Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Hans-Georg Kaiser : Dek konsiloj pri la tradukado

Hans-Georg Kaiser : Dek konsiloj pri la tradukado


I

Legu multajn gramatikajn librojn en Esperanto kaj en via lingvo. Ĉar vi devas regi la gramatikajn regulojn de la koncernataj lingvoj tiel bone kiel balancartisto la iradon sur la ŝnuro.

II

Legu librojn pri bona stilo en Esperanto, lernu de bonegaj verkistoj kiel Zamenhof, Kabe, Kaloĉaj, Waringhien, Lanti kaj de aliaj. Sed legu tiajn stilkonsilojn ankaŭ en via lingvo. Nur tiu, kiu bone esprimas sin, estas bone komprenata.

III

Traduku nur tion, kion vi mem komprenas, sed tion traduku ĉiam sen timo pri ridado de aliaj. Se vi estos tradukinta la centan rimpoemon aŭ la trian romanon, neniu plu ridos pri vi. Tradukadon oni lernas per tradukado kaj kun enorma obstino. Ankaŭ per tio, ke oni turnas sin al pli spertaj esperantistoj kaj petas ilin pri korektoj.

IV

Neniam uzu vortojn aŭ vortkombinojn, kiujn vi ne perfekte regas, prefere antaŭe certigu vin en vortaro ktp....

V

Ne traduku vortojn, sed enhavojn kaj ties formojn. Traduku kiel artisto, redonu la ĉarmon de la originalo, kreu fakte novan originalon.

VI

Neniam aŭ nur en kazo de nepra bezono ŝanĝu la formon de originala poemo, ekz. per aldono de pliaj silaboj. Tio estas : traduku, ankaŭ en prozo, kiel eble plej laŭ la originalo. Ĉiu arbitreco kiel tradukisto estu for de vi.

VII

Ĉiam legu laŭte viajn tradukojn, por eltrovi la melodion de la traduko kaj por kontroli, ĉu ĝi ankaŭ sonas bone.

VIII

Ne tuj publiku viajn unuajn tradukojn, sed retraduku ilin plian fojon antaŭ la publikigo, ĉar la unua bona impreso vin - ofte - blindigas.

IX

Verku ĉeokaze ankaŭ originale por konstati la diferencojn de verkado kaj de tradukado.

X

Neniam pensu, ke estas la kulpo de la neperfekta Esperanto, se iu traduko ne sukcesas al vi, estas ĉiam via neperfekteco. Neniu lingvo estas pli elasta aŭ pli fleksebla ol Esperanto ! Konsciiĝu kaj fidu pri tio !

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio