Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Orsinger : Rekviemo por Nemo
puce Orsinger : Vivo de Pierre-Jules Hetzel
puce Vinko Markov : Julio Vern’ - ne nur laŭdanto de la scienca progreso

Cirilo ORSINGER

Orsinger : Vivo de Pierre-Jules Hetzel

eldonisto de Jules Verne


Pierre-Jules Hetzel, naskiĝas en la urbo Chartres en 1814. 22 jaraĝa, li estas dungita de la librovendisto kaj eldonisto Paulin en Parizo. Rapide, Paulin rimarkas la kvalitojn de la junulo ĉar ekde 1837, P-J Hetzel fariĝas lia kunlaboranto. Inter 1838 kaj 1840, Hetzel kaj Paulin publikigas : Historion de la francoj, de la Gaŭla epoko ĝis 1830, libro de Th. Lavallée kiu estos regule reeldonita. Unua sukceso.


En 1840-1842, la publiko povas havigi al si la Scenojn de la privata kaj publika vivo de la animaloj. Inter la aŭtoroj de ĉi tiu verko ilustrita de Grandville, oni rimarkas Honoré de Balzac, George Sand, Alfred, Paul de Musset kaj nekonatulo : P-J Stahl, la pseŭdonomo de Hetzel per kiu li subskribos plurajn dekojn da tekstoj sen veki iujn dubojn ĉe Paulin !


En 1841, kun la eldonistoj Furne, Paulin kaj Dubochet, Hetzel preparas la presadon de la de la kompleta verko de Balzac sub la titolo : La humana komedio. La unua volumo estas publikigita en 1847. Furne finos la aferon sola.


Dum la jaro 1843, Hetzel kaj Paulin ĉesigas sian kunlaboradon. Hetzel instalas sian propran entreprenon ĉe la 76 de la strato de Richelieu, en kvartalo kie jam troviĝas multaj librovendejoj kaj gravurvendejoj. Dum la sama jaro, li fondas sian unuan kolekton por junaj gelegantoj : la nova magazeno de la infanoj. Ĝis 1857, du dek volumoj estos eldonitaj. En 1846, li publikigas la romanojn de Stendhal (mortinta en 1842).


Hetzel estas ligita al la respublikanaj medioj. La eventoj de 1848 abdikigas la reĝo Louis-Philippe-on. Li fariĝas kabinetestro de la ministro pri fremdaj aferoj sed la elekto de Bonaparte renversas liajn politikajn projektojn . Hetzel devas fuĝi de Parizo al Bruselo. Tamen lia ekzilo ne signifas la finon de lia eldonista laboro kaj, aliparte, li korespondas kun Victor Hugo, kaj eldonas plurajn librojn de li pli malpli sekrete. En 1859 li revenas en Francio.


En 1862, nekonatulo proponas al li romanon. Temas pri :Kvin semajnoj en flugbalono de Jules Verne. La aŭtoro miksas sciencon, realecon, ekzotajn aventurojn kaj fantazion. La romano estas sukceso. De tiam, la du viroj kunlaboros ĝis la morto de Hetzel. Oni ja konas la povon kiun posedis Hetzel super siaj aŭtoroj. La kontrakto, kiu ligas la eldoniston al Jules Verne, estas multe pli profita por Hetzel kaj oni ankaŭ scias ke li relegis liajn romanojn kaj tre (tro ?) ofte korektis, cenzuris ilin sen iu ajn protesto de J. Verne. Hetzel eldonis la historiojn de Verne sub du malsamaj formoj : La felietonoj (en ĵurnalo, revuo, ...) aŭ la industriaj bindaĵoj. Ĉi lastaj produktaĵoj estis disvastigitaj en la tuta lando dank’ al efika organizado kiu ebligis vendi la librojn en iu ajn franca urbo kaj en iu ajn parto de la pli malproksima kamparo... Precipe antaŭ la jarfinaj festoj.


Ĉi tiuj bindaĵoj estas belegaj objektoj kies valoro senĉese plialtiĝas kaj vekas la pasiojn de multnombraj libroamantoj kaj bindrenovigistinoj.


En 1885, Hetzel publikigas tradukon de La trezora insulo, de R.L. Stevenson. La sekvantan jaron, Hetzel mortas. Lia tombo troviĝas en Parizo en la tombejo de Montparnasse. La entrepreno Hetzel estis aĉetita de Hachette en 1914.


el la SAGO, marto-aprilo 2005

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio