Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Logau : Eksigitaj soldatoj
puce Logau : Hodiaŭa mondo-arto
puce Logau : Plejplaĉo

Logau : Eksigitaj soldatoj

rimpoemtraduko



Frederiko de Logau
Eksigitaj soldatoj

Vermoj enkonscie
Vestotruoj ĉie.
Ofta seksperforto
Id-necert’, senpovo.
Nek ĉeval’ nek bovo,
eĉ ne pan’ en sako
kaj ne mon’ en pako :
jen pag’ de ekssoldato.
Kien iris do la predo ?
al fremdulo laŭ posedo
kaj al ties vant’ post cedo.


tradukis Hans-Georg Kaiser

Friedrich von Logau
Abgedankte Soldaten


Würmer im Gewissen
Kleider wol zerissen
Wolbenarbte Leiber
Wolgebrauchte Weiber
Ungewisse Kinder
Weder Pferd noch Rinder
Nimmer Brot im Sacke
Nimmer Geld im Packe
Dies haben mitgenummen
Die vom Kriege kummen
Wer dann hat die Beute ?
War so immer, ist so heute
Immer eitel fremde Leute.


Rimarkoj

Frederiko de Logau mortis je la 24- de julio en la jaro 1655. Do ne multo ŝanĝiĝis, plu oni perfortas kaj seksperfortas en militoj. Plu la soldatoj fine havas la cikatrojn, kaj ne la generaloj. La soldatoj enspezas nun eble parte iom pli da mono. Sed por kio tio utilas, se ili ekz. revenas hejmen el Afganistano aŭ el kiu ajn alia loko de la mondo kun traŭmo aŭ kiel kripligitoj aŭ en ĉerko ? Se ili efektive revenas.

La grasan predon ankoraŭ nun faras la aliaj, la pli senskrupulaj, tiuj, kiuj, kiel iam la armilfabrikanto Krupp sendas siajn armilojn al diversaj nacioj, do ekz. ankaŭ al la "arc-malamika" Francio, por ke la soldatoj en la servo de la kapitalo mortbatu sin kiel eble plej kruele kaj antaŭ ĉio profitige.

Sed la esprimita fakto, ke soldatoj estas murdistoj, kiel Tucholsky tion esprimis, estas en Germanio plu kontestata de la juĝistoj kaj de la plej multaj politikistoj. Evidente la sodatoj estas plu bezonataj.

La poemo de Logau kaj la pentraĵo de Otto Dix montras, ke la soldatoj ne estas nur murdistoj, sed ankaŭ viktimoj de la militoj. La fama pentristo Dix mem estis soldato en mondomilito I kaj sendis de la tranĉeo leterojn en Esperanto hejmen, por ke oni ne povu tiel simple cenzure kontroli ilin. Pro propraj spertoj li malamegis militojn. (HGK)


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio