Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


La teksto aperis en la „Bulteno de Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo“, n-ro 21 (Novembro 2015), p. 6-15.

Esperanto kaj Ateismo

Detlev Blanke


Antaŭrimarko

La sekva teksto baziĝas je germanlingva originalo kun la titolo „Esperanto und Atheismus“, kiun ĉe mi mendis la ĉefredaktoro de la germana revuo „humanismus aktuell“ (‚humanismo aktuale’), organo de „Humanistische Akademie Berlin-Brandenburg“ (Humanisma Akademio de [la germanaj federaciaj landoj] Berlino/Brandenburgio) [1]. Sekvante la peton de la redaktoro mi uzis la eblecon informi la legantaron per specifa teksto pri la vivanteco kaj idea multkoloreco de la esperanta lingvo-komunumo.

Dominique Simeone, vicprezidanto de ATEO, min petis esperantigi la germanan tekston. Al li mi dankas kelkajn sugestojn, korektojn kaj informojn, same al Ralph Dumain (Waŝingtono), kiu estis prezidanto de ATEO de 1987-2002.

Ĉar la originalo estis dediĉita al germanaj legantoj, ne multon sciantaj pri Esperanto, mi iom prilaboris la tekston por la esperantlingvaj legantoj. Mi krome iom aktualigis kaj kompletigis ĝin. Tamen la sekva teksto kompreneble ne povos elĉerpi la temon. Mi ĝojus, se aliaj eble pli bone informitaj homoj povus pliprofundigi la temon.

1 Religioj en la esperanta lingvo-komunumo

1.1 La hilelismo/homaranismo de Zamenhof

Kiel konate la iniciatinto de Esperanto, L.L. Zamenhof (1859-1917), sekvis du idealojn, kiuj por li formis certan unuecon. Per politike neŭtrala lingvo kaj kvazaŭ kosmopolita religio li esperis fari kontribuon al la unuiĝo kaj interpaciĝo de la homaro, disigita per malamo kaj interetnaj konfliktoj. Lian kosmopolitan religion li nomis „hilelismo“ laŭ la juda saĝulo Hillel, kiu vivis de proksimume 60 a.n.e. [2] ĝis proksimume 10 p.n.e. La tekston pri hilelismo Zamenhof publikigis unuan fojon en 1906. Prilaboritan formon de hilelismo li poste nomis „homaranismo“, kiun li publikigis en 1913 (Zamenhof 1929:312-343) [3]. Sian mirinde aktualan interpreton pri tio, kio povus esti „Dio“, Zamenhof formulis jene :

„La plej altan por mi ne kompreneblan Forton, kiu estas la kaŭzo de la kaŭzoj en la mondo materia kaj morala, mi povas nomi per la nomo „Dio“ aŭ per alia nomo, sed mi konscias, ke la esencon de tiu „Forto“ ĉiu havas la rajton prezenti al si tiel, kiel diktas al li lia prudento kaj koro aŭ la instruoj de lia eklezio. Neniam mi devas malami aŭ persekuti iun pro tio, ke lia kredo pri Dio estas alia ol mia“ (Zamenhof 1929:342).

Ankaŭ en sia poemo ”Preĝo sub verda standardo” Zamenhof aludis al sia tolerema koncepto pri Dio. Dum la inaŭguro de la unua Universala Kongreso de Esperanto (1905 en Boulogne-sur-Mer) li volis prezenti la kompletan “preĝon”, sed pro insisto de la malpli religiemaj kaj pli racionalisme orientitaj francaj organizantoj li ne prezentis la lastan strofon. Jen ĝi :

“Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj, Antaŭen kun pacaj armiloj ! Kristanoj, hebreoj aŭ mahomedanoj Ni ĉiuj de Di’ estas filoj. Ni ĉiam memoru pri bon’ de l’homaro, Kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro Al frata la celo ni iru obstine Antaŭen senfine !

Ignorante, ke Zamenhof menciis nur ‘fratojn’ kaj ne ‘fratinojn’ kaj nur ‘filojn’ kaj ne ‘filinojn’, oni povas vidi en tiu strofo ekumenan bazon, tute aktualan kaj dezirindan en la nuna tempo, kie t.n. interreligiaj konfliktoj multas, kvankam en vero ili ĉefe kaŝas la pli profundajn kialojn, kiuj esence havas potencpolitikajn kaj ekonomiajn bazojn.

1.2 Aktualaj religiaj grupiĝoj [4]

La pacifisma-kosmopolita religia filozofio de Zamenhof havis konsiderindan influon en la lingvo-komunumo de Esperanto, kiu efikas ĝis la nuntempo. Eble ĝi kunefikis, ke apud la du grandaj kristanaj religioj aparte du aliaj religioj havas adeptojn inter esperantistoj : La religioj de Bahaí-i (Bahao) kaj Omotokyo (Oomoto).

La iranano Bahá’u’lláh (1817-1892) en 1863 fondis kosmopolitisme orientitan religion, la bahaismon, kiu nuntempe estas persekutata en Irano (kp. Halve 1999). La bahaismo havas adeptojn tutmonde. Ĝi i.a. pledas por la enkonduko de internacia lingvo kaj vidas en la homaro kaj ties religioj unuecon. Bahá’u’lláh interesiĝis pri Esperanto kaj pledis por ĝi. Ekde 1973 ekzistas “Bahaa Esperanto-Ligo” (BEL) kun la organo “La BEL-Monda Letero”.

La japana Omotokyo-religio (kp. Lins 1975 ; Gilkey 1980), estis fondita en 1892 de Deguchi Nao (1836-1918) kaj grave influita de Deguchi Onisaburo (1871-1948). La adeptoj de tiu ĉi same kosmopolite orientita religio esperas pri monda paca regno, laŭ la formulo „Unu mondo – Unu Dio – Unu Lingvo“.

Pri ambaŭ religioj de tempo al tempo aperas moderne faritaj materialoj. Tio aparte validas por la „Esperanto-Populariga Asocio“ (EPA) de Oomoto, kiu eldonas revuon kaj ankaŭ okazigas bone vizitatajn kultur-aranĝojn kadre de la universalaj kongresoj.

En Koreio estiĝis alia religio, la Ŭonbulismo, kies esperantlingvaj adeptoj kolektiĝis en la „Esperantista Asocio de Ŭonbulismo“ (EAŬ).

Multe pli grandan influon en la Esperanto-movado havas la kristanaj Esperanto-organizaĵoj (Matthias 2001). Jam en 1910 estis fondita la „Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista“ (IKU), kiu ekde tiam eldonadas la revuon „Espero Katolika“. Ekde 1977 Radio Vaticano periode disaŭdigas programojn en Esperanto. La esperantistoj evangeliaj (aŭ protestantaj) en 1911 fondis la „Kristanan Esperantistan Ligon Internacian“ (KELI), kies organo estas „Dia Regno“.

Al la variantoj de kristanaj religioj, kiuj aktivadas en la esperanta lingvo-komunumo, ankaŭ apartenas la 1921 fondita „Kvakera Esperanto-Societo“ (KES) kaj la meze de la 1990aj jaroj en Bulgario fondita „Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista“ (TOLE). Krome menciindas la „Por-Esperanta mormornano“ (PEM).

Ankaŭ alia granda religio finfine estas reprezentita inter esperantistoj, la islamo pere de „Islama Esperanto-Asocio“ (fondita proksimume fine de la 1990aj jaroj).

Pluaj religiaj resp. religi-filozofie orientitaj organizaĵoj estas la „Budhana Ligo Esperantista“, kaj la „Hilelisma Esperanto-Komunumo“ (HEK, fond. 2001).

Al esoteraj sektoj kalkuleblas la aparte en Brazilo aktiva „Spiritisma Eldona Asocio F.V. Lorenz“ (fond. 1975, organoj ‚Komunikoj’ kaj ‚Almanako Lorenz’). Same la „Martinus-Instituto“, kiu disvastigas la Martinus-kosmologion (fonditan de la dano Martinus [1890-1981] kun revuo „Kosmos“). La „Amikaro Bruno Gröning “ estis fondita de Grete Häusler en 1979 por disvastigi la instruon de Bruno Grönkowski (1906 - 1959), homo kiu sub la nomo Bruno Gröning sin prezentis kaj agis kiel (mirakla) sanigisto.

Preskaŭ ĉiuj el la menciitaj religioj disponas ankaŭ en Esperanto pri siaj ĉefaj verkoj. Tio validas por la Biblio (pluraj tradukoj, vd. Blanke 2014) same kiel por la Korano (du tradukoj).

Kiel Frank Stocker montris en sia sociologia analizo pri Germana Esperanto-Asocio ĉ. unu triono (32%) de la enketitoj ne sentas sin ligita al iu religia komunumo (Stocker 1996:23). Nikola Rašić (1994:145) enketis en internacia kadro kaj mencias 39% da senreligiuloj. Oni do povas konkludi, ke en la esperantlingva komunumo la influo de la religioj estas konsiderinda. Ne eblas al mi karakterizi la fortecon de la unuopaj grupiĝoj. Sed verŝajne la kristanaj IKUE kaj KELI havas la plej multajn membrojn.

2 Ateistoj kaj liberpensuloj en la esperanta lingvo-komunumo

2.1 Antaŭ la Unua Mondmilito – impulsoj el Francio

Pro la relative frua influo de religioj en la esperanta lingvo-komunumo kaj la publikigado de rilataj materialoj, ne mirigas, ke jam du jardekojn post la apero de la Unua Libro estiĝis klopodoj publikigi ankaŭ ateismajn materialojn en Esperanto. Aparte socialdemokrate orientitaj laboristaj esperantistoj en 1906 fondis la internacian organizaĵon „Paco.Libereco“, kiu post la unuiĝo kun la franca laborista Esperanto-organizaĵo en 1910, sin nomis „Liberiga Stelo“. Tiu ĉi organizaĵo publikigis la unikan periodaĵon „Internacia Socia Revuo“ (1907-1913) [5], en kiu aperis multaj socikritikaj kaj religikritikaj materialoj. Ekz en 1911 la redaktoroj de la revuo aperigis la broŝuron „Krimoj de Dio“ de Sebástian Faure (1858-1942), konata franca anarkiisto, kiu ludis gravan rolon en la Dreyfus-afero. Post la Unua Mondmilito la „Internacia Socia Revuo“ klopodis reaperi, sed en 1920 aperis nur 6 numeroj.

Dum la 3-a Universala Kongreso 1907 en Cambridge la aktivulo de „Liberiga Stelo“ Ferdinand Blanagarian kaj la pacifisto Gaston Moch (1859-1935) iniciatis la fondon de la „Internacia Societo Esperantista de Liberpensuloj“. Tiu organizaĵo de 1907-1914 publikigis la revuon „Libera Penso“, kiun redaktis René Deshays (1870-1940). Inter la honoraj membroj de la Societo i.a. estis la verkisto Lev Tolstoj (1828-1910) kaj la hispana reformpedagogo Francisco Ferrer Guardia (1859-1909) [6]

2.2 Post la Unua Mondmilito

2.2.1 Impulsoj el Germanio

Post la Unua Mondmilito ekzistis esperoj pri paca estonteco de la homaro. Sociaj utopioj trovis fekundan grundon. La Ligo de Nacioj akceptis raporton pri Esperanto [7]. Ĝi ne havis la esperitan rezulton, sed tamen pozitive en la socio influis sintenojn pri Esperanto. La lingvo disvastiĝis aparte inter la politike ĉiam pli vigla laboristaro, ne nur en Eŭropo, sed i.a. ankaŭ en Azio (aparte en Ĉinio kaj Japanio). Jam la komencoj de la laborista Esperanto-movado antaŭ la milito estis konsiderindaj. Tamen post la milito tia movado tre fortiĝis [8]. En ĝi ekzistis relative multaj liberpensuloj.

