Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Orsinger : Rekviemo por Nemo
puce Orsinger : Vivo de Pierre-Jules Hetzel
puce Vinko Markov : Julio Vern’ - ne nur laŭdanto de la scienca progreso

Vinko Markov : Julio Vern’ - ne nur laŭdanto de la scienca progreso


Kvankam li antaŭe jam verkis novelojn kaj teatraĵojn, la romanista kariero de Julio Vern’ komenciĝis en 1862, kiam li konatiĝis kun la eldonisto Hetzel. Tiu ĉi tuj entuziasmiĝis pri lia verko Kvin semajnoj en flugbalono , kaj proponis al li kontrakton. Hetzel estis influita de la ideoj de la ĵurnalisto Johano Mase’ (Macé), fondinto de la Ligo pri instruado, kiu batalis por eduka sistemo publika, laika kaj atingebla por ĉiuj sociaj tavoloj. Dungante Vernon, kiu restis fidela al li dum sia tuta kariero, Hetzel do havis samtempe komercan kaj pedagogian celon : temis ne nur pri produktado de facile vendeblaj varoj, sed ankaŭ pri kreo de verkoj, kiuj utilu por la klerigo kaj morala edifo de la tiamaj junuloj, kiuj espereble iĝu pli saĝaj ol siaj gepatroj.


Se juĝi laŭ la nun disponeblaj dokumentoj, la ideologio de Vern’, nur parte kaj kriple esprimita en liaj verkoj, ne estas tute klara. Ĝi fakte spegulas la kontraŭdirojn, kiujn frontis multaj tiamaj progresemaj burĝoj. En leteroj li malferme deklaris sin kontraŭdrejfusano, kaj malŝate parolis pri la parizaj komunumanoj en 1871. Hetzel devis iom mildigi liajn akrajn priskribojn pri la « juda tipo » en iu romano. Kvankam li montris certan simpation al la naciliberigaj bataloj, kiuj tiam okazis en Eŭropo, li tute ne kritikas la francan imperiismon en la kolonioj. Kiam li asertas, tra la buŝo de Nikolao Vanof en sia lasta nefinita romano, ke «  Esperanto, tio estas la plej certa, la plej rapida vehiklo de la civilizado », supozeble temas pri la blankula civilizo, kiu alportos ĉion bonan al la sovaĝaj afrikanoj. Aliflanke indas mencii, ke Vern’ ankaŭ estis influita de parte liberecanaj ideoj. Pri tio atestas la personeco de kapitano Nemo, kiu kreis sian apartan submaran socion, kaj senmotive dronigas komercajn ŝipojn. Tio ankaŭ estis motivo de konflikteto kun Hetzel, kiu petis, ke tiuj atencoj estu iel « pravigitaj ». Se Verno rezistis tiurilate, li male devis cedi pri la lastaj vortoj de la kapitano. « Sendependeco » iĝis « Dio kaj Patrio »... Pli interesa, laŭ politika vidpunkto, estas unu el liaj lastaj romanoj, En Magelanio, postmorte publikigita en 1909. Ĝi priskribas la itineron de fervora anarĥiisto, kiu iĝas gvidanto de utopia societo en fora lando, kaj fine devas forlasi ĝin pro la konstato, ke li perfidis siajn idealojn, provante realigi ilin...


Alia nuancinda punkto estas la rilato de Vern’ al la scienca progreso. Li klare troviĝis sub la influo de la pozitivisma filozofio de Aŭgusto Komto, certe multe entuziasmiĝis pri ĉiuj novaj inventaĵoj, sed tamen ne blinde fidis al senlima scienca progreso. Jam en sia unua romano li antaŭvidas, ke iam aperos maŝino kapabla detrui la planedon. Priskribante la ekvilibran uzon de la maraj riĉaĵoj fare de kapitano Nemo, li avertas pri la fakto, ke la naturo ne estas senlime ekspluatebla.


Kaj nun ? Post unu jarcento la situacio draste ŝanĝiĝis. La homoj tute ne plu fidas je la scienca progreso, kaj eĉ ofte kontraŭstaras al ĉiu novaĵo, ne nur surbaze de pravaj timoj pri lastatempaj misuzoj de sciencaj malkovroj, sed ankaŭ pro neraciaj kialoj (« oni ne perfortu Panjon Naturon ktp... »). Pli kaj pli malmultaj estas la kandidatoj por sciencaj studoj (ne mirige, se konsideri la laborkondiĉojn, kiuj atendas ilin...), kaj la averaĝa nivelo de scienca kulturo pli kaj pli malkreskas (kun la ĝenerala kulturnivelo, cetere...). Tial la centjariĝo de la morto de Vern’ eble estas oportuna momento por rememorigi plian fojon, ke socia progreso ne eblas sen disvastigita klereco, kaj ke scienco ne estas nur ilo je la servo de la kapitalisma imperiismo. Ĝi ankaŭ devus utili al la formiĝo de memstare pensantaj spiritoj, kapablaj kritike observi la mondon kaj sin mem.


el la SAGO, marto-aprilo 2005

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio