Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Murdoj kontraŭ la gazetara libereco
puce  En Venezŭelo, vojaĝo en indiana lando
puce  La ekonomiaj radikoj de la ukraina krizo
puce "Revolucio kaj ŝtato", de Paolo Persichetti kaj Oreste Scalzone
puce Afrika ekflugo, senegala marasmo
puce Agrarreformo ? Ne !
puce Al-Kaida - ĉu marko aŭ organizo ?
puce Angligo - La angla lingvo regas en la nederlandaj universitatoj
puce Antaŭ kvindek jaroj, la ribelo de la sepajoj
puce De kaj por la latinamerikanoj
puce De Novjorko ĝis Rijado - listo de atencoj (Septembro 2004)
puce Decida elekto
puce Demando de „ekvilibro”
puce Diplomatia ĥaoso ĉe flegado de Egiptujo

Kubo, sindromo de sieĝata insulo

Usona incitado, akriĝo de la reĝimo

En artikolo aperinta en Los Angeles Times, la 16-an de junio 2002, s-ro Wayne Smith, iama respondeculo de la sekcio de la usonaj interesoj en Kubo [1], denuncis la decidon de Vaŝingtono klasi la kariban insulon inter "la landoj kiuj subtenas la terorismon". Universitata profesoro, s-ro Smith estis, en 1962, diplomato en Havano kiam John F. Kennedy dekretis la embargon, neniam ĉesigitan. Li gvidis, fine de la 1970-aj jaroj, por la prezidanto James Carter, la solan veran provon de proksimiĝo inter Vaŝingtono kaj Havano : "Ni estis proksimaj al historia akordo", konfidis li, "kiam s-ro Ronald Reagan, kun la helpo de s-ro George Bush patro, balote venkis kontraŭ s-ro Carter. Ĉio falis en la akvon. Domaĝe, oni povintus eviti dudek-kvin jarojn da novaj tensioj."

S-ro Smith parolas senindulge kiam li denuncas la politikon realigatan de s-ro George W. Bush por prepari la opinion al invado de la insulo : "Unu de la pilieroj de la politiko de la registaro Bush rilate Kubon," klarigas li, "estas la aserto ke la lando de s-ro Fidel Castro estas "terorista ŝtato" kun malamikaj intencoj kontraŭ ni. Sed, kial ne havi kun Kubo rilatojn similajn al tiuj kiujn ni havas kun Ĉinio, Vjetnamio aŭ aliaj nedemokrataj regnoj ? (...) S-ro Bush ne volas dialogi kun Kubo, lando kiu tamen ĉiam luktis, nediskuteble, kontraŭ la terorismon. Tia dialogo povus ŝoki la ekzilitojn en Florido kiuj subtenas malmolan konduton kontraŭ Havano kaj povus perdigi voĉojn al la frato de la prezidanto dum la elektoj por renovigo de lia posteno de guberniestro de la ŝtato. (...) Aserti ke Kubo estas "terorista ŝtato" subfosas nian kredindecon, tie, kie ni plej bezonas ĝin, nome en la lukto kontraŭ la veraj teroristoj."

Koncerne terorismon, en tiuj tempoj de nova malvarma milito kontraŭ Kubo, certa afero apenaŭ trovas lokon en la eŭropaj komunikiloj. Komence de aprilo 2003, dum la mondo eksciis pri la neakcepteblaj punoj aljuĝitaj en Havano kontraŭ neperfortaj opoziciuloj, en la ĝenerala indiferento estis konfirmitaj en Usono kondamnoj multe pli pezaj por kvin kubanoj akuzitaj de "konspiro". [2] Unu el ili, s-ro Gerardo Hernández, gazetara designisto, estis kondamnita suferi, en la prizono de Lompok, en Kalifornio, punon de duoble vivolonga malliberejo, plus dek-kvin jaroj... Post tridek-tri monatoj da atendo de la juĝo, el kiuj dek-sep en kompleta izoliĝo kaj unu monato en la hueco ("karcero"), la kvin kubanoj povis retrovi ordinaran ĉelon danke al kampanjo de la usonaj liberaluloj, pluraj anglaj laboristpartiaj deputitoj, kaj de, inter aliaj personuloj, Nadime Gordimer, nobelpremiito pri literaturo.
Adaj provokoj

La hueco estas ĉelo kun absolute blindaj muroj, de du metroj sur du, kie la malliberulo estas sen ŝuoj, en kalsono kaj subĉemizo. Blindiga lumo frapas dudek-kvar horojn el dudek-kvar. Ĉia homa kontakto estas malpermesita, eĉ kun la provosoj. En tiu truo li devas elteni la konstantajn kriadojn de la enmurigitoj, frenezigitaj de la enŝlositeco.

Kiun krimon do faris s-ro Gerardo Hernández [3] kaj liaj kompanoj por meriti tiom kruelan punon ? Dum sia proceso, en Miami fine de 2001, ili simple rifuzis "kunlabori" kun la Kortego. Ĉiuj estis koncedintaj, antaŭ la proceso, esti kubaj inform-agentoj, de jaroj instalitaj en Florido por malkovri la krimulojn de centoj da teroristaj agoj kontraŭ Kubo. Ili devis aserti ke ilia lando prezentas "danĝeron por Usono" kaj ke ili estis enfiltritaj por "atingi informojn pri la usona nacia sekureco".

S-roj Gerardo Hernández, Antonio Guerrero [4], René Gonzales [5], Fernando Gonzales [6] kaj Ramón Labañino Salazar [7] enfiltriĝis, en la jaroj 1990, kvazaŭmilitistajn organizojn antikastristajn de Miami. Tiu realigas, ekde Florido, atencojn kontraŭ Kubo por fuĝigi la turismon, motoron de la ekonomia revigliĝo de la insulo. Ĉiam preta pravigi ian ajn agon en la nomo de la lukto kontraŭ la terorismo, Usono tamen toleras, sur sia propra teritorio, krimulojn kiuj planas atencojn kontraŭ Kubo - traktata de la vaŝingtonaj falkoj kiel "friponŝtato" kaj eĉ "komplico de terorismo" ! Unu de tiuj atencoj [8] kaŭzis la morton, la 4-an de septembro 1997, en la hotelo Copacabana de Havano, de juna italo, Fabio di Celmo. La eksplodilo estis metita de salvadorano engaĝita de s-ro Luis Posada Carriles [9], spertriĉulo de la "malpura milito" kontraŭ Kubo, en la servo de, kiel lia amiko Orlando Bosch, de la Kuba-Usona Fondaĵo de Miami.

La du kolegoj partoprenis jam en la preparo de la eksplodigo de kuba liniaviadilo, super la maro de Barbado en 1976 (73 mortoj), kaj en la atenco kontraŭ la ĉilia ministro de eksteraj rilatoj Orlando Letelier, en Vaŝingtono, sen ke ajna usona juĝisto iam maltrankviligis ilin. Imagu la amplekson de la protesto, se, en Kubo, tiaj agadoj estus organizitaj kontraŭ Usono ! De kvardek jaroj, la insulo estas torturata, ne nur de la ekonomia embargo [10], sed ankaŭ de tiuj konstantaj agresoj prisilentataj de la internaciaj komunikiloj.

Unu el la kvin kondamnitaj kubanoj, s-ro René Gonzales, havas usonan pasporton. Filo de metalurgi-laboristo elmigrinta al Ĉikago kaj de kuba patrino kies familio vivis en Nord-Virĝinio, li naskiĝis en Usono. Reveninte en Kubo kun siaj gepatroj en 1961, René fariĝis piloto, dum lia frato Roberto studis juron. Iun tagon, je la surprizo de ĉiuj, René forlasas sian edzinon kaj sian filinon, devojigas aviadilon kaj fuĝas al Usono, kie li estas akceptita kiel heroo...

En Miami, kiel por la kvar aliaj kubanoj venintaj en Floridon per diversaj vojoj, komencas nova vivo. Ili enfiltriĝas en antikastristaj organizoj, precipe Hermanos al rescate (Fratoj de savo), organizo oficiale engaĝita en la savado de balseros [11]. La ĉefo de tiu organizo, s-ro José Basurto, publike fanfaronas fari provokojn, kiel tiun regule lezi la kuban aerspacon per etaj turismaj aviadiloj de kiuj estas elŝutataj, en malalta flugnivelo, faldfolioj instigantaj al disidenteco. Alertitaj de la informoj de s-ro Gonzales kaj de lia grupo, la kubaj aŭtoritatoj sendas dudek-tri diplomatajn notojn al la usona registaro, emfazante la danĝerecon de tiuj provokaj flugoj. Vaŝingtono ne moviĝas. Ĝis kiam, la 24-an de februaro 1996, du aviadiloj de Hermanos al rescate estas forpafitaj de la kuba KAD [12].

La aviadiloj de Hermanos al rescate ne nur lezis la aerspacon : ili komencis perturbi la radiofrekvencojn de la kontrolturoj de la flughavenoj de Havano kaj Varadero, tiel endanĝerigante la sekurecon de la liniaviadiloj dum ties manovroj de ekflugo kaj alteriĝo. En la proceso de la "Kvinopo de Miami", usonaj militistoj, kiel la kolonelo Eugene Carol, kaj de oficistoj de la registaro Clinton, inter alie s-ro Richard Nunzio, mendite de la defendo, atestis esti avertitaj s-ron Basurto : "La kubanoj fine perdis la paciencon."

Post ses semajnoj pasigitaj en Miami, s-ro Gonzales estis sukcesinta venigi sian familion. En tiu epoko, s-roj Castro kaj Clinton estis komencintaj diplomatan dialogon por lukti kontraŭ la terorismo. Kaj, en junio 1998, Havano eĉ transdonis al la FBI la informojn ricevitajn de la grupo enfiltiĝinta en Florido. Estas ĝuste tiuj dokumentoj kiuj servis por aresti la kvin kontraŭteroristajn agentojn !

La unua proceso okazis fine de 2001, en Miami. Dek-sep advokatoj elektitaj de la kortumo rezignis pro timo al reprezalioj en ŝtato, Florido, kie la antikastrista komunumo estas la plej multnombra kaj la plej agresema. "Nur pro tiu kialo," substrekis s-ro Paul McKenna, senpete komisiita advokato de s-ro Gerardo Hernández - la proceso. laŭ niaj leĝoj, devis ne okazi en Miami."

Dum la debatoj, la akuzisto rekonis ke la kvin kubanoj havis nenian aliron al informoj koncernantaj la usonan nacian sekurecon. Li akuzis ilin cetere ne pro spionado, sed pro "konspiro cele al spionado" - kulpigis ilin pro "esti havinta la intencon fari krimon" ! Malgraŭ tiu jura kuriozaĵo, la ĵurio kondamnis ilin al tre pezaj punoj, kiel "komanditantojn" de la pafo kontraŭ la du aviadiloj de Hermanos al rescate, ago decidita de la kuba registaro responde al provokoj... Prestiĝa defendanto de la civitaj rajtoj, s-ro Leonard Weinglass, kiu defendas unu el la kvin, asertis : "La registaro de Usono kulpigis ilin ĉar ili tro proksimiĝis al ĝiaj propraj teroristaj retoj."

Estas tiu politiko, kaj la sindromo de la "sieĝata insulo", kiu igis la kuban registaron en marto 2003 reagi brutale, en maniero pli ol kontestebla, kaj kondukis al la aprilaj procesoj kontraŭ neperfortaj opoziciuloj, kun ekscesaj punoj, kiel al ekzekutoj - finante trijaran moratorion pri la mortpuno - de tri ostaĝprenuloj. Mesuroj same abomenindaj kiom la tensi-strategio de s-ro Bush.

Tiu strategio montriĝis lastatempe per sendo al Havano, kiel ĉefo de la sekcio de usonaj interesoj, de s-ro James Cason, "falko" ligita al la ekstremdekstra grupo kiu, sine de la registaro, pilotas la rilatojn de Vaŝingtono kun Latinameriko, kaj kie oni trovas ankaŭ s-rojn Otto Reich [13], Elliott Abrams, Johan Negroponte, ktp. S-ro Cason alvenis en Kubo kun beĝeto de proksimume 2 milionoj da dolaroj kaj la deklarita intenco (dum gazetar-konferencoj) "renversi la reĝimon" kaj krei situacion de alfrontiĝo. Laŭ s-ro Wayne-Smith, la supre citita usona diplomato : "La sinteno de s-ro James Cason kaj liaj kunvenoj kun la opoziciuloj sekvas celon de la registaro Bush provoki la kuban registaron." Kaj li aldonas : "Kubo ne povas toleri tiajn kunvenojn en la nuna kunteksto de la usona politiko. Tio estas falilo preparita por ĝia registaro." [14]
La pezo de la kuba komunumo de Florido

Elde sia oficejo kaj sia sidejo, s-ro Cason faris al si amikojn per malmultekosta maniero : komputilo, kelkaj dolaroj kontante, sendiloj... Agado kiu konsternis la sincerajn opoziciulojn (s-rojn Oswaldo Payá, elisardo Sanchez) kiuj ne estis ĝenataj de la aŭtoritatoj kaj ne bezonis dolarojn por fari sian elekton. La demokratio ne firmiĝas aĉetante la konsciencojn.

Elektita en tre kontestitaj kondiĉoj kaj danke al la voĉoj de la floridaj elektantoj (post malvalidigi la voĉon de dekmiloj da afrik-usonanoj), s-ro George w. Bush dankas sian prezidantecon al la masiva voĉdonado por li de la usonkuba komunumo, sovaĝe antikastrista, de Florido, ŝtato regata de lia frato. Dankeme, s-ro Bush promesis ĝeni Kubon, saboti ties turismon, fortigi la embargon kaj renversi la reĝimon.

Certa eŭropa maldekstrularo ne ĉesas denunci la sintenon de la kuba reĝimo, sed ĝi silentas pri la konstantaj agresadoj suferataj de Havano. Tro ofte tio signifas prisilenti la ĝen-atakojn de la registaro Bush kontraŭ Kubo, kiel lastatempe substrekis, inter alie, Howard Zinn, Edward Said kaj Noam Chomsky. [15]

Kiu ajn postulas de Havano pli da demokratio, ne devus forgesi ke la homaj rajtoj entenas ankaŭ la ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn rajtojn, pli bone defendataj en Kubo ol en multaj landoj. Cetere, koncerne la liberecojn, necesas ke la kazo de Kubo ne kaŝu aliajn kruelajn realaĵojn : la skandalon de la usona bagno de Guantánamo, kaj la sistemajn perfortojn al la homrajtoj kiuj sekvigas centojn da mortoj ĉiujare en Kolombio, en Gvatemalo, en Peruo, Bolivio, Meksiko [16] kaj en aliaj landoj pri kiuj certaj pensas ke la demokratio revenis simple ĉar tie okazas voĉdonadoj ĉiujn kvar aŭ kvin jarojn... [17]

Gianni MINÀ

Vd la kvin kubanojn kaj iliajn paroladojn antaŭ la tribunalo en Florido -vl.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio