sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita lundon la 30an de marto 2020 . ĝis nun estas 1349 tekstoj










B.Traven : La ribelo de la pendumitoj, romantraduko (PDF)



B.Traven
Ribelo de l’ pendumitoj

Kvina romano el la mahagonciklo

Ribelo de l’ pendumitoj (PDF)

Romantraduko laŭ B.Traven

Die Rebellion der Gehenkten (PDF)

Librogildo Gutenberg,
Zuriko, Prago Berlino 1936,
Unua eldono

Tradukis : Dorothea Kaiser & Hans-Georg Kaiser


Lingve kontrolis Vladimir Türk.

La PDF-formaton arangis Frank Vohla.

Finrevizio je la 14-a de oktobro
en la jaro 2016.



1/1

Proksime al la loko Chalchihuistan, en setlejo de malgrandaj, sendependaj kamparanoj, kiu havis la nomon Cuishin, vivis sur sia eta ranĉo la cocil-indiĝeno Candido Castro kun sia edzino Marcelina de las Casas kaj siaj du filoj Anĝelino kaj Pedrito. La malgranda korto, kiun mastrumis Candido, havis ĉirkaŭ du kaj duonon da hektaroj kiel terposedon, kiuj estis sekaj kaj ŝtonecaj kaj kultivendis kun multe da peno kaj diligento, por ke ili nutru la familion.

Grandaj kortoposedantoj, bienuloj de la distriktoj Jovel kaj Chiilum ofte per logaj ofertoj provis instigi Candidon setli kun la tuta familio sur unu el la bienoj kaj rezigni pri la magra kaj aĉigita ranchito, kiu laŭ ili estis senutila posedo.

La bienuloj, ĉiam serĉante novajn familiojn, kiuj estas malhaveblaj sur bienoj, ne estis ĉiam tre elektemaj pri la uzataj rimedoj por logi indiĝenajn familiojn el sendependaj vilaĝoj kaj setlejoj. Ne malofte okazis, ke kvereladis bienuloj pri la posedo de tiaj familioj, kvazaŭ ili estus brulmarkitaj bovidoj, pri kiuj ĉiu bienulo de la regiono supozis havi rajtigitan pretendon. Tiuj kvereladoj pri la posedo de la sendependaj indiĝenaj familioj kun multaj infanoj estis ofte la kaŭzo de longtempaj malamikecoj inter bienuloj, jen malamikecoj heredigitaj dum kelkaj generacioj de la patroj al la filoj, ili ekzistis plu eĉ tiukaze, se la indiĝenaj familioj en la longa intertempo jam elmortis sekve de kvereloj en la parencaro aŭ neniiĝis en la tribo aŭ formigris kaj neniu homo povis plu memori pri tio, kial la malnovaj familioj de najbaraj bienuloj vivis en mortiga reciproka malamikeco.

La Jefes Politicos, la politikaj ĉefoj kaj reprezentantoj de la diktatoro en la distriktoj, tiel, kiel ĉiuj aliaj instancoj estis ĉiam flanke de la potencaj kaj riĉaj bienuloj. Kompreneble. Se al la instancoj sukcesis senposedigi sendependan indiĝenan familion, ĉu per deklaro pri la senvalideco de ties posedorajtoj, ĉu per rimedo, kiu en ĉiu rilato estis la sama kiel krimo, oni transdonis la senrajtigitan familion al la bienulo kiel posedon. La bienulo transprenis la ŝuldojn de tiu familio kaj pagis la altajn monpunojn, kiujn oni ŝarĝis al unu aŭ pluraj membroj de la familio por iuj krimoj, kiujn ili aŭ vere entreprenis aŭ por krimoj, pri kiuj oni kulpigis ilin senjuste. Monpunojn, kiujn oni ŝarĝis pro neniu alia celo krom enŝuldigi la familion tiom, ke bienulo, kiu deklaris sin preta transpreni la ŝuldojn, povis akiri la familion kiel servutulojn por sia bieno. Ju pli proksime bienulo estis en parenca rilato al Jefe Politico, ju pli bone li rilatis amikece kun li kaj ju pli bonvoleme li montriĝis kontribui al tio, ke la Jefe Politico aŭ alia subĉefo de la diktaturo povu vivi oportunan kaj bonfartan vivon, des malpli la bieno devis suferi pri la manko je indiĝenaj laboristaj familioj.

Per denaska kamparana prudenteco, per sobreco kaj per tio, ke li zorgis pri nenio alia krom pri sia laboro, li sukcesis pri sia agro kaj pri la bonfarto de sia familio. Tial Candido kapablis konservi sian sendependecon kiel libera campesino.

La indiĝena setlejo, rancheria, konsistis nur el kvin familioj, ĉiuj apartenantaj al la Cocil-nacio. Kvankam la lando de la ceteraj familioj estis eĉ ne je joto pli bona ol tiu de Candido Castro, kvankam ĉiuj vivis en tre mizeraj palmkabanoj nur ŝpareme priĵetitaj per argilo, kaj kvankam ili vivis tiel simple, praorigine kaj mizere kiel kapablas tion sur la kontinento Ameriko nur indiĝenaj etkamparanoj, ĝi ne nur ne sukcesis logi Candidon al bieno kiel peonon, sed ankaŭ neniun el la aliaj familioj. Sciis ĉiu viro de la setlejo, ke la vivo de la peonoj sur la bienoj en multaj rilatoj estas pli facila, pli sekura kaj pli fidinda ol tiu sur tiu magra, arda, seka, ŝtoneca tero. Kun bona rajto la setlejo nomiĝis Cuishin, Varmego. Sed ĉiuj ĉi familioj preferis vivi povre, eterne minacataj de perditaj rikoltoj ol meti sin sub regadon kaj komandon, eĉ se la komandopovo asignus al ili la ĝardenon de Edeno kiel anstataŭaĵon por la perdita sendependeco kaj la libero rajti paroli tion, kion ili volas. Ili prefere malsatadis en sendependenco kaj libero ol flate reagi je la komandoj de regento. Se oni demandus ilin, kial ili preferas tiun vivon al tiu de peono, ili eble donus saman aŭ similan respondon, kiel sciigis ĝin pramaljuna negrino en Luiziano. En sia juneco antaŭ la intercivitana milito ŝi estis ankoraŭ sklavino. Ĉiujn zorgojn pri ŝia bonfarto havis tiam ŝia mastro kaj majstro ; ŝi laboris kiel servoknabino en la domo de siaj mastroj kaj rajtis manĝi de ĉio, kion ofertis la kuirejo. Poste ŝi vivis en kunrompiĝema kabano, lavis la tolaĵon por la najbaroj kaj sciis neniam, ĉu ŝi havos ion por manĝi je la sekva tago sen devi ŝteli kaj tial enprizoniĝi. Oni demandis ŝin iutage : „Aŭskultu, onklineto, ĉu vi multe pli bone fartis, kiam vi ankoraŭ estis sklavino ?“

„Jassuh“, ŝi respondis, „tiam mi certe statis multe pli bone, sed nun mi estas multe pli feliĉa ; sciu, Siro, estas la sento kaj ne la stomako, kiu feliĉigas homon.“

Kaj certe parolis ankaŭ ĉi tie en Cuishin en ĉiuj familoj pli la sento ol la stomako. Alie oni ne povus klarigi al si, kial la homoj eltenis vivi tiel povre kaj tiel pene, anstataŭ ŝarĝi ĉiujn zorgojn sur bienulon por la rekompenco fari tion, kio plaĉas komandi al la bienulo.

Glosoj
campesino = kamparano
Jefe Politico = la politika ĉefo de distrikto
rancheria = malgranda ranĉo, malgranda bieno
Yassuh = Jes, Siro


elŝuti :

B.Traven : La ribelo de la pendumitoj (PDF ĉe SAT)
PDF - 1.8 Mb, 0 x 0 pixels