Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Murdoj kontraŭ la gazetara libereco
puce  En Venezŭelo, vojaĝo en indiana lando
puce  La ekonomiaj radikoj de la ukraina krizo
puce "Revolucio kaj ŝtato", de Paolo Persichetti kaj Oreste Scalzone
puce Afrika ekflugo, senegala marasmo
puce Agrarreformo ? Ne !
puce Al-Kaida - ĉu marko aŭ organizo ?
puce Angligo - La angla lingvo regas en la nederlandaj universitatoj
puce Antaŭ kvindek jaroj, la ribelo de la sepajoj
puce De kaj por la latinamerikanoj
puce De Novjorko ĝis Rijado - listo de atencoj (Septembro 2004)
puce Decida elekto
puce Demando de „ekvilibro”
puce Diplomatia ĥaoso ĉe flegado de Egiptujo

Francaj amasinformiloj en kampanjo en Ukrainujo

Manikeisma gazetara raportado, neatenditaj fendoj

Februaro 2010. S-ro Viktor Janukoviĉ per malmulte da voĉoj gajnas la duan balot-vicon de la prezidanta elekto fronte al s-ino Julija Timoŝenko. Laŭ s-ro Joao Soares, tiama prezidanto de la parlamenta Asembleo de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE), tiuj senriproĉaj elektoj prezentis « impresan demonstron pri demokrateco [1] ». La rezultoj desegnis Ukrainujon dividitan en du partoj : s-ro Janukoviĉ triumfis en la oriento kaj la sudo de la lando ; s-ino Timoŝenko en la okcidento, la centro kaj en Kievo.

Malatentema je tiuj elektoj, same kiel al la ĉiutaga vivo de la ukrainoj de post la elrevigitaj esperoj de la « oranĝa revolucio », en 2004, la franca gazetaro subite turnis sian rigardon kun eksterordinara intenseco al la placo de sendependo (Maïdan), epicentro de la popolaj manifestacioj kontraŭ la registaro ekde la fino de novembro 2013.

Ĉe la komenco, plej multaj ĵurnalistoj kaj fakuloj liveris el la konflikto nur unuflankan deĉifradon : ĉar « ukrainoj » esprimis sian ligitecon al la Eŭropa Unio, tiam « la ukrainoj » fariĝis favoraj al la EU. Ĉar « ukrainoj » rifuzis koruptitan regantaron kun neakcepteblaj policaj metodoj, tiam « la ukrainoj » deziris foriron de la prezidanto, elektita kvar jarojn antaŭe, kaj kies partio ĵus, en 2012, gajnis la parlamentajn elektojn. Ni devis atendi, ke Krimeo projektis organizi referendumon decidontan sian aneksadon al Rusujo, por kompreni, ke la historio de Ukrainujo estas pli nuancita... kaj por percepti kelkajn alisonantajn voĉojn.

La enscenigo de opono inter « bonaj » eŭrop-favorantoj kaj « malbonaj » rus-favorantoj rapide aspektis farso. « Laŭ memoro de eŭropano, oni ne vidis tian amdeklaron por Eŭropo de … de kiam ? » emociiĝas Le Monde (25-a de novembro 2013), ja decidita subteni la movadon per ĉiuvespera mitralado de eŭropamaj ĉefartikoloj. « Por popoloj, kiuj ne ĝuas jurostaton, Eŭropo simbolas la esperon de libereco, demokratio kaj moderneco. (…) La manifestaciantoj de 2013 volas reformojn, puran kaj demokratian ŝtaton. eŭropan ŝtaton » (2-a de decembro). Entuziasma ĥoro reprenis tiun partituron. « Ekzistas landoj kie tuta popolo ribelas por aliĝi al Eŭropo », admire skribis la ĉefartikolisto François Sergent en Libération (12-a de decembro). Ĉe Arte-televido, la elsendo « 28 minutoj » donis la parolon nur al invititoj hipnotigitaj de la Maïdan-kontestuloj [2].

Du monatojn poste, en Marianne, Jacques Julliard admonis : « En momento kiam la eŭropaj popoloj, tiuj dorlotitaj infanoj de la nuna historio, montras malmultan estimon al Eŭropo, ja nome de tiu Eŭropo, sub la flago de Eŭropo, mortas en Kievo la batalantoj de la libereco » (31-a de januaro 2014). Same kiel dum la Kosovo-konflikto en 1999, tiu retoriko de malvarma milito ne ekzakte koincidis kun la ideologiaj fendoj de la franca gazetaro. L’Humanité, maldekstre, Le Figaro kaj Valeurs actuelles, dekstre, sin detenis eniri la dancon, kies ĉefajn figurojn dancis Bernard-Henry Lévy : « La veraj eŭropanoj estas ĉi tie, kunvenintaj sur la Maïdan placo » li hurlis al la kievaj manifestaciantoj la 9-an de februaro. Lia oratoraĵo estis tuj reeĥata sur la radioj kaj en la gazetoj de Francujo. André Glucksmann imitis lin en teksto legita antaŭ la homamaso en Kiev, kaj reproduktita sur la franca Huffington Post (5-a de marto) : « Ni estas unuigitaj kontraŭ la haladzo de totalismo ruĝa aŭ nigra. Ne cedu. La sorto de Ukrainujo dependas de vi, Eŭropo dependas de vi, vero dependas de vi, la tuta mondo retenas sian spiron antaŭ via kuraĝo. Vi, junuloj kaj junulinoj de Maïdan, vi estas la steloj de la eŭropa flago. » Same kiel multaj okcidentaj ĵurnalistoj, Glucksmann ŝajne ne sciis, ke la horizonta ruĝa/nigra flago ofte levita de aktivuloj en Maïdan, estis tiu de la Ukraina Revolucia Armeo (URA), la armea branĉo de la Organizaĵo de la Ukrainaj Naciistoj (OUN), kiu kunlaboris kun la Tria Regno [3].

Kronikistoj kaj ĉefartikolistoj ne komentis kun tiom da fervoro la hispanajn manifestaciojn de la 22-a de marto 2014. Tamen, pluraj centmiloj da homoj tiam iris surstraten en Madrido por ribeli kontraŭ la rigor-politikoj preskribitaj de la Eŭropa Unio. Sed iliaj manifestacioj estis evidente malpli brilaj kaj admirindaj, ĉar ja kondukataj de bando da « dorlotitaj infanoj ». La malmultaj artikoloj elvokantaj tiujn gigantajn kuniĝojn interesiĝis nur pri la kontraŭleĝaj agoj marĝene de la manifestacio [4].

Tuj post la fino de februaro kaj la trudita foriro de s-ro Janukoviĉ, la anonco pri la projekto de referendumo en Krimeo, kaj la aŭtonomistaj movadoj en la oriento de Ukrainujo prezentis al observanto de ĵurnalistaj praktikoj test-situacion indan je laboratorio. Same kiel en Maïdan, homamasoj kunvenis por protesti kontraŭ la regantoj (laŭ ili, uzurpantoj), organizis sidantajn manifestaciojn, alĵetis Molotov-koktelojn al la policanoj kaj postulis liberecon. Sed, ĉi-foje, la kritikata registaro estis tiu elektita de la eŭropanoj, kaj la homamasoj aklamis s-ron Vladimir Putin...

La samaj kaŭzoj ne produktas samajn efikojn. Ĉi tiuj manifestacioj ekigis amasinformilan « mitraladon », interalie en Le Monde, kie la artikoloj malamikaj al Rusujo, al ĝia prezidanto kaj al la partigo de Ukrainujo multobliĝis : « Rusujo kontraŭ Maïdan » (21-a de februaro) ; « La frata helpo : eterna preteksto de la rusaj invadoj » (5-a de marto) ; « La rusa minaco unuigas la ukrainojn » (8-an de marto) ; « Krimeo : hontinda referendumo » (14-a de marto) ; « Putin kaj la malaltaj instinktoj » (ankaŭ 14-a de marto), ktp.

Peticioj aperis unu post la alia, la subskribontoj ne plu sciis al kiu atenti. Libération vidis en la krimea voĉdono « politikan kaj militistan puĉon majstre organizitan el Moskvo, [kiu] kreas danĝeran precedencon, sen ekvivalento de la dua mondmilito » (16-a de marto). La aneksoj de Okcidenta Saharo fare de Maroko en 1975, de Orienta Timoro fare de Indonezio la saman jaron aŭ de la siria Golan en 1981, kaj de grandaj partoj de Palestino fare de Israelo depost 1948 [5] verŝajne ne meritis esti rememorigitaj al la legantoj.

Ĉar, kiam la internacia streĉiĝo grandiĝas, unusola referenco ŝajnas taŭga al la komentistoj : « Hitler uzanta, en 1938, la pretekston, ke la Sudetoj parolas germane por invadi Ĉekoslovakujon... Ĉu tio memorigas nenion al vi ? », mokpikis Bernard-Henri Lévy en Le Point (6-a de marto). Julliard laŭtkriis samtage en Marianne : « La Rusujo de Putin reprenas ekzakte la argumenton de Hitler kiam, en 1939 [sic], li invadis Ĉekoslovakujon : li venis por protekti la germanan loĝantaron de la Sudetoj. » « Tiu anekso, kiu memorigas tiun de la Sudetoj fare de Hitler en 1938 », analizis ankaŭ Ouest-France, malpli konfuza pri datoj ol la ĉefartikolisto de Marianne (16-a de marto).

Distingeco devigas : Le Monde provis alian komparon, ĉi-foje kun la « scenoj de interna milito en la stratoj de Bukareŝto, kiuj akcelis la falon de Nicolae Ceaușescu » (25-a de februaro). Oni povus kredi, ke ĉiu konflikto el tia amplekso resumiĝas, en la gazetaro, en alfrontiĝo inter ento vestata per ĉiaj virtoj (« Eŭropo », « Usono ») kaj treege personigita kaj psikiatrigita malamiko. Post Sadam Husein, Muamar Kadafi, Ceausescu, estis do la vico de la rusa prezidanto. « Ĝis kie iros la frenezo de Vladimir Putin ? » sin demandis Telerama (19-a de marto). LeParisien.fr konsultis la retuzantojn : « Ĉu Vladimir Putin timigas vin ? » (2-a de marto). La aŭskultanto de France-Culture malfacile povis respondi negative, aŭdinte la ĵurnalistinon Caroline Fourest anonci - malprave – ke « la rusaj paramilitistoj ĵus eltiris la okulglobojn [de tri ukrainaj oficiroj] per tranĉilo » (6-a de majo 2014).

La situacio tamen estis favora al interesegaj esploroj, pri kiuj la germanaj amasinformiloj prezentas kelkajn ekzemplojn. Kio okazis ekzakte, la 20-an de februaro en Maïdan, dum la sangaj alfrontiĝoj, kiuj kaŭzis plurajn dekojn da mortintoj, ĉefe inter la demonstraciantoj ? La enketo kondukita de la germana televido ARD ruinigas la certecojn, sugestante, ke pafoj verŝajne venis ankaŭ el konstruaĵoj okupitaj de la ribelantoj [6]. Kiel estis en unu nokto fiaskigita la interkonsento farita la 21-an de februaro inter la opozicio kaj la prezidanto Janukoviĉ, sub la supervido de pluraj eŭropaj landoj ? Oni elvokas la enmiksiĝon de la rusaj regantoj – kun malmultegaj pruvoj -, sed kio pri tiu de la okcidentaj servoj ? Laŭ la germana ĵurnalo Bild (4-a de majo), Kiev varbis dungosoldatojn de Academi, usona privata militista societo – antaŭe nomata Blackwater kaj fama pro siaj fiagoj en Irako -, kaj eble ricevis helpon de la Central Intelligence Agency (CIA) por ĉesigi la sendependistajn movadojn en la regiono de Donetsk. Same kiel dek kvin jarojn pli frue la sendependistoj de la Armeo por Liberigo de Kosovo (UCK), la « bonaj » ukrainoj eble ne tute kongruis kun la senmakula portreto, kiun oni faris pri ili...

En la francaj amaskomunikiloj, la divid-linio – tradicie situanta inter la por- kaj kontraŭ-atlantikistoj – ankaŭ tie konfuziĝis. Le Monde, Libération, France Inter, imputis ĉiujn malbonojn al Rusujo, sed ili ricevis viglan respondon ne nur de la kutimaj kontraŭantoj de la usona imperiismo (ekzemple L’Humanité), sed ankaŭ de dekstraj komentistoj, laŭ kiuj la aktuala Rusujo konsistigas ne daŭrigon de Sovet-Unio, sed laboratorion de nov-konservativismo [7]. La polemikisto Eric Zemmour pasie klarigis ĝin : « La Rusujo de Putin fariĝis speco de « kontraŭ-Francujo » de [s-ro François] Hollande. Malamika al multkulturismo, nenion cedante al la geja premgrupo, batalante kontraŭ islamismo, religante sin kun la ortodoksa religio kiam Francujo kaj Eŭropo neas siajn kristanajn radikojn, eĉ aŭdacante kondamni Lenin, (la komunistan revoluciulon) kaj rerajtigi Stalin (ordon kaj grandecon de la nacio) dum nia intelektularo faras inverson de pluraj jardekoj. » Tial, « por la lastaj gaŭlistoj, francaj suverenistoj, li estas tiu, kiu defendas sian landon kontraŭ la haladzo de la okcidenta dekadenco » [8].

Cetere, la perfortoj de la ekstremdekstro aliancita kun la nova povo naskita el la ribelo, la okazigo de la referendumo en Krimeo, la eksplodo de interna milito en la orienta parto de la lando, igis malpli tenebla la gazetaran unuflankecon. Same kiel en ĉiu konflikto, propagando mitralis ambaŭflanke. Ĉar la publiko sufiĉe rapide tion komprenis, la fikcio de Bono kontraŭ Malbono fariĝis komerce dubinda.

De tiam, voĉoj aŭdiĝis por publike mallaŭdi la « ĉasadon al rusoj ». Interalie tiu de Christophe Barbier, direktoro de L’Express : « Se Krimeo decidas refariĝi tute rusa, tio estas normala » (France Inter, 22-a de marto). Saman pozicion havis la eseisto Jacques Attali (L’Express, 26-a de marto) kaj la filozofo Luc Ferry (Le Figaro, 20-a de marto). TF1 eĉ longe donis la parolon al s-ro Putin en sia TV-ĵurnalo de la 20-a horo (4 -a de junio).

LA BILDOJ ne plu pledis nepre favore al la subtenantoj de Kiev : en la TV-ĵurnaloj de France 2 kaj de iTélé de la 16-a de aprilo, oni vidis ekzemple loĝantojn de la oriento ekstari, sen armiloj, fronte al la tankoj. La 2-an de majo, la incendio de la Domo de Sindikatoj en Odesa, kaŭzita de la Molotov-kokteloj de la lojalistoj kaj anoj de Praviy Sektor (« sektoro dekstro « ), kaŭzis morton de trideko da kontraŭ-Maïdan-ukrainoj. Kvankam la Agentejo France-Presse (AFP), citante oficialulon de Kiev, elvokis unue « provokaĵon de la rusaj specialaj servoj » [9], la dramo kaj ties origino ne povis esti prisilentitaj, eĉ se nur pro la multaj vid-atestoj kolektitaj per poŝtelefonoj. Ĝi tamen ne kaŭzis la laŭtajn indignojn, kiujn ĝi verŝajne estigus, se la viktimoj, anstataŭ kontesti la novan ukrainan povon, estus falintaj svingante eŭropan flagon.

Mathias REYMOND

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio