sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita lundon la 30an de marto 2020 . ĝis nun estas 1349 tekstoj










B.Traven : Mahagontrunko (romantraduko PDF )


Traven-foto

foto de B.Traven

B.TRAVEN
MAHAGONTRUNKO


B.Traven : Mahagontrunko (PDF)

PDF - 1.9 Mb
B.Traven : Mahagontrunko (PDF ĉe SAT)


La traduko de l’ kvara mahagonciklo-romano

laŭ B.Traven : „Die Troza“
Zuriko, Vieno, Prago
de la librogildo Gutenberg


tradukis Dorothea
kaj Hans-Georg Kaiser
(Donjo & Cezar)
laŭ la unua eldono


lingve kontrolis
Vladimir Türk

La PDF-dokumenton aranĝis

Frank Vohla


Vi trovas la romantradukon kiel PDF-dokumenton ĉi tie :
www.karapaco.de

sub Tekstoj :
http://www.karapaco.de/u/tekstoj.html


UNUA ĈAPITRO

1/1


„Y tu, como te llamas ?“ Kaj vi, kiel vi nomiĝas ?“ demandis la kontraktisto, don Remigo Gayosso, la junan celtalan indiĝenon, antaŭ kiu li staris.

„Andreo Ugaldo, su humilde servidor, via humila servisto !“ respondis la viro ĝentile.

Bueno. Y de qué sabes trabajar, muchacho ? Kian specon de laboro vi faris ĝis nun, ulo ? Ĉu vi laboris per maĉeto aŭ per la hacha, la hakilo ?“

„No, patrón
, mi laboris por don Laŭreano en Chiapa de Corso plurajn jarojn kiel carretero, kiel ĉaristo.“

"Tiukaze vi bone scias labori kun bovoj, ĉu ?“

„Si, patrón, muy bien. Jes, patrono, tre bone."

„Boyero ! Brutpelisto !“ diris don Remigilo, turnante sin al la capataz, al la inspektisto, kiu sekvis lin kiel serĝento kun notlibro enmane.

La capataz ŝovis sian prironĝitan pecon da krajono en la buŝon, rigardis poste la obtuzan pinton dum certa tempo kaj fine diris : “La nomon, puerco sucio, kota porko !“

„Andreo Ugaldo.“

„Su humilde servidor, jefe, tion vi aldonu, se mi demandas vin pri via stinkanta nomo, vermo naskita en sterko. Ĉu vi komprenas ? Ankoraŭfoje, la nomon, ĉu ?“

Andreo Ugaldo estas mia nomo“ diris la juna indiĝeno, rifuzante obstine al la inspektisto la ĝentilan riverencon, kiun li ofertis al la kontraktisto libervole. La contratista, la vera generalo tie, ne trovus tion tiom grava kaj eĉ ne estus perdinta vorton pri tio, se la viro simple estus dirinta la nomon al li sen aldoni honorigan riverencon. Estas ĉiam nur iu malgrandeta homa vireto, kiu postulas senkompate de subulo kaj sendefendulo la plej rigidan honorateston, ĉar la vireto pri sia vera digno ne havas komprenon kaj tial ne povas havi komprenon pri ĝi, ĉar li tiom malmulte posedas de ĝi. Tiu, kiu neniam forgesas fiksi siajn medalojn sur sia brusto, ne estas tute certa pri siaj meritoj.

Kiel vi nomiĝas, mefito ?“ kriegis la capataz.

„Andreo Ugaldo.“

„Via tre humila servisto, sinjoro mia ! Tion vi aldonu, kiam mi demandos vin“, kriis la capataz kaj fariĝis tre ruĝa en la vizaĝo. Do, ankoraŭfoje. Porko, kiu vi estas. Kiel vi nomiĝas ?“

„Andreo Ugaldo de Lumbojvil.“ La juna viro ne tordis la vizaĝon. Li staris trankvile tie, kvazaŭ li estus skulptita el bruna ligno. Eĉ en la rigardo de siaj malhelaj okuloj li montris nek timon nek ekscitiĝon. Fride kaj firme li fiksis sian rigardon al la vizaĝo de la capataz, kiu pro kolero ŝajne estis krevonta.

„Al vi mi ja ankoraŭ instruos blindan obeon, venena bufo, atendu nur ĝis ni estos solaj kune. Mi kaj vi“, diris la subestro, dum li skribis la nomon en sian notlibron kaj aldonis en la sekvan rubrikon : boyero. Boyero, tio estis bovservisto.

Kiam li jam skribis kaj rigardis kelkajn minutojn sian skribitaĵon kun plaĉo kaj tre fieris pri tio, ke li povas skribi tiel bele kaj svingoplene, li rigardis supren kaj observis Andreon. Li ĵus volis boji pluan fortan averton pri la estonteco vizaĝen de Andreo, kiam don Remigio vokis lin : „He, Ambrosio, diodamnita leper, leprulo, hundo de pigrulo, kie vi estas kun via diodamnita skribado ? Venu ĉi tien kaj surskribu ĉi tie tiun muchacho. Li laboris kun ligno, per hakilo. Lin vi notos kiel machetero. Li diras, ke li bone povas labori per maĉeto. Post nur kvar semajnoj ni donos al li la hakilon.“

„A sus órdenes, jefe“, je via servo, ĉefo, tuj vokis la capataz, kiam li estis vokata kaj saltis servofervore per unu salto post sian antaŭan mastron. „Mi estas jam ĉi tie, don Remigio, kaj ĉiam laŭ via alte taksata ordono.“

„Ekskribu kaj ne babilu tiom da stultaĵoj . Ek, antaŭen, azeno. Ĉiu horo ĉi tie nenecese pasigita kostas al mi sakon plenan de mono. Ĉielo kaj infero, Madre Santísima en el lado de dios, Sankta Virgulino je la flanko de Dio, kial mi iam lasis kondamni min al tio transpreni mahagonkontraktojn ?! Ĉiu tago en tiu ĉi sovaĝejo inter barbaroj kostas min tutan jaron de mia bela kaj sana vivo. Mia patrino, sanktulino kia ne ekzistas dua, ankoraŭ en sia simpla tombejo elartikigus siajn membrojn, se ŝi scius kiel mi devas sklavlabori ĉi tie kaj kion mi devas toleri sub tiu arda varmego, por povi vivteni mizeran vivon kaj perlabori kelkajn favajn centavojn por fariĝi griza en honorindeco.“

Don
Remigo alvenis je la fino de longa vico de la mahagonlaboristoj varbitaj por laboro en la ĝangalo kaj alvenintaj en la sama tago. Li postulis sesdek virojn, sed la varbaj agentoj povis sendi nur kvardekkvin virojn. En letero, kiun la capataz transdonis, ili sciigis al li, ke li devu esti kontenta ricevi tian altan kvanton da viroj. Aliaj kontraktistoj devis kontentiĝi pri malpli granda virokvanto, kaj lin preferis la agentoj don Ramon kaj don Gabriel nur tial, ĉar li neniam provis prironĝi la varboproviziojn, sed bonvoleme transprenas la antaŭkostojn kaj pagas la proviziojn.

Don Remigio demandis ĉiun unuopulon el la envicigitaj monteriaj laboristoj, plej ofte indiĝenojn kaj kelkajn mestizojn pri la nomo, li komparis la nomojn kun tiuj sur la listoj, kiujn la agentoj sendis al li, kaj tiam li komencis disdividi la homojn en la laborgrupojn, en kiuj la junaj viroj sekve de siaj korpaj fortoj kaj kapabloj aŭ spertoj pri certaj laboroj estis plej utilaj por la kontrakto.

Kiam li nun jam finis tiun tre streĉan kaj tre respondecoplenan laboron, plaĉis al li plendi pri sia sorto kaj plendi pri sia mizera ekzisto. Ĉar surtere krome neniu kompatis lin, kaj li de tempo al tempo troviĝis en sufiĉe melankolia humoro, ne estis alia eblo ricevi kompaton, almenaŭ ne en tiu ĉirkaŭo, krom antaŭplendi ion al si mem.


Glosoj
boyero = brutpelisto
Bueno. Y de qué sabes trabajar, muchacho ? = Kian specon de laboro vi faris ĝis nun, junulo ?
capataz = subestro, skipestro, gvidanto de la laborgrupo, kontrolisto, inspektisto
carretero = ĉaristo
contratista = kontraktisto
hacha = hakilo
leper = leprulo


Ligo : La germana originalteksto, laŭ kiu ni tradukis : B.Traven : Die Troza - Erstausgabe (pdf)

Sama rubriko :


puce B.Traven : Mahagontrunko (romantraduko PDF )




Supren