Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Antaŭparolo
puce I - Civilizeco kaj artefariteco
puce II - Viva artefarita lingvo
puce III - Esperanto je la servo de la Proletaro
puce IV - Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
puce V - Apero de nova tendenco : Sennaciismo
puce VI - SAT kaj la nacilingvaj Asocioj Esperantistaj
puce VII - SAT kaj la oficialaj Institucioj de la Esperantistaro
puce Diversaj opinioj kaj interpretoj pri "la Laborista Esperantismo"

Antaŭparolo


Laŭ plej freŝdata statistiko, ekzistas nuntempe en la mondo 126.000 esperantistoj. El tiu nombro pli ol la duono certe estas ĉu simplaj laboristoj, ĉu batalantoj por la emancipo de la laborista klaso.

Ekzistas do jam sufiĉe larĝa kampo por diskonigi la celon kaj taskojn de Sennacieca Asocio Tutmonda.

Temas konvinki la neorganizitajn esperantistojn laboristajn pri la neceso aliĝi al nia movado ; temas ankaŭ liveri al la nunaj anoj direktojn por ilia agado. Estas ja konstatebla fakto, ke multaj SAT-anoj ne komprenas ĝuste la signifon kaj karakteron de nia organizo. Kvazaŭa programo estas do necesa por helpi al ili en ilia orientiĝo por propagandi kaj apliki esperanton.

* * *

Ni titolis ĉi tiun verketon : La Laborista Esperantismo, por diferencigi nian movadon de la t.n. neŭtrala, kiu sin bazas sur simpla esperantismo, difinite jene ĉe la I-a Universala Kongreso de Esperanto.

La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzado de lingvo neŭtrale homa, kiu ‘ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn’, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto ligas kun Esperantismo ne respondas”.

Leginte la ĉi supran citon, ĉiu klaskonscia laboristo bone komprenos, ke li ne povas konsenti kun tia mallarĝa difino pri esperantismo. Ni ne havas la naivecon kredi, ke esperanto povos resti eterne nur helpa interkomprenilo kaj ne elpuŝos la naciajn lingvojn. Nia esperantismo jam nun tiras ĉiujn konsekvencojn el la estonta fakto de komuna lingvo tutmonde uzata. Aliparte esperanto ne estas por ni “neŭtrala homa”, sed ilo por faciligi nian batalon kontraŭ la kapitalisma ekspluatado.

* * *

La verketo : For la Neŭtralismon ! faris negativan laboron, en tiu senco, ke ĝi celis nur montri la neceson por la esperantistaj laboristoj aparte organiziĝi. Tiu broŝuro jam havis tri eldonojn, kio montras, ke ĝi trovis bonan akcepton ĉe nia popoleto.

Ĉi tiu dua verketo celas fari pozitivan, konstruan laboron. Ni esperas, ke ĝi ne havos malpli da sukceso ol la unua.


E.L 18. Julio 1928

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio