Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce B.Traven : Rozo Blanka, romantraduko (paperlibro + Ebook)

B.Traven : Rozo Blanka, romantraduko (paperlibro + Ebook)



Kovrilo de la romano ĉe BoD
(books on demand)


B.Traven
Rozo Blanka

(versio septembro 2022)

Bookshop BoD (Leseprobe)

La romano : "Rozo Blanka" de B.Traven de nun mendeblas paperforme kaj post du aŭ tri semajnoj ankaŭ kiel eBook en Esperanto ĉe "Bookshop BOD".

Ĉe "amazon" mendeblas nur la paperlibro.

Ambaŭ variaĵoj, kaj paperlibro kaj eBook aĉeteblas ankaŭ ĉe ses mil aliaj librovendejoj kaj retvendejoj ; bonvolu gugli aŭ viziti tiujn. (H-GK)

paperlibro
ISBN 9783756814312
Bookshop BoD
amazon
Prezo : 14,95 €

eBook
ISBN 9783756824915
BoD Bookshop BoD
google shop
Prezo : 3,99 € (ĝis la 8-a de novembro 2022)
4,99 € (post la 8-a de novembro 2022)

tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser


Kelkaj rimarkoj pri la romano Rozo Blanka

Rozo Blanka estas la belsona nomo de indiĝena komun-umo en Meksiko, ĉirkaŭ kiu oni drilas pro nafto ; sed tio ŝajne ne tre influas la pacajn nepatriarkajn rilatojn de la indiĝenoj en la haciendo. Sed tiam estas murdita la posed-anto de la indiĝena komunumo, kiu ne komprenas sin kiel posedanto de la haciendo, sed nur kiel admininistranton de la komunumo. Kaj estas certa Chaney C. Collins, prezid-anto de la Condor Oil Company, kiu alpropriigas la hacien-don per neleĝaj trompaj rimedoj kaj per dungitaj murdist-oj.

La romano, kiun publikigis unuafoje la librogildo Guten-berg en Germanio en la jaro 1929 kaj en la germana lingvo, estas la unua moderna romano, kiu priskribas pre-cize la kunpuŝiĝon inter kapitalismo kaj agrarekonomio kiel la tielnomatan "clash of cultures", ĉar li lerte reduktas la kompleksecon de la kapitalismo en la romano al alterna ludo inter la aktiva naftomagnata protagonisto Collins kaj la pasiva kamparana antagonisto Hacinto Yanyez, kiu estas la adminstranto de la haciendo Rozo Blanka. La romano montras la personajn kaŭzojn kaj la sociajn cirkonstancojn de ilia agado en la tielnomata "maŝino moderna tempo", en kiu la homoj estas nur ŝakfiguroj, ja eĉ malpli, ĉar la ŝakfiguroj laŭ B.Traven ja almenau scias, ke ili estas ŝakfiguroj.

Por B.Traven tiu konflikto entenas multe pli ol nur la moralan konflikton inter bonintenculoj kaj malbonuloj, sed la antagonismon inter urbanoj kaj kamparanoj, inter financ-kapitalismo kaj agrarekonomio, por B.Traven tio estas efektiva, ja esenca kontraŭdiro, kiu skuas je la fundamentoj kaj la kolonoj de nia nuna mondo. Kaj tiu kontraŭdiro ankoraŭ nun tute ne estas elbatalita, kiel oni facile povas ekkoni ankaŭ per la milito inter Ukrainio kaj Ruslando, jen kontraŭdiro, kiu ankoraŭfoje decide pliakrig-as tiun kulturan konflikton kaj kiu tial kondukas la mal-saton en la mondo en novajn timigajn dimensiojn, ĉar la finfrazo de la romano estas plu plene valida por ĉiu naftomagnato : "Kial interesu nin la homoj ? Grava estas nur la nafto."

Por diri ĝin eĉ pli ĝenerale : grava estas nur la mono. Ambaŭ samtempe, kaj la monsistemo kaj la homoj, ne povas gajni. Kaj tial la homoj plu falas, dum la profitoj kreskas.






Kelkaj biografiaj rimarkoj pri B.Traven

B. Traven naskiĝis je la 28-a de februaro 1882 en Schwieb-us kaj mortis je la 26-a de marto en la jaro 1969 en Meksik-urbo, li estis germana verkisto kaj liaj verkoj estas parte filmigitaj, ekzemple „La Mortula Ŝipo‟ kaj „La Trezoro de la Sierra Madre‟.

Laŭ ĝisnunaj ekkonoj de la literaturscienco B.Traven estis la germana metaltornisto kaj sindikata sekretario Otto Feige. La aŭtentika nomo, la naskiĝdato, la naskiĝloko kaj multaj detaloj el la vivo de B.Traven estis dum longa tempo tre kontraŭe diskutataj de la literatursciencistoj, kaj aliaj detaloj el lia vivo ankoraŭ nun estas tute nekonataj. Jam dum pli longa tempo estas konata, ke li estas identa kun la teatra aktoro kaj anarkiisto Ret Marut, kiu fuĝis en la jaro 1924 al Meksiko.

Pro la esploroj de la BBC-reportero Will Wyatt en la jaro 1974 kaj la sekvaj esploroj de Jan-Christoph Hauschild en la jaro 2012 estas pruvita, ke B.Traven kaj Ret Marut estas pseŭdonomoj de la jam menciita metaltornisto kaj sindikata sekretario O. Feige, kiu devenis el Schwiebus (legu Ŝvibus), el la tiama prusa provinco Brandenburgo, nun Swiébodzin, en Pollando.

Traven verkis dek du romanojn, vojaĝraporton kaj multajn rakontojn, en kiuj interplektiĝas la genro de ironie sarkasme verkita aventurliteraturo kun kontraŭ-kapital-isma sinteno, kiu koncize priskribeblas kiel anarki-komunisma. Al la plej konataj verkoj de B.Traven aparten-as la romanoj „La Mortula Ŝipo‟ (1926), „La trezoro de la Sierra Madre‟ (1927) kaj la tielnomata mahagonciklo el serio de ses romanoj (1930-1939), kies enhavo estas ligita kun la tempoj antaŭ kaj dum la meksika revolucio. La verkoj de Traven jam antaŭ la mondomilito II estis suk-cesaj kaj restis tio ankaŭ poste.

Liaj verkoj estas tradukitaj en 24 lingvojn, interalie ankaŭ grandamplekse en Esperanton. La taksita eldonita kaj vendita kvanto de liaj verkoj estas laŭ ne plu tre aktuala takso pli ol 30 milionoj. (H-GK)


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio