭ vepro-fajro sur ĉiu kontinento. Tute ne estas koincido, sed ja pruvo ke la hazardo neniel rilatas kun tiu kampanjo de malfrua « moraligo ». Necesas cedigi Vatikanon kaj montri al ĝi, ke ĝi bezonas la protektadon de la nord-amerika frato.

Sed tiu speco de kampanjo enhavas ankaŭ sian propran logikon, kiel tion elmontris von Clausewitz pri la karakterizo de la konfliktoj. La kampanjo iagrade mem-nutriĝas. Tio ŝajne terurigis Vatikanon kiu ne trovis adekvatan respondon. La rumoro pri la « geja reto » ankaŭ estas avataro de tiu nord-amerika premo. Vatikano rezistas kontraŭ la publikigado de la raporto pri la problemoj ene de la Kurio. Ĉu ĝi povos longe rezisti ?

La Eklezio streĉiĝe respondas al tiu premo

Tiun situacion oni komprenu por klarigi la evoluon de ieaj-tieaj katolikaj episkopoj kiam ili senkaŝe serĉas alfronton. La kapitalismo estas la liberalismo en ĉiuj siaj karakterizoj, ekzemple pri la problemo de la individua libereco kaj de moro, interalie pri seksaj problemoj. Oni konas kaj la « malrigoriĝon de la moro », laŭdire de la Eklezio mem, kaj la hipokritecon de la protestantismo. « Faru kion vi volas, sed tion ne diru, kaj laŭaspekte, estu bona kristano ».

Do ne estas hazardo ke, pri la problemo de la edziĝo por ĉiuj, do por la samseksemuloj, la Eklezio provas elmontri sian forton. Tion oni konstatis en Hispanio kaj en Francio. En 1984, pri la problemo de la privata lernejo, la dekstruloj estis pli aktivaj ol la Eklezio, kiu akceptis la projekton Savary. Kompreneble, ĉiuj ĝiaj deziroj estis akceptitaj. Male koncerne la problemon de la edziĝo por ĉiuj, la Eklezio antaŭis la dekstrulojn kaj ekstremdekstrulojn. La tuta katolika Eklezio, ĉiuj ĝiaj tendencoj, ĵetiĝis en la batalon. La katolikoj de la maldekstro estis kvazaŭ neniigitaj kaj malimplikitaj en tiu afero. UMP, UDI, FN, la Episkopoj kaj la integristoj kunkune manifestaciis nur ĉar Vatikano tion ordonis.

Sammaniere, la freŝdata decido modifi la statuton de la katolika instruado por sigeli la kristanan karakteron je la malprofito de la privata karaktero, estas la respondo de la Episkopo kontraŭ tiuj imperiismemaj. La religio pli gravas ol la merkato de la instruado. Jen la respondo de la katolika paŝtisto al la kapitalista paŝtistino.

Tiu alfronto estas la reago de la katolika Eklezio kontraŭ la premo sur si, por ĝin cedigi antaŭ la postuloj de la nord-amerika imperiismo. La kapitalista sistemo preskaŭ disfalas, unika krizo ruinigas la kontinentojn. La sinteno de Vatikano nur estas la simptomo de tiu baldaŭa katastrofo.

Giganta konfrontado sin anoncas

La ĝisnuna ordo ŝanĝiĝos. Ene de la « laika movado », splito aperas. Unuflanke, iuj strebas al la konservado de la antaŭa situacio. Tiel iuj falsaj « laikuloj » postulas la revenon al la origina leĝo Debré, aliaj ke la katolika instruado publike financata estu « neŭtrala », eĉ preskaŭ « laika », dum ĝi implicas la malon. Eĉ aliaj peticias por ke la publikaj subvencioj por asocioj estu donataj nur al asocioj « politike akcepteblaj » laŭ ilia vidpunkto. Aliaj, ofte la samaj, provas agi por malaperigi la disigon de la publika perimetro disde la privata, por pli efike detrui la leĝon de 1905 de la interno.

Tiuj ridindaj provoj estos fordetruataj kvazaŭ pajleroj en la okazonta tempesto. Tiel estos porlonge solvita « la disiĝo » de la laika movado. Tiuj kiuj rolas en la problemo, verŝajne ne rolos en la solvo.

Aliflanke, la nacia Federacio de la Liberpenso intencas teni sian rolon propravole, agos per la tuta forto akumulita de jaroj. La freŝdataj publikaj debatoj inter la Liberpenso kaj la religioj montras, ke ĉiuj sin preparas al tiu alfronto. La laika movado estas rekonstruiĝanta laŭ nova vojo.

« Ŝanĝiĝas la epokoj » iam kantis Bob Dylan. Tion oni baldaŭ ekkonscios.

Christian Eyschen vicprezidanto de la Nacia Federacio de la Liberpenso