1923 fondiĝis „Internacia Ligo de Liberpensuloj“ (ILL), kies antaŭulo (la „Internacia Societo Esperantista de Liberpensuloj“) ĉesis ekzisti en 1914.. Pri la celoj de ILL flugfolio [9] informas jene :

„La Internacia Ligo de Liberpensuloj celas : kunigi ĉiujn izolitulojn kaj societojn, kiuj forlasis la religiajn dogmojn kaj alprenis liberpensan pensmanieron. La oficiala lingvo estas la neŭtrala mondhelplingvo Esperanto. Uzante tion, ĝi volas per eldono de internacia liberpensa esperanta gazeto informi kaj raporti pri la tutmonda liberpensa movado. Plue ĝi volas disvastigi Esperanton inter liberpensaj rondoj kaj aranĝi fakkunvenojn dum la diversaj naciaj kaj internaciaj liberpensulaj kaj esperantaj kongresoj […] Per nia Internacio ni kunligos nin pli firme. Esperanto estas ankaŭ por ni liberpensuloj la spirita rubando de ĉiuj nacioj.“

De 1923 ĝis 1925 aperis la bulteno „Novaj Tempoj“, redaktita de la germana laborista esperantisto Kurt Hubricht (1890 - ?) el Leipzig. De 1925-1927 aperis la revuo „Liberpensulo“, organo de ILL, ankaŭ redaktita de Hubricht. Laŭ informoj, troveblaj en ĉi-tiu revuo, ILL havis membrojn almenaŭ en jenaj landoj :

Aŭstralio, Aŭstrio, Belgio, Britio, Bulgario, Ĉeĥoslovakio, Ĉinio, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Japanio, Jugoslavio, Litovio, Nederlando Pollando, Sovetunio, Svedio, Turkio kaj Usono.

Hubricht havis bonajn rilatojn al la Germana Komunista Partio (KPD) kaj atingis, ke la presejo „UNS-Produktionsgenossenschaft“, proksima al KPD, presis la revuon. „Liberpensulo“ enhavis multajn religikritikajn kontribuojn, originalajn kaj tradukitajn, krome informojn pri la internacia movado de liberpensuloj, bibliografiajn indikojn pri diverslingvaj liberpensulaj revuoj, konferencraportojn kaj recenzojn pri ateisma beletro. Jen kelkaj ekzemploj :

1/1925 : Kion vualas la Biblio ? 2/1925 : La bavara konkordato 3/1925 : Pioniroj de libera penso 4/1925 : XIX-a kongreso de Internacia Federacio de Liberpensaj Societoj 5/1925 : La pola konkordato 1/1927 : Virgulina nasko 2/1927 : Religio kaj Ekonomio

La malaktiviĝo de ILL post 1927 kaj la malapero de „Liberpensulo“ verŝajne okazis pro tio, ke bone evoluis la gazetaro de la laborista Esperanto-movado, kie aperis multaj enhave similaj artikoloj kiel en la menciita revuo. Krom tio fondiĝis proletaraj liberpensulaj organizaĵoj kun socialdemokrataj respektive komunistaj tendencoj.

2.2.2 Liberpensula Sekcio en SAT

La plej gravaj aktivaĵoj liberpensulaj en Esperanto verŝajne realiĝis kadre de „Sennacieca Asocio Tutmonda“ (SAT), kiu ĝis komenco de la 1930aj jaroj estis la plej grava internacia organizaĵo de la laborista Esperanto-movado. Inter la diverstendencaj grupiĝoj ene de SAT ankaŭ ekzistis Liberpensula Sekcio, kies strukturo kaj internacia disvastiteco tre memorigis pri ILL. Pri la celoj de la Sekcio oni legas :

Celo :

1. Helpi per esperanto al proleta liberpensa movado.

2. Propagandi esperanton en liberpensaj organizoj.

3. Batali kontraŭ religio per esperanto, kontraŭstarante peresperantan propagandon de religioj. [10]

La ĉefaj aktivuloj de la Sekcio estis denove Kurt Hubricht (redaktoro) el Leipzig, krome Kurt Klaps (sekretario) el Danzig (nuntempe Gdansk). Hubricht kaj aliaj liberpensuloj aktivis ankaŭ kiel kursgvidantoj. Ekz. en 1930 la distrikta organizaĵo de la Proleta Liberpensula Asocio de Leipzig postulis liston de prelegantoj por proponi al 50 liberpensulaj grupoj prelegojn pri Esperanto (Kolbe 1996, II, p. 22).

Dum la SAT-kongresoj kunvenis ankaŭ liberpensuloj. Kadre de la raporto pri la 9-a SAT-kongreso (aŭgusto 1929 en Leipzig), oni legas en la maldekstre orientita „Leipziger Volkszeitung“ :

“En la faka kunveno de la liberpensaj esperantistoj ĉeestis 25 kamaradoj el diversaj landoj. La „Internacio de Liberpensuloj“ estis reprezentita per sia prezidanto k-do prof. Hartwig [11]. De la „Ligo de Socialistaj Liberpensuloj“ ĉeestis k-do Wiesner kaj aliaj estraranoj. K-do Burger [12], Essen, reprezentis la Proletan Ligon de Liberpensuloj Rheinland-Westfalen. K-do Rode, Leipzig, reprezentis la Ligon por Liberpensado kaj Perfajra Sepulto, kaj la k-doj Desmet kaj Destide la „Ligua materialiste de Belgique“. La traktadojn gvidis k-do Klaps el Danzig. K-do Hubricht, Leipzig, raportis pri la laboroj kaj sukcesoj de la liberpensula sekcio de SAT. La kunvenantoj atente sekvis la referaĵon de prof. Hartwig pri „Esperanto kaj liberpensula movado“ (Laŭ Kolbe 1996,II, p. 48-49).

1929-1932 en „Sennaciulo“ regule aperis rubriko de la liberpensula sekcio, redaktita de Kurt Hubricht, tiel por 1930 ekz. en la numeroj 265, 271, 276, 282, 286, 297, 303, 309.

En 1932 SAT skismiĝis pro la fondo de „Internacio de Proletaj Esperantistoj“ (IPE) [13]. Tio ankaŭ malfortigis la liberpensulan sekcion, pri kiu oni trovas nur mallongan mencion en la Jarlibro de SAT 1932 (p. 32). Sekretario de la rubriko en „Sennaciulo“ estis Adolf Waldmann el la nordgermana Bremen. Kurt Hubricht kaj Kurt Klaps ne plu estis menciitaj.

Ankaŭ kadre de kelkaj Universalaj Kongresoj renkontiĝis liberpensuloj, ekze. dum la 17a UK 1925 en Ĝenevo. [14]

Kunlabore kun SAT, kaj ankaŭ sendepende de ĝi, dum la 1920aj jaroj aperis tuta vico da ateismaj publikaĵoj. En 1925 SAT ekzemple eldonis la ateisman krestomation „Kontraŭ Dio“ (Leipzig : SAT-Eldona Fako Kooperativa). [15]

2.2.3 Kontribuoj en Sovetunio

En 1930 komuniste orientitaj laboristaj esperantistoj, aparte germanaj kaj sovetuniaj, kiuj antaŭe formis opozicion en SAT, fondis la Eldonkooperativon por Revolucia Esperanto-Literaturo“, EKRELO (vd. Blanke 1996, Haupenthal 2010). La titolojn de EKRELO presis „Sovetrespublikara Esperantista Unio“, (SEU) en Moskvo. Pro kialoj de pli facilaj distribu-ebloj la oficiala sidejo de EKRELO estis Leipzig. La librojn disvastigis libroservo de Germana Laborista Esperanto-Asocio sub gvido de Walter Kampfrad (1901-1980). La eldonejo publikigis titolojn pri sovetuniaj temoj, sed ankaŭ pri interlingvistiko (ekz. de E.K. Drezen) kaj aliaj temoj. Pri ateismo aperis jenaj titoloj :

B. Kandidov : Eklezio kaj Oktobra Revolucio (Leipzig 1931) O. Levada : Sendiuloj ŝtormas Dnepron. Skizoj pri ateismaj ŝtormbrigadoj (Leipzig 1932) M. Ŝejnman : Moralo religia kaj moralo proleta (Leipzig 1931) M. Ŝejnman : Nuntempa socialdemokratio, religio kaj ateismo (Leipzig 1932).

SEU, kiu estis tre aktiva dum la 1920aj jaroj ĝis la periodo de la stalinismaj persekutoj meze de la 1930aj jaroj [16] aldone al EKRELO publikigis serion da broŝuroj sub la titolo „Komunista Biblioteko“, kie i.a. aperis jenaj titoloj :

Ŝejnman : Milito kaj Religio (Moskvo 1929) V.I. Lenin : Pri Religio (Moskvo 1929) M. Ŝervud : La vero pri persekutoj kontraŭ religio en USSR (Moskvo 1930)

Tiuj titoloj aperis kunlabore kun Unio de [Sovetuniaj] Militantaj Ateistoj, kiu ankaŭ eldonis aliajn titolojn en Esperanto, inter ili :

L. Lukaĉevski kaj aliaj aŭtoroj : Unio de Militantaj Ateistoj en USSR kaj ĝia laboro (Moskvo-Leningrad 1931) A.T. Lukaĉevski : Marks kaj Engels pri religio (Moskvo 1933) Em. Jaroslavskij : Respondoj al ekstersovetiaj ateistoj (Moskvo 1932).

Ankaŭ eklezikritika titolo de Nikolaj Buĥarin aperis en Esperanto : Financa kapitalo en la Papa mantelo : pamfleto. Moskvo : 1930, 31 p.

La menciita „Unio de Militantaj Ateistoj“ aperigis en Esperanto resumojn de la ruslingvaj artikoloj aperintaj en la revuoj „Bezbožnik“ (Sendiulo), „Antireligioznik“ (Kontraŭreligiulo) kaj „Vojnstvujuščij ateizm“ (Militanta ateismo). La resumaj kajeroj (po 20-30 p.) aperis en du serioj : La serio „Militanta Ateismo“ (sole en 1931 kune 206 p.) estis destinita por la klerigo de la laboristoj. La serio „Antireligiulo“ celis doni materialojn por la aktivuloj en la kontraŭreligia batalo, kiel oni legas ĉe Dmitrij Vlasov (2014, 251-256).

2.3 Post la Dua Mondmilito : ATEO

Post la Dua Mondmilito la esperantlingva liberpensula movado reaktiviĝis, aparte dum la 1950aj jaroj, denove en SAT. La Liberpensula Frakcio de SAT eldonis de 1954-1957 la broŝurserion La Liberpensulo (redaktis André Gay, Herblay). La sekcio tamen ne estis tre aktiva. En „Sennaciulo“ nur fojfoje aperis pritemaj rubrikoj. Pli da aktivaĵoj videblis en la franclingva SAT-organizaĵo „SAT-Amikaro“. Tie André Caubel (1904-1977) estis aparte aktiva. Li ‬i.a. agadis en la franca liberpensula movado,‭ ‬kiu aperigis la monatan gazeton‭ „La Raison‭“. Tie ‬li estis sekretario por eksteraj rilatoj [17]. Liaj klopodoj aligi la liberpensulan frakcion al la Tutmonda Unio de Liberpensuloj ne sukcesis. Dum multaj jaroj la liberpensula SAT-frakcio estis malaktiva. Pro tio dum la 72-UK 1987 en Varsovio oni fondis la „ Ateistan Tutmondan Esperanto-Organizon“ (ATEO). La fondoprezidanto Ralph Dumain (1987 – 2002) [18], kiu ankaŭ redaktis la revuon „Ateismo“ de 1988-1991, informis, ke la celoj de ATEO estas [19] :

• Kunligi Esperantistajn ateistojn kaj liberpensulojn.

• Disvastigi Esperanton inter ateistoj.

• Defendi propran egalrajtecon kaj kontraŭi trudadon de religio en neŭtralajn Esperanto-grupojn.

• Instigi ĉe neŭtralaj Esperanto-grupoj, ke oni egale varbu por Esperanto ĉe nereligiaj grupoj, se oni varbas ĉe religiaj grupoj.

• Akceli racian pensmanieron en Esperantujo kaj pri Esperanto mem kaj strebi altigi la intelektan kaj kulturan nivelon de Esperantujo.

• Libere diskuti kaj analizi ateismajn movadojn, politikojn, kaj filozofiojn kaj ĉiajn rilatajn sociajn problemojn.

• Malkateni la mensojn !

La membro de ATEO, Roland Schnell en la germana revuo „Diesseits“ (Schnell 1989) raportas jene pri la bazaj ideoj de ATEO :

„En ATEO regas unueco pri tio, ke oni ne intencas krei novan ideologion, sed alstrebas kunlaboron kaj pensinterŝanĝon kun aliaj naciaj kaj internaciaj organizaĵoj de liberpensuloj kaj ateistoj. Krom tio oni donis al si la taskon, aktivadi en la Esperanto-movado kontraŭ malraciismo kaj la pretendo de religiaj grupoj posedi la monopolon pri problemoj de etiko kaj moralo“.

La eldonoj de „Ateismo“ ĝis 2012 troviĝas en la reto [20]. Espereble sekvos ankaŭ la aliaj eldonoj. La titoloj de kelkaj kontribuoj el la unuaj jaroj iom karakterizu la enhavon de la revueto :

1 (Aŭtuno 1988) : Feliĉa sen Dio.

2 (Januaro 1989) : Dio kaj Ŝtato (Miĥail Bakunin)

3 (Majo 1989) : Nova Societo de Liberpensularo Fondita en GDR.

4 (Januaro 1990) : Eklezia Imposto.

5 (Majo 1990) : La Papo vizitas Ĉeĥoslovakion.

6 (Septembro1990) : Polaj esperantistaj ateistoj kunvenas.

7-9 (Januaro-Septembro 1991) : El : „Kontraŭreligia propagando“ de Lew Trockij

En la lastaj kvin kajeroj oni i.a. trovas jenajn kontribuojn :

16 (Majo 2013) : Ateistoj tra la mondo suferas persekuton kaj diskriminacion.

17 (Novembro 2013) : 25 jaroj da laika konfirmacio en Islando.

18 (Junio 2014) : La „Dek ordonoj“.

19 (Novembro 2014) : Duboj pri la porkido (diskuto, ĉu estas rasisma la libreto „Kie ni povas trovi Dion ? demandis eta porkido“).

20 (Majo 2015) : Ĉu religio estas ofendebla ?

3 Rilatoj de internaciaj liberpensulaj organizaĵoj al Esperanto

Estas rimarkinde, ke neesperantistaj internaciaj liberpensulaj movadoj kaj kongresoj prenis starpunktojn pri Esperanto jam komence de la 20-a jarcento. Ekzemple la kongresoj de la „Fédération International de Libre Pensée“ 1904 (Rom) [21], 1905 (Paris) [22] kaj 1906 (Buenos Aires) [23] sin esprimis pozitive pri Esperanto kiel internacia komunikilo, uzebla por la liberpensula movado. [24]

Inter la du mondmilitoj certa kunlaboro ekzistis inter la esperantistaj liberpensuloj kaj la „Internacio de Proletaj Liberpensuloj“ (IPF) [25]. Jam dum la fonda kongreso de IPF en 1924 oni rezoluciis por Esperanto (Hubricht 1929:177). Kiel supre menciite la prezidanto de IPF prof. Theodor Hartwig. grava sciencisto, subtenis la (esperantistan) „Internacian Ligon de Liberpensuloj“ (ILL) kaj i.a. partoprenis la 9-an SAT-Kongreson en Leipzig [26]. Dum ĉi-tiu kongreso Hubricht estis elektita la kunliganto inter la liberpensula sekcio de SAT kaj IPF. [27]

Pozitive por Esperanto rezoluciis ankaŭ kelkaj pluaj naciaj asocioj, ekz. la liberpensulaj asocioj de Aŭstrio kaj Pollando (Hubricht 1929:178). Kelkaj asocioj okazigis ankaŭ Esperanto-kursojn. La atentigon „Oni korespondas esperante“ oni trovis i.a. en la revuoj „Le Matérialiste“ (Bruselo), „Bezbožnik“ (Moskvo), „Der proletarische Freidenker“ (Essen), „Der Gottlose“ (Gotha), „De Vrijdenker“ (Amsterdam), „Bezvirnik“ (Charkov), „Der Freidenker“ (Wien), „Zycie Wolne“ (Varsovio). Fojfoje oni trovis en la menciitaj revuoj esperantlingvajn enhavtabelojn.

Troveblas nur malmultaj informoj pri kunlaboro inter liberpensulaj asocioj kaj esperantistoj post la Dua Mondmilto. Certaj rilatoj ekzistis al la okcidentgermana liberpensula asocio. En ties organo „Der Freidenker“ (La liberpensulo) dum la 1980aj jaroj fojfoje aperis Esperanto-rubrikoj, ekz. en n-ro 4/1982.

Dum la lastaj jaroj Esperanto trovis certan novan intereson en la liberpensula movado de Francio. La francaj naciaj kongresoj de „Fédération Nationale de la Libre Pensée“ (F.N.L.P.) 2001 (Gisors) kaj 2005 (Metz) rezoluciis por Esperanto [28]. La internacia kongreso de liberpensuloj dum julio 2005 en Parizo en rezolucio alvokis konsideri Esperanton substrekante, ke la lingvaj bariloj „malhelpas la rektan interŝanĝon de ideoj, spertoj kaj informoj en la kampo kontraŭ obskurantismo, misuzo de kredo kaj superstiĉo“. [29] De certa signifo ankaŭ estas la rilatoj de ATEO al „International Humanist and Ethical Union“ (IHEU), fondita en 1952. Por IHEU Dominique Simeone disponigis kelkajn tekstojn en Esperanto en la retejo de la organizaĵo. [30]

En novaĵletero de IHEU ties funkciulo Babu Gogineni i.a. skribis :

“Esperantists who have been inspired by Zamenhof’s vision of one language which can unite all the peoples of the world who are working towards the establishment of peaceful world order and universal culture. I believe that if Humanism needs a language other than reason and reasonableness, then it would be Esperanto ; and that if Esperanto needed a philosophy other than that of Dr. Zamenhof’s vision, then it would be Humanism. May we work together to create an equitable world order and achieve our common goals in this fast globalising world“ (Gogineni 2006:24) [31].

La (franca) Nacia Federacio de Libera Penso aliĝis al IHEU, sed en 2005 kreis novan asocion. Ankaŭ en la retejo de International Association of Free Thought (IAFT) oni trovas kelkajn informojn en kaj pri Esperanto [32] :

-  Tie estas ligo al kaj informoj pri la esperanta sekcio de IAFT, la Internacia Asocio de Liberpenso (IAL), kiu fondiĝis la 27-an de novembro 2011 [33], krome ligoj al ATEO kaj SAT.

Krome menciindas la rolo de la Esperanto-Komisiono, gvidatata de Dominique Simeone, de „Féderation Nationale de la Libre Pensée“ (Parizo). En la koncerna retejo ankaŭ troviĝas kelkaj artikoloj lige al Esperanto kaj ateismo. [34] Ke ATEO klopodas nodi kontaktojn al neesperantistaj organizaĵoj kaj aktivuloj videblis dum ĝia kunsido kadre de la 98-a UK 2013 en Rejkjaviko, kie pri laikaj konfirmacioj en Islando prelegis Hope Knútsson, la prezidantino de Sidmennt, la Islanda Etika Humanisma Asocio (kp. Ateismo n-ro 17, p. 3-8).

Finaj rimarkoj

Mi klopodis iom revui la ateisman/liberpensulan literaturon kaj movadon lige al Esperanto, ne distingante inter ‚liberpensado’ (liberpensuloj) kaj ‚ateismo’ (ateistoj). En la literaturo tiuj du nocioj uziĝas pli malpli sinonime, kvankam ‚ateismo’ al mi ŝajnas pli aktiva, pli batalema nocio. Sed eble tio dependas de la konkretaj personoj kun siaj edukoj, spertoj, opinioj kaj vidpunktoj, krome la politikaj cirkonstancoj influas.

Krome laŭ mi estus utile distingi inter liberala kredo, dogma fundamentismo kaj diversaj eklezioj kaj sektoj. Ekzistas homoj, kiuj iel sekvas siajn religiajn kredojn kaj spirite vivas kontente, sed samtempe ili eble akre kritikas, eĉ abomenas la eklezion, kiu en la pasinteco kaj la nuntempo tro ofte misuzis sian potencon, kio rezultigis ĉe kredantoj fizikajn kaj psikajn vundojn. Sed tio estas aparta temo, pri kiu ekzistas speciala literaturo, ekz. de Karlheinz Deschner [1924-2014], kiu verkis dekvoluman historian analizon pri la krimoj de la eklezio (vd. Blanke 2015).

Literaturo

Blanke, Detlev (1986) : La Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE) En : Blanke, Detlev (Red.) : Socipolitikaj aspektoj de la Esperanto-movado. Budapest : Hungara Esperanto-Asocio (2-a eldono), p. 50-62.

—(1996) : EKRELO. En : Kolbe 1996, parto II, p. 69-83.

—(2014) : Die Bibel in Plansprachen. En : Ina Müller (Red., 2014) : Translationswissenschaft als Interdisziplin : Beiträge des Ehrenkolloquiums zum 70. Geburtstag von Heidemarie Salevsky, Berlin : epubli GmbH, p. 95-122.

—(2015) : Krimoj de la eklezio. En : Ateismo. Bulteno de Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo, No 20 (Majo 2015), p. 10-12.

—/Krasnikov, Oleg, 2008) Esperanto-dviženie : fragmenty istorii.(Esperanto-movado : fragmentoj el la historio). Moskva : Impeto, 2008, 214 p., (kun ilustraĵoj).

Gilkey, William (1980) : La Historio de Oomoto. En : Oomoto. Julio-decembro, p. 79-87.

Gogineni, Babu (2006) : IHEU’s Statement to the 2006 April Esperanto Congress. En : International Humanist News, Juni 2006, p. 24.

Groschopp, Horst (1985) : Zwischen Bierabend und Bildungsverein. Berlin : Dietz, 244 p.

Halve, Jens (1999) : Die Bahá’i im Visier der Ajatollas. En : Progrom, Nr. 202, Februar-März 1999, p. 31-32.

Hernández Yzal/ Máthé, Árpád / Molera, Ana Maria (2010) : Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto. Budapest : Bibliografia Fondaĵo Luis M. Hernández Yzal. (14143 bibliografiaj unuoj), 1155 p.

Haupenthal, Reinhard (2010) : EKRELO. Eldonkooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo. Ein Verlag, seine Bücher und ihr Standort. Eldonejo, ties libroj kaj ilia trov-loko. Bad Bellingen : Edition Iltis, 39 p.

Hubricht, Kurt (1929) : Esperanto inter la liberpensularo tutmonda. En : La Nova Epoko XI/X, Nr. 7(67), p. 177-178.

Kiselman, Christer (2010) : Hilelismo, homaranismo kaj neŭtrale-homa religio. En : Detlev Blanke/Ulrich Lins (2010, Red.), La arto labori kune. Festlibro por Humphrey Tonkin. Rotterdam : Universala Esperanto-Asocio, p. 401-414.

Kolbe, Ino (1996) : Zur Geschichte des Deutschen Arbeiter-Esperanto-Bundes in Leipzig (Westsachsen). Teil I und II. Von den Anfängen bis zum Verbot 1933. Teil I : Von den Anfängen bis zum „Völkerspiegel“ (1924) ; Teil II : 1925 bis zum Verbot (1933). Eine kommentierte Dokumentation. Herausgegeben, kommentiert und bearbeitet von Detlev Blanke. Leipzig : Sächsischer Esperanto-Bund, 64+vvviii+136+ 23p.

Lins, Ulrich (1976) : Die Ômoto-Bewegung und der radikale Nationalismus in Japan. München-Wien : Oldebourg, 300 p. (doktoriga disertacio).

—(1987) : La baraktado de IPE. Ĉapitro el la historio de la laborista Esperanto-movado. En : Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo. Vol. II. Esperantismo. La Laguna : Universidad de la Laguna, p. 353-369.

—(1988) : La danĝera lingvo. Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto. Gerlingen : Bleicher, 546 p. (represo 1990, Moskva : Progreso, kun postvortoj de Sergej Kuznecov kaj Detlev Blanke).

Matthias, Ulrich (2001) : Esperanto. La nova Latino de la eklezio. Antverpeno : Flandra Esperanto-Ligo, 142 p.

Noltenius, Rainer (Red. 1993) : Den Arbeitern aller Länder eine Sprache ! Illustrierte Geschichte der Arbeiter-Esperanto-Bewegung. Al la laboristoj en ĉiuj landoj unu lingvon ! Ilustrita historio de la Laborista Esperanto-Movado. Informationen 37/93. Katalog zur Ausstellung des Fritz-Hüser-Instituts Dortmund. Dortmund : Fritz-Hüser-Institut für deutsche und ausländische Arbeiter-Literatur (Tekstoj en la germana kaj Esperanto),113 p.

Rašić, Nikola (1994) : La rondo familia. Sociologiaj esploroj en Esperantio. Pisa : Edistudio, 192 p.

Schnell, Roland (1989) : Internationale atheistische Organisation im Esperanto-Bereich gegründet. En : Diesseits , 7(Juni)/1989, p 32-33.

Simeone, Dominique (2006a) : Pour l’esperanto. En : La Raison. Le Mensuel de la Libre Pensée. Nr. 508 (février), p. 23.

—(2006b) : Esperanto, a way to Humanism. En : International Humanist News, Juni 2006, p. 24.

—(2006c) : Radiodisaŭdigo : „Divers aspects de la pensée contemporaine“. En : France-Culture (Radio France), 12.03.2006.

Stocker, Frank (1996) : Wer spricht Esperanto ? Kiu parolas Esperanton ? (Studien zur Sprachplanung /Lingvoplanaj studoj 01, hrsg. v. Martin Haase) : München-Newcastle : Lincom Europa, 150 p.

Vlasov, Dmitrij V. (2011) : Ėsperanto : polveka cenzury. Moskva : Impeto, 182 p. (Esperanto duonjarcento sub cenzuro)

—(2014) : Istorija primenenija Ėsperanto v. Rossii : pečat’, radioveščanije, perepiska, samizdat. Moskva : Impeto, 404 p. (Historio de la apliko de Esperanto en Rusio, gazetaro, radiodisaŭdigoj, korespondo, „Samizdat“).

Zamenhof, L[udwig] L[azar] (1929) : Originala Verkaro. Hrsg. von Johannes Dietterle. Leipzig : Ferdinand Hirt, 604 p.

Noto por Esperantistoj : Ĉi tiu teksto baziĝas de la originala versio de Detlev Blanke, sen bildoj kaj iom diference de la teksto kiu aperis en la nomita revuo, kun kelkaj formataj diferencoj por ĉi tiu retpaĝo. — RD


[1] Vd. „Esperanto und Atheismus” en « humanuismus aktuell » (Berlin), n-ro 19 (2006), p. 73-83. En la reto : http://www.schattenblick.de/infopool/weltan/human-vd/whber175.html (ĉiujn retligojn de la esperanta traduko mi laste kontrolis 05.1.2016)

[2] a.n.e. = antaŭ nia erao, p.n.e. = post nia erao.

[3] Ankaŭ vd. la analizon de Kiselman 2010.

[4] La informoj baziĝas je la eldono de la Jarlibro de UEA por 2014.

[5] Informojn pri diversaj revuoj mi i.a. ĉerpis el la „Bibliografio de Periodaĵoj en aŭ pri Esperanto“ (Hernández Yzal/Máthé/Molera 2010).

[6] Francisco Ferrer.

[7] League of Nations : Esperanto as an International Auxiliary Language. Report of the General Secretariat of the League of Nations adopted by the third Assembly, 1922 . Paris : [Impr. des Presses universitaires de France, 57 p. Esperanto als internationale Hilfssprache. Bericht des Generalsekretariats des Völkerbundes, angenommen von der 3. Vollversammlung des Völkerbundes. Deusche Übersetzung. Leipzig : Ferdinand Hirt & Sohn, 1923, 48 p.

[8] Pri la historio de la laborista Esperanto-movado vd. Kolbe (1996), Noltenius (1993) kaj Groschopp (1985:75-78). Multaj pritemaj dokumentoj kaj arkivaĵoj troviĝas en Fritz-Hüser-Institut Dortmund : Fritz-Hüser-Institut Krome vidu la materialojn en la Federacia Arkivo de Germanio (Kolekto Blanke) : blanke-interlinguistik kolekto Ankaŭ vidu la studojn M1, M17, S9, S60, S74, S84, S85, R56, R78 ĉe blanke-interlinguistik publikajoj .

[9] Nedatita flugfolio de „Internacia Ligo de Liberpensuloj“ (eble aperis en 1928, Leipzig), en la arkivo de la aŭtoro.

[10] Vd. Jarlibro de SAT 1929 /1930, Paris-Leipzig-Moskvo : Sennacieca Asocio Tutmonda., p. 32

[11] Theodor Hartwig (1872-1954), profesoro, estis grava marksisme orientita filozofo kaj aktivulo en la liberpensula movado (Theodor Hartwig).

[12] Josef_Burger

[13] Pri IPE vd. Blanke1986, Lins 1987

[14] Kp. „Liberpensulo“ 6/1925, p.29

[15] Vidu la tekstojn ĉe : autodidactproject kontraŭdio

[16] Pri la historio de SEU vidu Blanke/Krasnikov 2008, Vlasov 2011 kaj 2014 ; pri la persekutoj aparte Lins 1988.

[17] Andre Caubel.

[18] Post Ralph Dumain la prezidantoj de ATEO estis Claude Nourmont (2002-2009), Christian Rivière (2010-2013) kaj ekde 2014 prezidas Roland Schnell.

[19] autodidactproject ATEO .

[20] Vd. gazetoteko ATEO en januaro 2016 bedaŭrinde ne tre aktuala) .

[21] Fédération Internationale de Libre Pensée, Congrès de Rome, XX septembre 1904, Compte Rendu Officiel, Edition Gand 1905.

[22] Fédération Internationale de Libre Pensée, Congrès de Paris, 3 au 7 septembre au palais du Trocadéro, Compte Rendu. Paris 1906.

[23] Vd. Hubricht 1929, p. 177.

[24] Laŭ retmesaĝo de Dominique Simeone (8.8.2006).

[25] Germane : „Internationale Proletarischer Freidenker“ (IPF)

[26] Ankaŭ vd. la artikolon de Hubricht : „Prof. Th. Hartwig – Prezidanto de la “Internacio de Proletaj Liberpensuloj“, en : Liberpensulo 2(1926) nro.3 : p. 15-16.

[27] Vd. „Der Gottlose“, Berlin Nr. 8-9/1929, p. 2. La monata revuo „Der Gottlose“ (La sendiulo), estis proksima al „Verband für Freidenkertum und Feuerbestattung“ (Asocio por liberpensa aferaro kaj fajra sepulto) kaj „Vereinigung oppositioneller Freidenker e.V.“ (Unuiĝo de opoziciaj liberpensululoj) kun sidejo en Gotha).

[28] Vd. E-Mail von Dominique Simeone (8.8.2006).

[29] Vd. Simeone, Dominique (2006a).

[30] Vd. www.iheu.org/node/340 . (17.8.2006 ; en julio 2015 kaj januaro 2016 ne plu trovebla.

[31] Tamen vidu Liberpensuloj . Esperantistoj, kiuj estas inspiritaj de la vizio de Zamenhof pri unu lingvo, kiu povas unuigi ĉiujn popolojn de la mondo, laboradas por estigo de paca monda ordo kaj universala kulturo. Mi kredas, se Humanismo bezonas lingvon alian ol prudentecon kaj raciecon, tiam tio estus Esperanto ; kaj se Esperanto bezonus filozofion alian ol la vizion de Dr. Zamenhof, tiam ĝi estus Humanismo. Lasu nin kune labori por krei justan mondan ordon kaj por atingi niajn komunajn celojn en tiu ĉi rapide globaliĝanta mondo“.

[32] IAFT esperanto

[33] Fondo IAFT

[34] http://www.fnlp.fr/spip.php?article85 (en januaro 2016 ne plu trovebla)