Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Murdoj kontraŭ la gazetara libereco
puce  En Venezŭelo, vojaĝo en indiana lando
puce  La ekonomiaj radikoj de la ukraina krizo
puce "Revolucio kaj ŝtato", de Paolo Persichetti kaj Oreste Scalzone
puce Afrika ekflugo, senegala marasmo
puce Agrarreformo ? Ne !
puce Al-Kaida - ĉu marko aŭ organizo ?
puce Angligo - La angla lingvo regas en la nederlandaj universitatoj
puce Antaŭ kvindek jaroj, la ribelo de la sepajoj
puce De kaj por la latinamerikanoj
puce De Novjorko ĝis Rijado - listo de atencoj (Septembro 2004)
puce Decida elekto
puce Demando de „ekvilibro”
puce Diplomatia ĥaoso ĉe flegado de Egiptujo

En la tempo de anarkiisma terorismo

« MILITO DE LA CIVILIZACIOJ »

SAME MALNOVA KIEL la homaro, la terorismo apartenas al ĉiuj tempoj, ĉiuj kontinentoj kaj ĉiuj konfesioj. Kio klarigas nun la sekurec-obsedon kiun ni nuntempe spertas, fronte al nevidebla kaj tentakla malamiko kiun ni supozas malantaŭ ĉiu atenco tra la mondo ? La forgesejoj de la historio entenas periodojn kie terorismo kaj angoro miksiĝis en situacioj kiuj en multaj punktoj similas al nia epoko. [1]

Tiel, la 24-an de junio 1894, itala anarkiema enmigrinto, Caserio, mortigas la francan prezidanton Sadi Carnot. Tiu atenco markas la apogeon de serio da atencoj, faritaj en Francio de anarkiistoj. La tuta internacia socio sentas sin minacata, ĉar Francio ne estas la sola lando viktimo de atencoj.

En 1881, dum internacia revolucia kongreso en Londono, la princo Petro Kropotkin [2] pledis favore al perforta agado, « propagando per la ago ». Kelkajn jarojn antaŭe okazis la unuaj atencoj kun granda simbola valoro : kontraŭ Vilhelmo la I-a de Germanio, kontraŭ la reĝo de Hispanio kaj kontraŭ la reĝo de Italio.

Sed la jaroj 1890 estis vera « bombjardeko » : atencoj per dinamito - tute nova invento - sin sekvis kontraŭ reĝoj, prezidantoj kaj ministroj. Aliaj celis oficialajn konstruaĵojn. En Francio, ili komencis en 1892. Heroo de legendoj kaj de popolkantoj, la fama franca teroristo Ravachol [3] fariĝis la simbolo, laŭ la historiistino Barbara Tuchman, de la « impeto de malamo kaj de rezistado ». [4] Multaj intelektuloj kaj idoj de bonaj familioj flirtis kun la perforto.

La samtempeco de la atencoj en pluraj landoj donis la impreson ke tion prizorgis potenca « nigra internacio ». En Rusio, grava centro de agitado, la atenco de 1881 kontraŭ la caro Aleksandro la II-a kaj aliaj agadoj de la Narodnaja Volja (Popola volo) servis kiel inspirofonto al la anarkiistoj de tuta Eŭropo. La terorisma perforto ne ŝparis ankaŭ Usonon : en streĉita sociala etoso, la prezidanto William McKinley estis murdita de la anarkiisto Léon Czolgosz en semptembro 1901. Por la aŭtoritatoj kiel por la publika opinio estis evidente ke Usono estis siavice alfrontita al nova internacia minaco.

Estas malfacile, jarcenton poste, prezenti al si ĝis kiu grado la tiama mondo vivis hantata de la internacia terorismo. Urbo kiel Parizo tremis ĉe la ideo de novaj atencoj. La burĝaro ne komprenis la kaŭzojn de tiom da malamo kaj, ĉe ĉiu nova ago de perforto, la altuloj timis iomete pli la ribelon de la malaltuloj. Ĉiu laboristo estis priskribata kiel potenciala krimulo, kaj ĉiu anarkiisto kiel « freneza hundo » ĉiupreze neŭtraligenda. « Krimo kontraŭ la homa specio » : jen kiel la posteulo de la prezidanto McKinley - Theodore Roosevelt - priskribis la terorismon. En certaj landoj, la armeo estis alarmpretigita.

La murdo de Sadi Carnot en 1894 devigis la registarojn kaj iliajn policoservojn fari ion. La unua propono pri internacia kunlaborado venis de Italio. Konsiderata kiel bredejo de la internacia terorismo, ĝi tiel provis restarigi sian honoron. Estas vere ke italoj estis implikitaj en pluraj atencoj kontraŭ ŝtatestroj. Kaj, pli ĝenerale, pro sia nombro, la italaj enmigrintoj estis en Eŭropo malbonfamaj. Iliaj grandaj komunumoj eksterlande, al kiuj aldoniĝis multaj sezonaj enmigrantoj, vekis antaŭjuĝojn.

En tiu kunteksto malfermiĝis en Romo, la 24-an de novembro 1898, la internacia konferenco por la socia defendo kontraŭ la anarkiistoj. Ĉiuj alirvojoj al la Palazzo Corsini estis severe kontrolataj. La dudek-unu partoprenantaj landoj decidis unuanime ke la anarkiismo ne estu konsiderata kiel politika doktrino kaj ke la atencoj faritaj de tiuj kiuj konfesas ĝin konstituas krimajn agojn kiuj permesas la ekstradicion. Tamen, tiu forte sonanta internacia unueco havis apenaŭ konkretajn sekvojn. Oni intensigis la kunlaboradon de la policoj, sed, praktike, la registaroj konservis sian liberecon ekstradicii aŭ ne la eksterlandajn anarkiistojn.

KIAL TIUJ GRANDAJ diskursoj restis nura papero ? Tute simple ĉar ili estis arkaiĝintaj [5]. Ĉe la sojlo de la 20-a jarcento, la anarkiisma terorismo malfortiĝis jam en la plej multaj landoj. En la okuloj de la samtempuloj, la nigra internacio estis nekaptebla organizo kun nimbo de potenca revolucia forto. En realo, ĝi ekzistis nur en la imago de la polico kaj de la gazetaro. Kompreneble, certaj teroristoj vojaĝis iom ĉien, kaj iliaj grupoj havis kontaktojn, kaj la agado de iuj inspiris tiun de la aliaj. Sed ekzistis nek internacia reto, nek nepre konspiro aŭ komploto. Nek centra komando : temis pri individuoj en etaj ĉeloj kiuj agadis laŭ sia bontrovo. Ili estis ligitaj nur per komuna malamo al la stato de la socio kiu marĝenigis grandan parton da ĝi.

Dum tiuj tempoj, ĉio ŝajnis moviĝi. Danke al la rapida tutmondiĝo kaj al la teknologiaj progresoj, oni povis paroli, por la unua fojo en la historio, pri monda merkato, kie varoj, servoj, kapitaloj kaj homoj moviĝis libere tra ĉiuj latitudoj. Sed tiu Bela Epoko ne estis tia por ĉiuj : se eta burĝa elito prosperis, la giganta plimulto de homaj estaĵoj profitis apenaŭ de la senprecedenca kreskado de riĉecoj kaj ne havis rajton enmiksiĝi.

« Labora klaso, danĝera klaso », diris la povuloj. Malestimata kaj timata, la laboristo vidis sin fizike disigita de la burĝo kaj ŝovita al la marĝeno de la socio. En tiu etoso, la anarkiisma terorismo alprenis mitajn formojn. Barbara Tuchman priskribis ĝin kiel unu el la simptomoj de malsana socio, en kiu la laborista klaso serĉis sian lokon de plenvalora aganto. La atencantoj prezentis siajn agojn kiel pravajn armilojn en la batalo por justeco - kiel memdefendon de subpremata kaj socie marĝenigita grupo. Teroristaj ĉeloj prezentis sin kiel avangardo de proletaro sen patrujo, eĉ se kelkaj el ili konsciis esti nur grupetoj. Petro Kropotkin skribis iun tagon al Errico Malatesta : « Mi timas ke ni, vi kaj mi, estas la solaj kiuj kredas ke la revolucio estas proksima. » [6]

FAKTE, LA TERORISTOJ reprezentis nur sin mem. Kiel politika filozofio, la anarkiismo neniam estis kohera politika movado aŭ filozofio. Cetere, la plej multaj anarkiistoj reĵetis la perforton. Tiuj kiuj « ekagis » estis ofte soluloj, kaj la ĉeloj, kiuj preparis atencojn, similis ofte pli al kvazaŭreligiaj sektoj, krome malbone organizitaj. Sed, ĉe ĉiu nova ago, ju pli oni prezentis la anarkiismon kiel internacian, potencan kaj bone ŝmiritan mekanismon, des pli kreskis ĝia allogo : ĉiam troviĝis fanatikulo ie aŭ tie por repreni la torĉon nome de la internacia familio de subprematoj.

Antaŭ 1900, la anarkiisma perforto estingiĝis preskaŭ totale. Unuflanke, gvidantoj kiel Petro Kropotkin konsciiĝis ke la teror-agoj ne sekvigis ŝanĝojn, kaj eĉ ke la elektita strategio fariĝis memdetrua. Ĉiu atenco fakte pli malproksimigis la anarkiistojn de la laboranta klaso, nome de kiu ili pretendis agi. La terorismo ne nur ne malfortigis la ŝtaton, sed ĝi fortigis la povon de la polico, de la armeo kaj de la registaro.

La dua kialo - kaj ne la plej eta - estis ke alia vojo montriĝis, kiu ebligis al la laborista klaso esprimi sin. Inter 1895 kaj 1914, la organizita laborista movado kaj la sindikatoj prezentiĝis eksterordinare alloga por la anarkiistoj. La socialismo proponis al la laboristoj personan dignon, propran identecon, kaj sekve plenvaloran lokon en la socio. Ĝi kreis movadon pro kiu la laboristo ne troviĝis plu sola fronte al la socio. La laŭleĝa kaj konstitucia vojo montriĝis pli efika por aranĝi certan nombron da politikaj aŭ socialaj rajtoj, kaj ankaŭ ekonomiajn plibonigojn.

Tamen, en la eŭropa periferio, la terorismo daŭre vivetis. En Rusio, Hispanio kaj Balkanio okazis atencoj ĝis la unua mondmilito. Ĉar, pro la daŭra subpremo, la laborista klaso ne havis alian eliron fronte al sistemo kiu senĉese nutris senton de sociala kaj politika ekskludo.

KIEL LA LABORISTO de la 19-a jarcento, la islamano estas, nuntempe, ofte konsiderata kun miksaĵo de timo kaj malestimo. Kaj Usono estas por la ĝihadisma teroristo kion la burĝa ŝtato estis por lia anarkiisma antaŭulo : la simbolo de arogo kaj de potenco. El tiu vidpunkto, s-ro Usama Ben-Laden estas ia Ravachol de la 21-a jarcento - por liaj disĉiploj, la simbolo de la « impeto de malamo kaj de rezistado » ; por la policaj kaj inform-servoj, timigilo. La ĝihadistoj similas al la anarkiismaj teroristoj : se ili estas en realo nur miriado da grupetoj, ili prenas sin por avangardo kapabla ribeligi la subprematajn amasojn per impresaj agoj. [7] Saud-Arabio, siavice, ĉirkaŭ la komenco de la 21-a jarcento, ĝi havas la rolon de Italio de la 19-a jarcento - kaj la 11-a de septembro 2001 parencas, rilate al la brutala vekiĝo de la internacia socio, kun la 24-a de junio 1894.

Sed la simileco inter la nuntempa terorismo kaj ĝia anarkiisma antaŭulo venas precipe de la komuna kaŭzo de ilia impeto. En la tuta mondo, la islamanoj sentas sin unuigitaj de la sama sento de malbonfarto kaj de krizo. Kompare kun la jaroj 1980, la araba mondo ŝajnas esti pli elrevigita, pli amara kaj malpli kreiva ; kaj la sento de solidareco kun la ceteraj islamanoj venas ankaŭ de la percepto de minaco kontraŭ la islamo.

Jen la fekunda grundo kiun ekspluatas fanatika malplimulto, decidita, perforte, « rompi la murojn de subpremo kaj de humiligo », laŭ la vortoj de la fama fatŭa de s-ro Ben-Laden en 1996. Eĉ en tio, okulfrapas la simileco kun la anarkiistoj de la 19-a jarcento. Tute kiel ĝia anarkiisma antaŭulo, la ĝihadisma terorismo malaperos certe pro sia propra perforto. Sed tiu malapero estos, ĉi-foje, des pli rapida laŭ la mezuro en kiu la araba kaj islama mondo vidos perspektivon kapablan mildigi ĝian senton esti ekskludita.

Rik COOLSAET.
Herbert George Wells : « La Milito de l’ Mondoj »

Tradukita el la angla originalo kaj la franca traduko de Mike Leon

Fine de la dek-naŭa jarcento, kiam la brita imperio estis ĉe la apogeo de sia potenco, ’La Milito de l’Mondoj’ de H.G. Wells elvokas la fragilecon de okcidenta civilizacio konstante minacata de disfalo sekve de invado fare de marsanoj. Inspirita de la darvinisma teorio de supervivo de la plej taŭgaj, la romano estas plurfoje adaptita por filmoj.

Kaj ni homoj, la kreitaĵoj loĝantaj sur ĉi tiu tero, sendube estas almenaŭ tiel fremdaj kaj humilaj al ili, kiel la makakoj kaj lemuroj [8] estas al ni. La intelekta flanko de la homaro jam agnoskas, ke la vivo estas senĉesa lukto por ekzisti, kaj ŝajne tion kredas ankaŭ la mensoj sur Marso. La malvarmiĝo de ilia mondo estas tre avancinta, dum nia mondo ankoraŭ plenplenas de vivo, sed ĝi plenplenas nur de tio, kion ili rigardas kiel malsuperaj bestoj.

Porti militon sunen estas, efektive, ilia sola eskapo de la detruo kiu, generacio post generacio, ŝtele alproksimiĝas al ili.

Kaj antaŭ ol ni prijuĝos ilin tro severe, ni devas memori kian senkompatan kaj tutan detruon elfaris nia propra specio, ne nur de bestoj kiel la malaperintaj bisono kaj dido, sed de niaj malsuperaj rasoj. La tasmanianoj, malgraŭ sia homa simileco, estis tute forviŝitaj en milito de ekstermado kondukita de eŭropanaj enmigrintoj en la daŭro de kvindek jaroj. Ĉu ni estas tiel grandaj apostoloj de kompato, ke ni plendu se la marsanoj militis laŭ la sama spirito ? (...)

Post kiam la marsana invado ruinigis la teron, epidemio formortigis la invadintojn. La rakontanto finas : Ni nun estas lernintaj, ke ni ne povas rigardi ĉi tiun planedon kiel ĉirkaŭbaritan kaj sekuran, kaj daŭran lokon por la homaro ; ni neniam povas anticipi la nevidatan bonon aŭ malbonon kiu povus trafi nin subite el la spaco. Povus esti, ke laŭ la entuta plano de la universo, ĉi tiu invado el Marso havas ian finfinan utilon por homoj ; ĝi rabis al ni tiun serenan fidon je la estonteco kiu estas la plej fekunda fonto de dekadenco, ĝi alportis grandegajn donacojn al homa scienco, kaj ĝi multe popularigis la koncepton de la komuna bonfarto de l’homaro. Povus esti, ke trans la vasto de la spaco, la marsanoj observis la sorton de ĉi tiuj iliaj pioniroj kaj profitis de la leciono, kaj ke sur la planedo Venuso ili trovis pli sekuran kolonion. Tion dirinte, dum multaj jaroj oni tamen nepre ne neglektos entuziasman ekzamenon de la marsa disko, kaj tiuj fajraj sagetoj de la ĉielo, la falsteloj, falante alportos neeviteblan maltrankvilon al ĉiuj homidoj.

Oni apenaŭ povas troigi la rezultintan plilarĝiĝon de la homa vidpunkto. Antaŭ ol la cilindro falis, estis ĝenerala konvinko, ke nenia vivo ekzistas tra la tuta profundo de la spaco krom sur la bagatela surfaco de nia sfereto. Nun, ni vidas pluen. Se la marsanoj povas atingi Venuson, jam ne estas kialo supozi, ke tio maleblas por homoj, kaj kiam la iom-post-ioma malvarmiĝo de la suno faros ĉi tiun teron nesurloĝebla - kiel fine ĝi nepre faros - povus esti, ke la fadeno de la vivo, kiu komenciĝis tie ĉi, estos elfluinta kaj enmaŝiginta nian fratinan planedon.

Nebulecas kaj mirindas la vizio kiun mi bildigis al mi pri vivo malrapide disvastiĝanta el ĉi tiu eta semobedo de nia sunsistemo tra la tuta senviva vastaĵo de la stelplena spaco. Sed tio estas revo malproksima. Povus esti, aliflanke, ke la detruo de la marsanoj nur signifas spirhalton. La estonteco eble estas destinita ne al ni, sed al ili.

Mi devas konfesi, ke la streĉeco kaj danĝero de la tempo postlasis daŭran senton de dubo kaj sensekureco en mia menso. Mi sidas en mia kabineto skribante lamp-lume, kaj subite mi revidas flamanta la valon malsupre de mia hejmo, kaj sentas la domon malantaŭ kaj ĉirkaŭ mi malplena kaj dezerta. Mi eliras sur la ŝoseon Byfleet, kaj veturiloj preterpasas min, viandista ĉaro, fiakro kun vizitantoj, laboristo sur biciklo, infanoj survoje al la lernejo, kaj subite ili fariĝas nebulecaj kaj nerealaj (...) Nokte, mi vidas la nigran pulvon kiu malheligas la silentajn stratojn, kaj la torditajn korpojn vualitajn per tiu tavolo ; ili leviĝas al mi ĉifone kaj hundomordite. Ili eligas makabrajn kriojn kaj fariĝas pli kaj pli ferocaj, palaj, malbelaj, kaj fine frenezaj misformoj de homoj, kaj mi vekiĝas, malvarma kaj mizera, en la mallumo de la nokto.

Mi iras al Londono kaj vidas la svarmantajn homamasojn en la stratoj Fleet kaj Strand, kaj ekŝajnas al mia menso, ke ili estas nur la fantomoj de la pasinteco, hantantaj la stratojn kiujn mi iam vidis silentaj kaj mizeraj, irantaj tien kaj reen, ombroj en mortinta urbo, karikaturoj de vivo en marionetaj korpoj (...)

Kaj plej stranga estas tio, ke mi tenas denove la manon de mia edzino kaj pensas, ke mi kredis ke ŝi, kaj ŝi kredis ke mi, mortintas.

(El ’The War of the Worlds’ de H. G. Wells. 1898)
Tom Clancy : « Ordenoj de la Prezidanto »

Tradukita el la angla originalo kaj la franca traduko de Mike Leon

Aviadilo Boeing 747 kraŝas sur la Kapitolon, mortigante la prezidanton kune kun la membroj de la Senato kaj la Kortumo de Lasta Instanco. Jen kiel islamista diktatoro deklaras militon kontraŭ Usono, la "Granda Satano". Ideologie prezentilo por iu usona vidpunkto pri geopolitiko, ĉi tiu romano de Tom Clancy aperis en 1996, kvin jarojn antaŭ la atakoj de la 11-a de septembro 2001.

Kurioze, la vosto - aŭ almenaŭ la direktalo - de la 747 estis sendifekta, kiel sago pafita en la flankon de mortinta besto (...) La suda alo de la Kapitolo estis detruita. La ŝtuparon oni povis vidi, sed la kolumnoj kaj la tegmento estis malaperintaj, kaj la Ĉambro de Reprezentantoj nur estis kratero ĉirkaŭita de amaso da ŝtonoj fulge nigraj (...)

Dek-sese alvenis Asistanta Vic-Direktoro [de la FBI] Daniel E. Murray, sen kravato kaj libertempe vestite. La plejaltranga deĵoranta oficiro estis lia malnova amiko, Inspektoro Pat O’Day (...).

"Kio okazas, Pat ?"

"Mi ĵus telefonis al aerarmea bazo Andrews. Ili havas surbendigitajn registrojn de la radaro kaj tiel plu. Mi sendis agentojn el nia vasingtona oficejo por pridemandi la personaron en la turo. Laŭ unuaj informoj, ŝajnas ke aviadilo 747 de Japan Airlines faris kamikazan plonĝon. Laŭ la skipo ĉe Andrews, la piloto ŝajnigis esti neantaŭvidita flugo de KLM en situacio de krizo kaj rekte flugis supre de la kurejoj, sin turnis iom maldekstren, kaj ... nu ....". O’Day eklevis la ŝultrojn. "Mi nun ankaŭ havas agentojn ĉe la Kapitolo por komenci la enketon. Mi supozas ke oni konsideru ĉi tion kiel terorismaĵon, kaj ke tial estas ni kiuj havas la jurisdikcion."

"Kie estas la ADIC ?" Murray demandis. Temis pri la Asistanta Direktoro kiu respondecis pri la vaŝingtona oficejo de la FBI, ĉe Buzzard’s Point sur la rivero Potomac. "Ferianta en Sankta Lucia kun Angie (...) Hodiaŭ estos severa tago por multe da homoj. La nombro da mortigitoj estos grandega, Dan, multe pli malbona ol la atenco en Oklahomo. Mi elsendis ĝeneralan alvokon por jurosciencaj fakuloj. Kun aĉaĵo tia ĉi, ni devos identigi multajn korpojn per DNA. Ho, la TV-istoj demandas kiel povas esti, ke la aerarmeo lasu ĉi tion fariĝi."

Kapskuo akompanis la konkludon. O’Day bezonis celobjekton por sia kolero, kaj la televidistoj plej oportunis.

"Ĉu ni scias ion alian ?" demandis Murray.

"Ne. Necesos nemalmulte da tempo, Dan."

"Kion pri [Vic-Prezidanto] Ryan ?"

"Li deiris de la Kapitolo kaj devus esti survoje al la Blanka Domo. La televido vidigis lin. Li iom ŝanceliĝas, ŝajne. Ankaŭ niaj gefratoj de la Sekreta Servo travivas aĉan nokton. La viro kun kiu mi parolis antaŭ dek minutoj preskaŭ perdis la memregadon. Povus esti jurisdikcia konflikto, fine, pri kiu direktu la enketon."

"Bele" Murray diris snufante. "Ni lasos al la AG [9] la reguligon de tio."

Sed jam ne estis AG, nek Sekretario de la Fisko [10] al kiu li povus telefoni.

Inspektoro O’Day bone konis la protagonistojn. Federacia leĝo rajtigis la Usonan Sekretan Servon, kiel la gvidantan agentejon, prienketi atencojn kontraŭ la Prezidanto. Sed alia federacia leĝo donis la jurisdikcion pri terorismo al la FBI. Kompreneble, loka leĝo pri murdoj ankaŭ entiris la metropolan policon de Vaŝingtono. Oni aldonu la Nacian Buroon de Transportila Sekureco, aŭ NTSB - ĉar ĝis kontraŭa pruvaĵo aperos, la evento povus esti nur horora aviadila akcidento -, kaj tio nur estis la komenco. Ĉiu agentejo havis aŭtoritaton kaj kompetentecon. La Sekreta Servo, pli malgranda ol la FBI kaj kun malpli da rimedoj, tamen havis lertegajn enketistojn, kaj iujn el la plej bonaj teknikaj fakuloj. NTSB estis la senrivala specialisto tutmonda pri aviadilaj kraŝoj. Sed la FBI devas esti la gvidanta agentejo por ĉi tiu enketo, ĉu ne ? Murray demandis al si. Direktoro Shaw, tamen, estas mortinta. Sen lia influo ...

Dolĉa Jesuo , Murray pensis (...)

Pat rimarkis lian mienon kaj kapjesis. "Prave, Dan. Estas malfacile asimili la situacion, ĉu ne ? Ili senintestigis nin, amiko." Li transdonis folion de jurista notbloko kun manskribita listo de sciataj mortintoj. Eĉ nuklea atako ne nin vundus ĉi tiel severe, Murray diris al si, tralegante la nomojn. Se temus pri krizo evoluanta, tio donus abundan strategian averton, kaj iom post iom, kviete, respondeculoj forlasus Vasingtonon por diversaj rifuĝejoj, multaj supervivus - almenaŭ laŭ la planistoj - kaj post la atako funkcianta registaro restus por kunglui la pecojn. Sed ne hodiaŭ.

(El ’Executive Orders’ de Tom Clancy. Putnam Publishing Group, 1996).
Pierre Bordage : « La Anĝelo de la Abismo »

Tradukita el la franca de Mike Leon

En ĉi tiu romano, la Legioj de la Ĉefanĝelo Mikelo, armitaj bandoj de kristanaj ekstremistoj el Rumanio, estas prenintaj la potencon en la Okcidento. Ili senkompate ĉasas la "Osamojn" en Eŭropo turmentata de ĥaoso.

"La eventoj de la Balkanoj ĝis la Proksima Oriento antaŭfiguris malgrandaskale la aktualan staton de la mondo. Tuj kiam religio ŝovas la nazon en homajn aferojn, oni antaŭtimu malbonsorton. Religioj, ĉiuj religioj, tiuj de la Libro kaj la aliaj. Neniu plibonas aŭ plimalbonas ol alia. Ili samas. Ili ĉiuj estas maŝinoj de ekskludo, subpremo, detruo, ili ĉiuj citas iun aŭ kelkajn verajn diojn kiel sian aŭtoritaton, ili ĉiuj depostulas teritoriojn, landlimojn, privilegiojn, verojn, dogmojn, oni ilin enfermu en sako kaj dronigu en valoj da larmoj."

La maljunulo ekbruligis cigaredon – se rajtas nomiĝi "cigaredo" tia cilindro da fetora tabako envolvita en dika flaveca papero. Liaj profundaj sulkoj estis vundoj eltranĉitaj per ia freneza klingo. Brun-nigraj markoj disetendiĝis sur la supro de la kalva kranio. La brilaj agitataj okuloj sagis tien kaj reen meze de la ŝtoneca vizaĝo. Li invitis Stef kaj Pibe al sia tablo post kiam ili malsupreniĝis de la kamiono por trovi restoracion aŭ proviantejon. (…)

"Eble ni povintus eviti ĉi tiun frenezon se mia lando [Usono] kaj iuj ĝiaj eŭropaj alianculoj ne ĵetintus petrolon sur la fajron. La atencoj de la 11-a de septembro 2001 estis alresponditaj per milito. (…) Ilia rebato estis preparita : egaligante islamanojn kun teroristoj, alarmante la popolon, ili havigis al si kompletan subtenon por sia vidpunkto. Ĉiuj ekkomencis draŝi la islamanojn, politikistoj, monaĥoj, intelektuloj, pseŭdo-filozofoj, artistoj ; ĉiuj proklamis, ke islamo neakordigeblas kun la valoroj de la demokratiaj landoj de la Okcidento. La granda cimitaro de Islamo forĝiĝis en la krisoloj de Irako, Saŭd-Arabio,Irano kaj Palestino. Poste, necesis nur tio, ke la sekretaj servoj turnu la islaman klingon kontraŭ Eŭropo (...) Estas io por ĉiu : Usono estas liberigita de sia ekspatrino kaj eŭropa rivalo kaj ankaŭ de la islama minaco, la Juda Ŝtato fine estas libera por aneksi Palestinon kaj realigi sian revon de Granda Israelo, la Katolika Eklezio denove reĝas sur la flugiloj de la ĉefanĝelo Mikelo. Vidu mem : la tri religioj de la Libro triumfis. Ili redifinis landlimojn, ili dividis inter si landojn kaj animojn, ili redesegnis klarajn liniojn de dislimo por sin pravigi, bonuloj kaj malbonuloj, kredantoj kaj nekredantoj, la elektitoj kaj la ekskluditoj. Ĥaoso ĉiam utilas al la morala ordo kaj reakcio."

de Rik COOLSAET

Tri fragmentoj el beletro :

Herbert George Wells : La milito de l’ mondoj

Tom Clancy : Ordenoj de la Prezidanto

Pierre Bordage : La Anĝelo de la Abismo

(El ’L’Ange de l’abîme’ de Pierre Bordage. Editions Au diable Vauvert, Vauvert, 2004)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio