Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Raporto pri la kunsido de la Liberecana Frakcio dum la Kongreso en Jalto (2012)
puce Raporto pri la kunsido de la Liberecana Frakcio dum la Kongreso en Braŝovo, Rumanio (2010)
puce Raporto pri la kunsido de la Liberecana Frakcio dum la Kongreso en Kazanlak (2008)
puce Raporto pri la kunsido de Liberecana Frakcio dum 90-a SAT-kongreso en Koreio, 2017
puce Raporto pri la kunsidoj de la Liberecana Frakcio en Antony, Francujo, 2007
puce Raporto pri la kunsidoj de la Liberecana Frakcio en Dinano, Francujo, 2014
puce Raporto : kunsido de la Liberecana Frakcio en Madrido, Hispanujo, 2013

Raporto : kunsido de la Liberecana Frakcio en Madrido, Hispanujo, 2013

elŝuti :


LFraporto2013
PDF - 48 kio, 0 x 0 pixels

La 30-an de Julio 2013 okazis la kunsido de la Liberecana Frakcio de SAT en Madrido, Hispanujo. Ĝin partoprenis deko da homoj.

Unue, K-do Kani sciigis, ke li klopodis kontakti la katalunan sindikaton COS, kaj la anarki-sindikatojn CGT kaj CNT por informi ilin pri la SAT-Kongreso en Madrido. CNT donacis gazetojn kaj kalendaretojn. K-do Brandon same sciigis IWW pri la kongreso.

En 2012 ekis ekspozicio de la CGT pri Esperanto, tra la tuta Hispanujo. Oni komence planis uzi ĝin dum la SAT-Kongreso, sed finfine tio ne okazis pro nesufiĉa spaco kaj netaŭga loko. Tamen, tiu ekspozicio kaj aliaj faktoj klare elmontras la akcepton de Esperanto en la liberecanaj medioj hispanaj.

Dum la lasta jaro, aperis materialoj rilataj al Esperanto en la gazetoj de la CNT. K-do Kani sendis artikolojn kaj fotojn pri la SAT-Kongreso en Jalto antaŭ Julo 2012 kaj pri la SAT-Kongreso en Madrid, sed ial ilia publikigo estis prokrastita. Poste li devis reverki ilin, kaj nur en Aprilo aperis duonpaĝa artikolo en la gazeto CNT. K-do Andreo Hoaro sciigis, ke anoj de la CGT, i.a. K-doj Jurgo Alkasaro kaj Jesuo Gonzalez, esperantigis afiŝojn kaj sciigojn de sia sindikato, kaj sendis la retligojn al la dissendolisto de la LF.

K-do Andreo Hoaro raportis pri siaj agadoj en Montpeliero kaj ene de sia anarki-komunisma organizo Liberecana Alternativo (france Alternative libertaire). Dum la pasinta jaro, li gvidis vesperan kurson por komencantoj. Ĝi okazis en anarkiista biblioteko de Montpeliero, kiu nomiĝas “Askaso-Duruti”. Estis preskaŭ deko da gelernantoj (laboristoj kaj studantoj), kiuj sukcese trapasis la unuagradan ekzamenon de la Franca Esperanto-Instituto. Unu el ili, ano de la franca CGT, ekkorespondis kun komencantino de la hispana CGT, danke al kunlaboro kun K-do Jurgo Alkasaro, kiu instruas Esperanton kadre de la sindikato en Baix Llobregat. K-do Andreo Hoaro proponis, ke ni klopodu plioftigi tiajn kunlaborojn.

En Novembro 2012, K-do Jurgo Alksaro venis Montpelieron por prelegi kun alia sindikatano pri la socia situacio en Hispanujo. Bedaŭrinde, la prelego okazis en la hispana, kaj estis iom fuŝe buŝtradukita. La 14-an, ili ankaŭ partoprenis en manifestacio kun flagpanelo en Esperanto. Raporto pri tio aperis en Sennaciulo.

Dum la lasta somera aranĝo de Liberecana Alternativo, K-do Andreo Hoaro neformale parolis pri Esperanto kun pluraj gekamaradoj kaj konstatis, ke pluraj interesiĝas pri la ideo kaj estas tre scivolemaj. Tio surprizis lin, ĉar la montpeliera grupo tute ne interesiĝas pri nia afero. Dum la aranĝo stariĝis pluraj proponoj, i.a. gvidi kurseton dum la venonta somera aranĝo kaj skribi proponon por la venonta kongreso de la organizo, kiu agnoskus la utilon de la lingvo Esperanto por la liberecanoj. Se tia propono iam estos akceptita, tiam kunlaboro kun Esperantistoj povos okazi kadre de Anarkismo, internacia reto da anarki-komunismaj kaj platformismaj organizoj (vd. http://anarkismo.net).

K-ino Juliette Ternant starigis demandon pri la neapero de la LF en Sennaciulo. Ŝi proponis, ke la LF-anoj klopodu kiel eble plej ofte provizi LF-parton de Sennaciulo. Tio povus esti unua paŝo al renasko de la Liberecana Ligilo, kiu iam estis regule aperanta organo de la LF, prizorgita i.a. de aktiva grupo en Svedujo. K-do Kani insistis pri tio, ke la enhavo de la kontribuoj por la LF-parto ne nepre rilatu al Esperanto : sufiĉas, ke ili iel rilatas al liberecanaj ideoj.

K-do Brandon parolis pri sia sindikato IWW. IWW estas ne anarkiista, sed revolucia sindikato, kies anoj troviĝas precipe en Usono kaj Kanado. Li iom propagandas por Esperanto kadre de la asocio, kaj jam renkontis du kamaradojn, kiuj lernas Esperanton. Ankaŭ en Britujo estas unu aŭ du kamaradoj esperantistemaj. Li starigis la demandon pri vigligo de la interesoj pri internacia lingvo en mondregionoj, kie ties utilo ne evidentas pro maldiverso de la lingvoj. Se liberecanaj SAT-anoj plu troviĝas en Svedujo, ni nepre kontaktu ilin. Same, ni kontaktu K-don Eduardo Vivancos.

K-do Kani parolis pri pasintaj agadoj. Martin Bustin iam multe zorgis pri la LF, sed bedaŭrinde forpasis. Juna CNT-sindikatano estis varbita de Martin. La dissendolisto devus esti revigligita. Troviĝas liberecanaj SAT-anoj en pluraj landoj (Viola en Japanujo, Ivica en Kroatujo,...).

Kiam K-do volas aliĝi, oni sendu ties adreson al la dissendolisto, por ke ĝi estu aldonita.

K-do Guy Cavalier ŝatus partoprenis en la dissendolisto de la LF.

K-do Gari Mikle menciis la fakton, ke la Sennaciisma Frakcio havas du dissendolistojn : unu publika, kaj unu privata. La privatan rajtas partopreni nur la SF-anoj. Ĉu ni adoptu la saman principon ?

K-do Ĝemil Kesous sciigis, ke lia artikolo pri Sankta-Imjero kaj Esperanto aperis ankaŭ en Le Monde libertaire, organo de la franca organizo Liberecana Federacio. Poste li starigis du demandojn : (1) kion pri la esperantigo de Anarkio de Elizeo Rekluzo, (2) kion pri LabourStart ?

Ni revivigu la LF-parton de la retejo de SAT.

Baldaŭ okazos la kongreso de la Internacia Laborista Asocio (ILA, hispane AIT, angle IWA) en Madrido. Ĉu eblus havi Esperanto-budon tie ? Ĉu ni sendu mesaĝon al la kongreso, al aliaj konfederacioj de ILA (USI en Italujo, FAU en Germanujo, ktp.) ? Tia mesaĝo devus estis en la angla kaj la hispana.

Ni prilaboru flugfoliojn kaj glumarkojn. K-do Andreo Hoaro skribos malneton de flugfolio disdonota al liberecanoj por sciigi pri kaj varbi al Esperanto kaj SAT. Ĝis estos tradukenda al kiel eble plej da lingvoj. Pluraj proponoj :
1. utiligi 200 eŭrojn el la kaso de la LF por elpresi koloran, belaspektan flugfolion trilingvan (angla, franca kaj hispana) ;
2. presi nur laŭbezone, unulingve ;
3. fari belaspektan flugfolion kaj interkonsenti kun SAT-EFK pro ĝin elpresi.

Oni starigis demandojn pri mono. Kiom da mono ni bezonas ? Ĉu ni denove kotizu ? Se jes, ni bezonas kasiston. Nuntempe SAT havas la monon de la LF je nia dispono. Laŭ Kani, la LF havas proksimume 1 400 €.

K-do Andreo Hoaro proponas, ke ni starigu retrimedon por kunlaborado de la liberecanaj kursgvidantoj de Esperanto. Tio ebligus i.a. pli facilan korespondadon de la liberecanaj Esperanto-komencantoj.

Pluraj esperantistaj liberecanoj agas ekster SAT. Kiel pli efike agadi kun ili ? Ĉu per dissendolisto, ĉu per forumo ?

Por la liberecana frakcio de SAT,
raportis Andreo Hoaro

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio