Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


La afrika franko, ĉu malaperonta ?

Kvindek jarojn post la sendependiĝo de la « francparolanta » Afriko


« MI OPINIAS, ke nun, post kvindek jaroj da sendependo, necesas reekzameni la valutan demandon. Se ni rehavas nian privalutan regon, ni pli bone mastrumos. Ganao havas propran monon, kaj bone mastrumas ĝin. Same pri Maŭritanio, Gambio, kiuj financas propran ekonomion », deklaris la senegala prezidanto Abdoulaye Wade lastaprile [1]. Tiel kritikante la administradon de la afrika franko, li enmiksiĝis en debato pli kaj pli vigla en okcidenta Afriko, kie kelkaj ekonomikistoj eĉ senkaŝe postulas forigon de la valuto heredita de koloniado [2].

Tiomgrade, ke la franca ministro pri ekonomio, s-ino Christine Lagarde, precizigis : « Ne estas tasko de Francujo decidi, ĉu la aktuala sistemo taŭgas aŭ ne, ĉu necesas aŭ ne forigi ĝin. Tia epoko finiĝis. Ja nur la koncernaj ŝtatoj povas decidi pri tio. » Sed, kvazaŭ ŝi volus malkuraĝigi ĉian sendependigan intencon, ŝi substrekas ke, fronte al la internacia financa krizo, « ne estis malutile por la landoj de la frankozono troviĝi en sistemo alkroĉita al la eŭro [3] ». La afrika franko, mastrumata laŭ la mona ortodoksio de la Eŭropa Centra Banko (ECB) fare de ĝiaj lokaj samuloj, la Centra Banko de Okcident-Afrikaj Ŝtatoj (CBOAŜ) kaj la Banko de la CentrAfrikaj Ŝtatoj (BCAŜ) estas laŭ ĝiaj subtenantoj en Parizo kaj sur la afrika kontinento [4] stabilec-garantio por la 14 afrikaj landoj koncernataj.

Aparte emfazata estas la konverteblo (libera interŝanĝeblo) al la devizoj de aliaj afrikaj landoj kaj kun la eŭro, certigita de Francujo. Sed tiu avantaĝo enhavas gravan malavantaĝon : ĝi faciligas impostan eskapon kaj kapital-eliron. Inter 1970 kaj 2008, Afriko laŭdire tiel perdis ĉirkaŭ 850 milliardojn da dolaroj, el kiuj la duono inter 2000 kaj 2008 [5]. Jes ja, tiuj kontraŭleĝaj kapital-eliroj ne nur ŝuldiĝas al la valutkonverteblo, sed tiu ĉi emas faciligi la agojn de la financaj krimuloj. Laŭ s-ro Sanou Mbaye, eksa ekonomikisto ĉe la Afrika Banko por Evoluado, « en la nuna stato de ekonomia evoluo de la frankozonaj ŝtatoj, la normo de la valut-politiko devas esti nekonverteblo kaj netransporteblo de la afrika franko ». [6]. Krome, la devigo por la koncernaj ŝtatoj deponi 50 % de siaj interŝanĝ-rezervoj ĉe la franca fisko, senhavigas la plej malriĉajn landojn en la mondo je siaj riĉaĵoj. Ili do devas prunti el la internaciaj financaj institucioj je la konataj severaj kondiĉoj. « Trompa kontrakto »

ALIFLANKE, laŭ siaj subtenantoj, la afrika franko ebligas lukti kontraŭ inflacio. La funkci-reguloj de la frankozono ŝablone redaktitaj el tiuj de la eŭro, igas tre malfacila, preskaŭ neebla, la daŭrigon de « malseveraj » mon-politikoj : devigaj rezervoj ĉe la Banko de Francujo (Banque de France) kaj ĉeesto de ties reprezentantoj en la administraj konsilantaroj de la afrikaj centraj bankoj. Ĉi tiuj trudoj ja kontribuis teni la kvotojn relative malaltaj, kompare kun tiuj de la aliaj partoj de la kontinento. Tio estas unu el la malmultaj « pozitivaj rezultoj » de la frankozonaj landoj kompare kun la afrikaj landoj kun propra valuto [7].

Tiu disciplino estas tamen tre multekosta por ekonomio. La supertaksado de la afrika franko kompare kun la aliaj valutoj de la kontinento aparte malhelpas eksportadon. Tio cetere estis unu el la kialoj prezentitaj de Francujo kaj la Internacia Mon-Fonduso (IMF) por trudi ĝian 50 % devaluton en 1994, kun la konataj konsekvencoj ekonomiaj, sociaj kaj politikaj [8]. Sed la altiĝo de eŭro rilate al dolaro ekde 2001 rezultigis aŭtomatan realtiĝon de la afrika franko, frapante la eksportadon en dolaroj, aparte tiun de kotono.

Kvankam foresto de risko ligita al valuta interŝanĝo faciligas la financajn transakciojn, la instituciaj kaj ekonomiaj privilegiaj ligoj kun Eŭropo estas obstaklo kontraŭ la subregiona integrado kaj diversigo de la partneroj. Tial, kvindek jarojn post la sendependiĝoj, la eŭropa kontinento ankoraŭ estas la ĉefa komerca partnero de plej multaj frankozonaj landoj, kvankam estis notinda komenco de diversigo, kun grandaj sudo-landoj (Ĉinujo, Barato, Brazilo, Irano) kaj la landoj de la Persa Golfo. Interne de la Okcidentafrika Mona kaj Ekonomia Unuiĝo (france Uemoa), la intermembra komerco estas nur iom pli ol 18 % de la tuto. Cetere, la komerco inter la Uemoa kaj la Mona kaj Ekonomia Komunumo de Centra Afriko (france Cemac) estas kvazaŭ nula.

La supozataj avantaĝoj de la afrika franko estas do limigitaj, kompare kun ĝiaj malavantaĝoj. La valut-politiko, kiun ĝi trudas al la afrikaj landoj, ŝajne estas eĉ bremso por ties evoluado. La ĵurnalisto Alpha Barry asertas, ke la mon-interkonsentoj kun Francujo resumiĝas je « trompa kontrakto » [9], ĉar ili senhavigas la landojn je sia suvereneco (kiel montris la humiligan devaluton truditan en 1994). Krome, la deviga unuanimeco por ĉiu grava decido de la BCEAO kaj BEAC donas al la reprezentantoj de Francujo, kiuj estas rajtigitaj membroj de la administraj konsilantaroj de tiuj bankoj, veto-rajton pri la valut-politikoj – kaj sekve ankaŭ pri ekonomiaj politikoj – de la frankozonaj ŝtatoj.

Malgraŭ la nuntempaj malobeoj al la reguloj de la Eŭropa Centra Banko, pro ĝenerala etoso de buĝetkrizo ĉe la 27 eŭropaj ŝtatoj, ĝiaj samuloj de la frankozono tenas firme la direkton : « Same kiel ĉiuj modernaj centraj bankoj, memorigas la estro de la BCEAO, s-ro Philippe-Henry Dacoury-Tabley, la BCEAO prioritate celas prezostabilecon ene de la OkcidentAfrika Mona Unuiĝo. Kondiĉe ke tiu prioritato estu tenata, la centra banko alportas sian subtenon al la ekonomiaj politikoj de la Unuiĝo cele sanan kaj daŭrkapablan kreskon [10] ». La lukto kontraŭ inflacio tiel restas la prioritato de la prioritatoj, malfavore al kresko, kaj do al kreado de laborofertoj.

En evolulandoj, la monpolitikoj de la BCEAO kaj de la BEAC tamen devus strebi favorigi la produktivajn investojn, eĉ akceptante nivelon de inflacio, kiu ne havos malstabiligan efikon al la ekonomio. Tiun opinion esprimis, sub kondiĉo de anonimeco, eksministro pri financoj de la frankozono, kiu konstatas, ke « mastri inflacion estas eŭropa celo. Sed por lukti kontraŭ malriĉo, afrikaj landoj antaŭ ĉio bezonas kreskon. La mona ilo devas esti uzata ĉi-cele, eĉ se allasante iom da inflacio [11]. »

La realo estas, ke la valutpolitikon de la BCEAO - same kiel tiun de la BEAC – diktas Francujo kaj la aliaj landoj de la eŭro-zono. Kiel konfirmas s-ro Serge Michaïlof, eksfunkciulo de la Monda Banko, « la afrika franko estas finfine mastrumata en Frankfurto, laŭ kriterioj senrilataj al la bezonoj de la afrikaj ekonomioj [12]. »

La frankozonaj landoj ne estas pli bonŝancaj ol plej parto de la aliaj afrikaj landoj. Inter ili dek el dek kvar estas en la listo de la Malplej Evoluintaj Landoj (MEL), ĉe la malsupro de la skalo de la indico pri homa disvolvado de la Programo de Unuiĝintaj Nacioj por Disvolvado (PUND). Kameruno kaj Eburbordo, hieraŭ prezentitaj kiel « montrofenestroj » de la afrika kapitalismo, estas hodiaŭ inter la « malriĉaj landoj kun grandaj ŝuldoj », same kiel Kongo-Brazavilo. Devigitaj akcepti la konsilojn de la IFM por ricevi « redukton » de sia ŝuldo, ili ne havas alian eblecon ol daŭrigi libermerkatajn politikojn, ofte malutilajn.

Kvankam ĝi prezentas avantaĝojn por la eŭropaj firmaoj, la afrika franko ne alportis la promesitan alfluon de rektaj eksterlandaj investoj (REI). Ilia nivelo dependas malpli de riskoj pri la valut-interŝanĝoj ol de la perspektivoj pri kresko kaj profitoj. Tial la eksterlandaj kapitaloj elverŝiĝas unue en la landoj havantaj abundajn naturajn riĉaĵojn : nafto (Eburbordo), oro (Malio), uranio (Niĝerlando). Krom en tiuj sektoroj, la investoj respondas al privatigoj aŭ al vendoj de patentoj en la telekomunik-sektoro, kiel en Burkino kaj Senegalo. Pluraj afrikaj landoj, kiuj disponas pri propra valuto, kiel Angolo, Mozambiko, Niĝerio, Tanzanio kaj la landoj de Nordafriko, cetere allogas pli da REI ol la landoj de la frankozono [13].

Tia bilanco plifortigas la kontraŭulojn de tiu valuto, kiuj proponas meti ĝin en muzeo pri koloniado kaj krei subregionan, eble eĉ tutkontinentan valuton. En la Ekonomia Komunumo de Okcident-Afrikaj Ŝtatoj (EKOAŜ), el kiu iuj membroj konservis nacian valuton, debatoj okazas.

Unu el la etapoj de la procezo povus esti kreo de valut-zono inter la ŝtatoj kiuj ne uzas la afrikan frankon : Verda Kabo, Gambio, Ganao, Gvineo-konakrio, Liberio, Niĝerio, Siera Leono. Valut-zono de okcidenta Afriko (VZOA), grupiganta tiujn landojn jam estis starigita en 2000. Kaj la Mon-Instituto de Okcidenta Afriko, en Ganao, estas taskita difini konverĝo-kriteriojn inter la valutoj de la membroŝtatoj de la VZOA. Laŭ ĝia direktoro, la nova strukturo povus esti starigita antaŭ 2015 [14]. En la Afrika Unuiĝo oni elvokas kreadon de Afrika Mon-Fonduso, de afrika centra banko kaj de afrika investo-banko.

Trans la debato pri estonto de la afrika franko, la metita demando estas tiu de la evoluigo de la afrika kontinento. S-ro Jean Ping, prezidanto de la Komisiono de la Afrika Unuiĝo, internacie respektata adepto de la « panafrikanismo », asertas, ke : « oni nun scias, ke la kapitalisma merkato ne solvos ĉion, kaj ke nenio estas neŝanĝebla. Neniu plu diktos al ni kion ni faru … Afriko unue kalkulu je si mem [15] ... »

Demba Moussa DEMBÉLÉ