sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita lundon la 30an de marto 2020 . ĝis nun estas 1349 tekstoj










B.Traven : Registaro, romantraduko (PDF)



B.Traven

REGISTARO

romantraduko

laŭ la unua eldono de
B.Traven : "Regierung",
de Librogildo Gutenberg
en Berlino
el la jaro 1932

tradukis Dorothea
kaj Hans-Georg Kaiser

Jen la dua romano
de la sesvoluma mahagonciklo
de B.Traven

La PDF-dokumenton aranĝis Frank Vohla.

Finrevizio je la 30-a de oktobro en la jaro 2016.

1/1


La politika ĉefo en la orienta distrikto estis don Casimiro Azona. Kiel ĉiu jefe politico, tiel ankaŭ don Casimiro unuavice celis nur sian propran prosperon. Li servis al la patrolando, ne favore al la patrolando kaj al ties loĝantoj, sed por enspezi pere de la patrolando je la kostoj de la popolo. Ĉimaniere oni pli agrable laboras kaj antaŭ ĉio oni vivas pli bone. Se oni kiel servisto de la ŝtato ne povas pli enspezi ol estro de taverno, jen vere ne estas kaŭzo, kial oni havu la ambicion meti siajn plej bonajn fortojn en la servon de la nacio.

Unue celinte la sukceson nur por si, li donis sufiĉe da atento al sia familio. Post tio sekvis liaj intimaj amikoj. Tiuj amikoj helpis kapti ŝtatan postenon ; kaj li devis konservi ilian favoron, por ke ili lasu sidi lin sur tiu posteno, tiom longe ĝis unu el ili pensos la tempon veninta nun por si mem konkeri la postenon.

Ĉiuj liaj familianoj ĝis la plej malproksima membro estis prizorgataj : nevoj, kuzoj, bofratoj, onkloj, fratoj kaj ties nevoj, kuzoj, bofratroj kaj filoj. Ili restadis en siaj oficoj kiel impostaj administrantoj, urbestroj, poŝtejaj estroj, policaj ĉefoj, pacjuĝistoj tiom longe, kiom li mem povis teni sin en la ofico. Tial ili ĉiuj estis je lia flanko, kion ajn li faris, egale kiom ajn li ŝtelis. Li nur ne rajtis eventuale molesti ilin mem per ekzamenoj, kontroloj kaj per leĝoj, kiam ŝtelis ili. Ĉion, kion ili faris, ĉu laŭleĝe aŭ kontraŭleĝe, li devis sankcii.

Tiu ĉi maniero de administrado de la ŝtata prospero komenciĝis supre ĉe don Porfirio, iris tiel plu en la ministerioj, tiel estis daŭrigata ĉe la generaloj, ĝi esprimiĝis sammaniere ĉe la guberniestroj de la diversaj federaciaj ŝtatoj kaj estis tiel daŭrigata ĝis la alkaldo de la plej eta komunumo.

La tuton oni nomis en la gazetoj kaj lernejaj libroj : la saĝa kaj bone ordigita organizo de la respubliko.

Ĉar supre estis malmultaj aŭ plej ofte tute neniuj kapabloj, tial oni esperis malsupre ankoraŭ pli malmulte. La loĝantaro ĝojis, ke ĝi rajtas vivi. Kaj se la najbaro neatendite estis murdita, ĉar li ekscitiĝis pri la fuŝmastrumado de la administrado kaj pri tro senindulga ŝtelado kaj subaĉetado, jen liaj plej proksimaj najbaroj kaj amikoj ĝojis, ke tio ĉifoje ne trafis ilin mem. Oni enfosis la murditojn kaj tuj forgesis ilin. Oni rememoris pri ili nur, por ĉeokaze diri : „Kial li ne tenis sian langon en la buŝo ?“

Glosoj
alkaldo = vilaĝestro, vilaĝa juĝisto
don
= sinjoro

Rimarkoj
La germanaj originaloj de la verkoj de B.Traven en konataj kaj parte famaj tradukoj en la anglan, neniam estas tute samaj al la germanaj originaloj, pro multaj kaŭzoj, ekzemple ankaŭ tial, ĉar la tradukistoj, parte kun la konsento de Traven faris gravajn ŝanĝojn. En tiu ĉi romano la ŝanĝoj je la teksto estas relative maloftaj, sed en la romano, kiun ni aktuale tradukas, do en „La marŝo en la regnon de l’ mahagono“ mankas tutaj ĉapitroj, precipe en la komenco de la romano. Donjo kaj mi ĉiam tradukas severe laŭ la unua eldono, nur en dubaj kazoj, ni komparas al anglaj tradukoj kaj transprenas foje tiun aŭ tiun parolturnon aŭ plibonigitan hispanan tekstparton, ĉar la hispana de B.Traven evidente ne estas ĉiam perfekta. Kiam B.Traven verkis la mahagonciklon, li jam ne estis plu en Germanio, sed en Meksiko li kutime asertis esti usonano kaj tial verkis eĉ siajn taglibrojn en la angla, sed li vivis tamen plej ofte inter meksikanoj. Tio kondukis al tio, ke lia germana iom post iom fariĝis malpli bona, do, ĝi ne plu havas la lingvan kvaliton, kiun atingis certaj tekstoj sub la pseŭdonomo Ret Marut. Nu, miraklo tio ne estas, estas tute normala afero, ke germano, kiu ne plu vivas en germana ĉirkaŭejo iom post iom perdas la gepatran lingvon, sed tio koncernas ĉe Traven nur la formon, ne la enhavon de liaj libroj, kiuj ĉiam estas plenaj de forto, de humuro, plenaj de la tipa Traven, kiun ni tiom ŝatas, kaj kiu ne nur nin mem tiom fascinas. Traven neniam komprenis sin kiel ekzila verkisto, kaj li ankaŭ ne plendis pri lia stato kiel ekzilito. Li ankaŭ neniam plendis, ke li perdas iom post iom la germanan, kio certe por li estis terura afero, afero, kiu tuŝis ja lian verkistan ekzistadon. Por verki en la angla liaj lingvaj kapabloj ne tute sufiĉis, kvankam li prezentis anglan version de „La Mortula Ŝipo“ al angla eldonejo en Londono. Brila prilaboranto de la teksto, certa Will Smith, devis lingve ŝanĝi trionon de la teksto, ĉar la angla de Traven entute estis tro germaneca. Sed Donjo kaj mi ofte havas male problemojn ĉe la tradukado de Traven, ĉar lia germana estas tro usoneca, tiel kurioza tio parte estas, tiaj deflankiĝoj de norma germana fare de Traven estas por ni ĉiama defio dum la tradukado. Sed mi pensas, ke ni scias sufiĉe pri la vivo de Traven por kunpensi ankaŭ tiajn aferojn, kiuj koncernas la lingvon de Traven. Traven estas tamen granda stilisto, do verkisto kun simpla kaj rekta stilo, por ke ĉiuj bone komprenu lin, li estis klarvida observanto de la vivo de la indiĝenoj en Meksiko, centprocente realista kaj sociale ege engaĝita verkisto. Verkisto, „kiu ne povis simple pluki ion el orellobo“, kiel li iam menciis pri si, ĉar la vero estis por li ĉiam la plej grava, li ne estis mensogobarono, fuĝanto en imagitajn mondojn, kaj li ne verkis por verki ion belforman, ne arton por la arto, tio interesis lin nur en tiu grado, en kiu tio eventuale subtenis lian intencon ŝanĝi la mondon en pli bonan lokon. Kaj tial la verkisto, lingve ofte leĝera, ja gramatike ĉeokaze eĉ iom tro neglektema , tamen estis granda revoluciema verkisto, kiu lastatempe denove trovas la internacian atentemon, kiun li meritas.

Kurt Tucholsky, kiu asertis pri Traven, ke li „lingve estis viktimo de sia socia klaso“, diris pri li ankaŭ, „ke Traven estis tamen Traven, kaj tio estas jam multo", tiom, ke Albert Einstein, kiam oni demandis lin, kiujn librojn li kunprenus sur la faman solan insulon, respondis : „La verkojn de B.Traven.“ Kaj efektive, se oni legas kiel Einstein mokas pri soldatoj kaj oficiroj, kiuj estu naskitaj prefere sen spino kaj sen medolo, ĉar ili ion tian ne bezonas en armeo, oni pensas, ke oni legas Traven. (HGK)

PDF - 1.5 Mb
B.Traven : Registaro (PDF ĉe SAT)


Enkonduko

PDF (karapaco.de)


Karaj legantoj
La PDF-dokumenton de la romano
„Registaro“
vi trovas en nia kluba retejo :
www.karapaco.de en la rubriko
tekstoj
. La tekston, laŭ kiu ni tradukis, vi trovas ĉi tie :
B.Traven : Regierung
.