Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Aliĝilo
puce Aliĝintoj
puce Bonvenon al Dinano !
puce Fotoj k filmetoj kongresaj
puce Gazetartikoloj
puce Gvidrezolucio kaj deklaracio de la 87-a SAT-Kongreso en Dinano
puce Pri pasintaj kongresoj
puce Programo
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Gvidrezolucio kaj deklaracio de la 87-a SAT-Kongreso en Dinano

Gvidrezolucio 2014

La partoprenintoj en la 87-a SAT-kongreso :

 alvokas al la membraro zorgi per la poresperanta fako de SAT, ke la priskriboj pri SAT minimumigu la eblecon de konfuzo inter SAT, LEA-oj kaj aliaj asocioj ;
 alvokas al LEA-oj kaj similaj organizaĵoj zorgi, ke iliaj priskriboj minimumigu la eblecon de konfuzo inter ili kaj SAT ;
 emfazas la poresperantan kaj porSATanan agadojn, por kiuj estas utilaj kaj uzendaj la strukturoj de LEA-oj, asocioj sendependaj de SAT, en la kadro de kiuj la membroj de SAT povas pli efike efektivigi tiun laboron ;
 substrekas, ke SAT ne restu izolita asocio, sed tenu laŭeble plej densajn, kunlaborajn rilatojn kun samcelaj organizoj ne uzantaj Esperanton ;
 kuraĝigas la gravan laboron de skipo, kiu klopodas krei pli taŭgan kaj ĝisdatan anglalingvan retejon ;
 kuraĝigas la gravan laboron de skipo, kiu klopodas krei pli facile uzeblan kongres-regularon, kaj i.a. esploras la uzeblon de viki-sistemo tiucele ;
 instigas la PK-on starigi debaton pri onteco de la SAT-sidejo ;
 alvokas al pliriĉigo de Vikipedioj kaj memorigas, ke en la SAT-retejo estas materialo, kiu povas esti uzata tiucele ;
 bonvenigante akuratan aperigon de planitaj eldonaĵoj por 2013-2014, kuraĝigas al SAT-EFK kiel eble plej baldaŭ eldoni la librojn La minuto antaŭ la sturmo, Nek pardono, nek redono kaj Silento de l’ armiloj ;
 instigas al plua pretigo de atestaĵa kompil-libro pri la Unua Mondmilito, samformate kiel Pariza Komunumo, kun vere tutmonda, sennacieca kaj klasbatala vidangularo ;
 instigas al eldono far EFK de gvidlibro pri Madrido ;
 invitas al la reeldono de ĝisdatigitaj versioj de la forvenditaj Kompendio de la Kapitalo de Karlo Markso kaj Plena Vortaro ;
 kuraĝigas aktivulojn organiziĝi por eldoni T-ĉemizojn kaj organizi la mastrumadon de la stokoj, kunlabore kun EFK ;
 instigas al sendo de jam aperintaj numeroj de Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo al la novaj aliĝintoj ;
 bonvenigas la malaltiĝon de la abonprezo de Sennaciulo je 75% de la plena kotizprezo ekde la jaro 2015 ;
 kontentas, ke la sendado de Sennaciulo rekaptis sian aper-ritmon kaj vokas al plua plifortigo de la redaktoskipo per aldono de pliaj membroj ;
 proponas malfermon de rubriko en Sennaciulo pri la temo “Civitanoj loke konstruas ontecon”, kaj petas de la dumkongresaj prelegintoj provizi sian paroladon tiucele ;
 vokas al la membraro kaj la PK daŭre serĉi perantojn por tiuj mondopartoj, kie ili estas bezonataj ;
 atentigas la membraron, ke pro malfruaj aperigoj de Sennaciulo, la limdato por kanditatiĝi al la PK kaj la ĜK-aro nun estas prokrastita ĝis la 15-a de Septembro 2014 ;
 akceptas la kongresproponon en Nitro (Slovakio) de la 8-a ĝis 15-a de Aŭgusto 2015 kaj instigas al membroj aliĝi ekde kiam eblos ;
 bonvenigas la proponon de Hercbergo (Germanio) por pli posta jaro ;
 konsideras eblecon kongresi en Slovenio ;
 petas de la PK plu flegi la kontaktojn por kongresi en Tunizio ;
 instigas kamaradojn pripensi transkontinentan kongreson pere de retaj komunikiloj ;
 instigas al reeldono de la flugfolio pri SAT, kaj invitas interesatojn enskribiĝi en la dissendolisto de la Poresperanta Fako por detale pridiskuti la reeldonon ;
 instigas la membraron, ĉar en diversaj areoj de la mondo, la torturojn, la kondamnojn kaj militojn subtenas la religioj kaj la povoj, batali por la disigo inter ŝtatoj kaj eklezioj, kaj precipe al diskonigo de la penslibereco en ĉiuj kampoj de la socio.

Deklaracio 2014

La 87-a SAT-kongreso, kunveninte en Dinano, Francio, de la 9-a ĝis la 16-a de Aŭgusto 2014 :

 konstatas, jarcenton post la Unua Mondmilito, ke la kaŭzoj kiuj kreis la kondiĉojn por la fondo de SAT plu ekzistas, ke naciismo plu plagas en Mezoriento kaj Ukrainio ekzemple, kaj disponigas la kolumnojn de Sennaciulo por helpi al laboristoj ĉiulandaj unuiĝi super la naciaj baroj ;
 alvokas al paca solvo de la konflikto inter Israelo kaj Palestino ; denuncas la daŭran koloniigon de la palestinaj teritorioj kaj subtenas petojn, ke ĵusaj militaj krimoj estu juĝitaj de la Internacia Kortumo ;
 vokas al la flankoj en la daŭraj konfliktoj en Mezoriento kaj Ukrainio, kiel eble plej rapide atingi pacan solvon per la rimedoj de interparolado kaj de “peranto”, se necese ;
 bedaŭre konstatas en la mondo evidentan ligon inter religio, ekonomio kaj politiko, kiel fi-operacioj por malpermesi esprim-liberecon kaj ankaŭ pens-liberecon ;
 kuraĝigas antaŭenigon de tiaj lokaj agadoj, kiuj kondukas al pli justa konduto.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio