Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Murdoj kontraŭ la gazetara libereco
puce  En Venezŭelo, vojaĝo en indiana lando
puce  La ekonomiaj radikoj de la ukraina krizo
puce "Revolucio kaj ŝtato", de Paolo Persichetti kaj Oreste Scalzone
puce Afrika ekflugo, senegala marasmo
puce Agrarreformo ? Ne !
puce Al-Kaida - ĉu marko aŭ organizo ?
puce Angligo - La angla lingvo regas en la nederlandaj universitatoj
puce Antaŭ kvindek jaroj, la ribelo de la sepajoj
puce De kaj por la latinamerikanoj
puce De Novjorko ĝis Rijado - listo de atencoj (Septembro 2004)
puce Decida elekto
puce Demando de „ekvilibro”
puce Diplomatia ĥaoso ĉe flegado de Egiptujo

Por ne „likvidi” Fukuŝimon

„La vera atomkatastrofo ne estas, ke ĉio ĉesas, sed ke ĉio daŭras.” Omaĝe al Arkadi Filine, unu el la nekonatoj inter la centmiloj da homoj nomataj „likvidistoj”, kiuj, en 1986, anstataŭis unu la alian por „limigi” la akcidenton de Ĉernobilo, tri aŭtoroj decidis prunti lian nomon por subskribi eseon kiu kunigas dokumentojn kaj atestojn. Ili tiel kontraŭstaras la banaligon de la katastrofo, organizata de la atomindustrio, [1] kaj rakontas, kiom la „likvidado” estas la eterna temo de la atomkatastrofo. Likvidi, evakui, rehabiliti, banaligi : tiom da epizodoj de felietono destinita igi nin „forgesi Fukuŝimon” (la titolo de la verko).

En Japanio, la „atomciganoj”, provizoraj laboristoj, sen fiksa hejmo (SFH) kaj senlaboruloj, estas dungitaj de la mafioj kiuj dominas la labormerkaton. En Les Sanctuaires de l’abîme, Nadine kaj Thierry Ribault priskribas la bankroton de la japana ŝtato fronte al tiuj krimaj organizaĵoj ‒ prostituistoj kaj komercantoj de fidrogoj ‒, kiuj, post la katastrofo en marto 2011, venas por helpi la viktimojn de la cunamo kaj patrolas en la dezertiĝintaj zonoj : en tempo de krizo, ĉia formo de helpo estas bone akceptata. [2] Ili restarigas la labirinton de mensogoj kaj de rifuzo : ŝanceliĝoj de la registaro, malrapido ĉe la evakuado de la alte radioaktivaj regionoj, efiko maltroigata, geografiaj kartoj kaj zonoj laŭ interesoj, kaŝado de bildoj de la katastrofo, organizata misinformado ... Ili sekvas la spurojn de s-ro Ŭataru Iŭata, loĝanto de Tokio, anĝelo de la apokalipso kiu decidas, la 20-an de marto 2011, en elano kiun li mem ne povas klarigi, iri al Fukuŝimo. Li kolektas monon por organizi la evakuadon de la damaĝitoj kaj kreas civitanan laboratorion por mezuri la radiaktivecon.

La verko alportas ankaŭ atentokaptan historian klarigon pri la originoj de la „imperio de la radia mensogo”, kiu, ekde la 1950-aj jaroj, vidis la civilan atomon disvolviĝi sur la cindroj de Hiroŝimo kaj de Nagasako. En ĝuste tiu kunteksto Usono lanĉis sian propagandon favore al la civila atomo. Televidprogramoj en tiu senco estis disvastigataj en televidĉeno regata de la Central Intelligence Agency (CIA), Nippon Television (NTV), fondita de „blankigita” militkrimulo, Macutaro Ŝoriki, kiu fariĝis en 1955 ministro pri atomenergio.

Por Jean-Marc Sérékian, la atomindustrio estas samtempe historia krimo kaj ekologia krimo, kio igas lin titoli sian libron "Kial Fukuŝimo post Hiroŝimo ?”. [3] Post la paroksismo de 1945, Japanio, mem detruita de la incendiaj kaj atomaj bombadoj, ankoraŭ engutigas la militismon en la civilan socion. Eĉ pli efika ol la fordismo, la tojotismo, metodo de industria organizado naskita ĉe la aŭtomobil-konstruisto Toyota, baziĝas sur la atomindustria komplekso, kiu organizas la kontrolon de la konsciencoj. Le neŭralgia centro de la milito forlasis la batalkampon por eksitui en la koro de la industrio mem. Jen kion notis, en siaj tekstoj pri la atombombo, la filozofo Günther Anders. En la koro mem de la impulso de produktado okazas, laŭ li, simetria impulso de detruado, kiu transformas la staton de paco en subteran trian mondmiliton.

Fine, en la kolektaĵo Fukuŝimo, la atomfatalo, [4], François Leclerc, kronikisto de la aktualeco de la krizo en la blogo de Paul Jorion, liveras taglibron kiu laŭspuras la disvolviĝon de la katastrofo. Li montras, kiom la pereiga infektado fabrikas ĉiutage ian terra incognita, ian nekonatan regionon, defion al la imagopovo, kie la malmuntado de la atomcentralo, programita por almenaŭ kvardek jaroj, konkurencas kun la malmuntado de la certecoj.

Agnès SINAÏ.

Mi ŝatus ĉi tie aldoni informon pri la libro de nia japana samideano Jasuo HORI : Tertrema katastrofo de Japanio 2011. Taglibro, Monda Asembleo Socia (MAS) kaj Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), 2011, ISBN 978-2-918300-56-4, kolore ilustrita, 165 paĝoj, 14 eŭroj.

La japana katastrofo, kiu atingis ‒ almenaŭ per siaj bildoj ‒ ĉiujn homojn, aperas ĉi tie en la sperto de la ĉiutaga vivo de la koncernatoj, en sia kruelego, sed ankaŭ en la heroa rezistemo de la japana popolo, en ties plej nobla sinteno al la proksimulo kaj en sia demandado pri vere homa vivado.

Jasuo Hori naskiĝis en Tokio kaj kreskis en la gubernio Gunma. En 1965 li finis studadon en la universitato de Kioto kaj poste instruis la anglan lingvon en altlernejoj kaj universitatoj. Li laboris en eldonejo en Tokio.

En 1960 li memlernis Esperanton. Ekde 1993 li estas estrarano de la Japana Esperanto-Instituto, responedecas pri La Revuo Orienta kaj estas de 2005 ties vicdirektoro.

Li estis prezidanto de la komisiono de UEA pri la Azia Esperanto-Movado, KAEM de 2001 ĝis 2006. Li partoprenis en dudeko da UK-oj, de Varsovio (1987) ĝis Jokohamo (2007) kaj plurfoje en aziaj kongresoj.

Krome li faris plurajn prelegturneojn en Francio ĉirkaŭ la temo Japanio post la katastrofo okazinta en marto 2011.

De la 11-a de marto li regule informas la Esperantistaron pri la evoluo de la situacio kaj raportas rektajn spertojn. Ĉiuj raportaĵoj aperas sur la retejo de SAT ‒ kaj, ĝis majo 2011 ‒ en la supre menciita libro.

Vilhelmo LUTERMANO.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio