Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


Kongo – Aktualeco de la pensado de Patrice Lumumba


La konstitucio de la Demokratia Respubliko Kongo (DRK), deklarita en 2006, planas malcentralizi la administradon en la kadro de unueca ŝtato de dudek ses provincoj. [1] Tiu ambicia projekto estas la temo de serio da publikigaĵoj de la Reĝa Muzeo de Centra Afriko de Tervuren en Belgujo, kiu entenas speciale monografiojn, kiuj priskribas ĉiun provincon. Ĵus aperis la tria volumo, kiu estas trezoro de informoj, kiu ebligas precize analizi la administrajn, kulturajn, demografiajn, ekonomiajn kaj historiajn donitaĵojn de la distrikto Kvango, kiu nun povas certigi sian disvolviĝon per tio ke ĝi fariĝas provinco. [2]

La dua parto de tiu eldona entrepreno estas ilustrita de la verko de Paule Bouvier, emerita profesorino de la Libera Universitato de Bruselo. [3] Ĝi esploras la spiriton kaj la genezon de la procezo de malcentralizado ekde la sendependeco de la lando en 1960. La aŭtorino montras, ke la nuna registaro apenaŭ mobilizas la financajn rimedojn necesajn por plenumi tiun planon ,,,

La kontestataj rezultoj de la elektoj de novembro 2011 ne vere sanigis la politikan spacon koncerne la kompetenton en la mastrumado de la ŝtataj aferoj same kiel pri la travideblo en la mastrumado de la krudmaterialoj. Malgraŭ escepte alta mineja produktado, la DRK ne sukcesas transformi siajn riĉaĵojn en produktadrimedojn nek siajn enspezojn per petrolo en subtenon de la disvolvado. Pli kaj pli videble montriĝas fendo inter politika klaso forte senkreditita, dediĉita al predado de la naturriĉaĵoj, kaj civila socio kiu devas montri elturniĝemon por transvivi.

Rapidigi aŭ bloki la projekton de malcentralizado ne gravas por si mem. La ĉefa afero troviĝas en la kapablo de la konganoj disvolvi kritikan inteligenton de la politiko por animi la kreemon de la civila socio. [4] De jardekoj la asocia mondo montras eksterordinaran viglecon por kompensi la malzorgon de malfortiĝanta potenco. La senkonscienco de la regantoj incitas la avidon de la ribelantaj grupoj kaj de la eksterlandaj interesgrupoj, kiuj disputas pri la regado de la spaco por aliri la ekonomiajn resursojn.

En tiu kunteksto la pensado de Patrice Lumumba daŭre inspiras la aktivulojn. [5] La nuna politika momento estas sufiĉe kritika por povi veki privilegian klasan aliancon inter la konga popolo kaj frakcio de ĝia intelektularo, same kiel okazis inter 1955 kaj 1960, kiam la kolonia ordo ŝanceliĝis.

Anicet MOBE.