Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Antaŭparolo
puce I - Civilizeco kaj artefariteco
puce II - Viva artefarita lingvo
puce III - Esperanto je la servo de la Proletaro
puce IV - Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
puce V - Apero de nova tendenco : Sennaciismo
puce VI - SAT kaj la nacilingvaj Asocioj Esperantistaj
puce VII - SAT kaj la oficialaj Institucioj de la Esperantistaro
puce Diversaj opinioj kaj interpretoj pri "la Laborista Esperantismo"

IV - Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)


a) Ĝia celo

Kiam temis pruvi per faktoj, ke artefarita lingvo povas bone funkcii, kiam ekzistis en la mondo tre malmulte da esperantistoj, tiam estis necesa ilia kuniĝo en sama asocio. Burĝoj kaj proletoj, katolikoj kaj framasonoj, anarkistoj kaj politikistoj, unuvorte, ĉiuj esperantistoj el diversaj medioj kaj devenoj havis intereson kun labori por montri al la publiko, ke la lingvo iniciatita de Zamenhof kontentige solvas la problemojn pri tutmonda interkompreniĝo. Politika neŭtraleco tiutempe estis necesa.

Sed pasis dekoj da jaroj. Esperanto disvastiĝis en ĉiuj medioj de la socia vivo. Tiam alvenis la tempo, kiam necesis fakigi la propagandon kaj aplikadon de la lingvo. Kiam la ilo estis ĉiufake elprovita, evidentiĝis, ke povas utili por plej diversaj celoj. La laboristoj sekve perfidus la interesojn de sia klaso, se ili daŭrigus elspezi sian monon, sian energion, por enkonduki esperanton en la tendaro de siaj klaskontraŭuloj. Troviĝis homoj por krii : “For la neŭtralismon !… Ni metu esperanton je la servo de niaj klasaj interesoj !

En 1921, okaze de la XIII-a Universala Esperanto-Kongreso, laboristoj kunvenis aparte kaj fondis la organizon nomitan Sennacieca Asocio Tutmonda. Ĝi do jam ekzistas depost ok jaroj, kaj ĝia celo estas jen klarigita en la Statuto :

1. Sub la nomo Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) estas fondita Asocio, kiu celas : a) utiligi praktike la internacian lingvon esperanto por la klasaj celoj de la Laboristaro tutmonda ; b) kiel eble plej bone kaj digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj, tiel kreskigante ĉe ili fortikan senton de homeca solidareco ; c) lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj ; ĉ) servi kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj kies celo estas analoga al tiu de SAT ; d) peri kaj ĉiel eble helpi al kreado de literaturo (tradukoj kaj originaloj) spegulanta la idealon de nia Asocio.

* * *

SAT, ne estante politika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo, celas, ke ĝiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj ; per komparo de faktoj kaj ideoj, per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe siaj membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevas en siaj apartaj medioj.

Unuvorte, SAT celas, per konstanta uzado de racie elpensita lingvo kaj ĝia mondskala aplikado, helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj prijuĝi ideojn, tezojn, tendencojn, kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun ili opinias plej rekta aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo.

( La du ĉi supraj alineoj estis aprobitaj ĉe la VIII-a Kongreso kaj estas submetotaj al ĝenerala voĉdonado. Oni tamen povas konjekti, ke ili estos definitive akceptataj. 14-IX-28)

b) Ĝia strukturo kaj organizeco

Kiel jam dirite, SAT ne havas politikajn taskojn. Ĝi celas precipe ebligi al siaj membroj la praktikadon de esperanto laŭ tutmonda skalo. Homoj, kiuj for-renversis inter si la lingvajn barojn, povas tute bone jam nun ignori la naciojn en sia organiziĝo. Je eduka vidpunkto estas tio certa utilo : la anoj de la organizo kutimiĝas spirite sin konsideri kiel apartenantaj al iu unuo, ampleksanta la tutan mondon. Tia kondiĉo estas necesa, por ke ili akiru pli kaj pli la emon uzadi inter si la lingvon, pli kaj pli ofte interrilatiĝi kaj intime kunlabori.

Eĉ asocio, kiu ignoras la naciajn limojn, bezonas tamen gvidantaron. Por ke la gvidantoj ne povu nacie influi la gvidadon, necesas, ke ili neniel reprezentu la interesojn de iu aparta lando aŭ ŝtato. Tial la iniciatintoj de SAT decidis arbitre disdividi la mondon laŭ sektoroj. La strukturo de SAT bazas sur konsilantaro el 24 anoj, po unu por ĉiu sektoro limigita per du meridianoj. La konsilantoj estas elektataj de la asocianoj per ĝenerala voĉdonado. Ĉiuj ŝanĝoj en la Statuto povas okazi ankaŭ nur per tia ĝenerala balotado.

Ĉiujare la SAT-anoj ricevas kun sia Jarlibro voĉdonilon, per kiu ili havas eblecon influi la funkciadon de la tuta Asocio. Tia sistemo estas plej demokrata kaj montriĝas tute taŭga en la praktiko.

* * *

Sekcioj. - SAT estus peza , burokrata organismo, se ĝia Centro devus plenumi ĉiujn taskojn. La “kapo” devas havi kiel taskon nur interrilatigi, interligi la diversajn organojn. Tiel cetere okazas en viva estulo : la koro, la pulmo, la renoj, la okuloj k.a. organoj havas ĉiu sian apartan funkcion. Kaj la cerbo estas la regulilo inter diversaj organoj.

Simile estas en SAT : jam ekzistas Pedagogia, Kooperativa, Junulara, Studenta, Sporta, Vegetara Sekcioj. Aliaj certe stariĝos kun la malvolviĝo de la Asocio. Liberpensuloj, literaturistoj, sportistoj, radiuloj, blinduloj kaj ceteruloj ankaŭ iun tagon sentos la bezonon starigi kaj funkciigi sekcion en la kadro de SAT.

La Estraro estas ĉiam preta doni moralan apogon kaj kuraĝigon al Kamaradoj, kiuj volas fake labori en iu speciala medio. Necesas tamen, ke la iniciatantoj taksu ĝuste siajn fortojn kaj ne starigu entreprenon ne vivkapablan. SAT estu granda, libera laborejo, kie ĉiu penadas en sia fako por la komuna intereso de l’ tutmonda Proletaro.

c) Ĝia superpartieco

La laborista movado estas neunuece organizita. Ekzistas diversaj partioj, sindikatoj, kooperativoj, sportaj socioj aŭ similaj organizoj. Ĉiu el ili celas altiri al si la tutan laboristaron. Tiucele okazas polemikoj, disputoj, eĉ kelkfoje bataloj inter tiuj konkurencaj tendencoj. SAT ne enmiksiĝas en tiuj disputoj. Ĉiuj disputantoj same bezonas esperanton. Cetere okazas ne malofte, ke iuj transiras de unu tendo en alian, de iu partio en alian.

Nur la sperto povas pravigi aŭ ne teorion, taktikon. Estas nur eble ekscii, firme konvinkiĝi pri la celo, al kiu sin direktas la tuta organizita Laboristaro. Tiu direkto estas sufiĉe larĝvoja, kaj inter la limoj de tiu vojo SAT lasas al siaj anoj plenan liberecon. Nenio en SAT kontraŭstaras al iu ajn laborista organizo. En la presorganoj de SAT ĉiuj tendencoj havas la rajton defendi, klarigi sian propran teorian vidpunkton sub deca formo. Ĉiu rajtas diskuti ; nur disputado estas malpermesata.

La ĉefa tasko, kiun difinis al si la organizita Laboristaro, estas la forrenverso de l’nuna kapitalisma soci-ordo, - kiu okazigas militojn, senlaborecon, mizeron kaj eĉ minacas pereigi la tutan civilizon per venontaj kruelaj kaj absurdaj militoj. La limoj de la vojo surpaŝata estas la konfeso pri ekzisto de klasoj kaj neceso por la Laboristaro batali kontraŭ la ekspluatanta klaso. La laboristoj, kiuj ne konsentas pri tiu neceso, perfidas sian klason, kaj sekve ne povas trovi lokon en nia Asocio.

SAT estas superpartia. Ĝia aparato ebligas al anarkistoj, al komunistoj, al sindikatistoj, al socialistoj interrilatiĝi, interkonatiĝi mondskale kaj ricevi informojn, kiujn ili povas utiligi polemike ekster SAT kontraŭ malsampartianoj, malsamtendencanoj.

* * *

Frakcioj. - Kio estas frakcio ? Se oni malfermas vortaron, oni legas : Frakcio estas parto de unuo. Se oni konsentas pri tiu difino, evidentiĝas, ke SAT konsistas el frakcio da anarkistoj, frakcio da komunistoj, frakcio da socialistoj, frakcio da sindikatistoj ktp. Kaj tiuj frakcioj konsistigas la unuon de SAT.

Dezirinde aŭ ne, aktive aŭ latente, frakcioj ekzistas en nia Asocio, ĉar ĝi konsistas el diverspartiaj elementoj. Ĉu estas dezirinde, ke tiuj frakcioj havu aktivan vivon ? Jes certe.

Ĉiuj laboristaj esperantistoj havas intereson kuniĝi en sama organizo ; la apartiĝo devas esti nur laŭklasa, ne laŭtendenca. La tendencoj ja ne konsistigas ion firman, daŭran, kiel estas klaso. Oni povus citi multe da ekzemploj pri Kamaradoj, kiuj aliĝis sinsekve al diversaj partioj kaj tendencoj.

Aliparte, oni povis nemalofte konstati en la historio de l’laborista movado la stariĝon de novaj partioj kaj forfalon de aliaj ; okazis ankaŭ kunfandiĝoj. Senĉese kreiĝas novaj tendencoj, novaj fluoj, novaj organizoj politikaj. Kaj ni havas kiel celon trudi al ili ĉiuj senescepte la uzadon de esperanto. Tion ni neniam forgesu. Sed estas evidente, ke la Kamaradoj, kiuj apartenas al tiuj diversaj tendencoj, devas havi la eblecon uzi la SAT-aparaton por la intereso de sia propra tendenco. Por tio necesas, ke ili konu unu la alian, ke ili interrilatu por plenumi difinitan taskon.

Ekzemple, ĉiu konsentas, ke klopodoj ĉe partiaj instancoj havas pli da ŝanco esti bonvenataj, se ilin faras partianoj. Tial por prepari tiujn klopodojn, SAT per siaj gazetoj aŭ aliaj organoj ebligas al sampartianoj la funkciadon de frakcioj.

Oni tamen devas bone diferencigi inter sekcio kaj frakcio. La unua funkcias en la kadro de SAT kaj sub ĝia kontrolo, dum la dua funkcias ekster la Asocio, kiu havas nenian respondecon pri ĝia laboro.

Sekcioj povas eldoni gazetojn, aŭ havi specialajn paĝojn en la presorganoj de SAT, sed ne frakcio. La frakcianoj apartenantaj al la Amsterdama, Berlina aŭ Moskva Internacioj devas klopodi por atingi, ke tiuj organizoj eldonu mem revuojn aŭ dokumentojn en esperanto. Sed estus granda maltrafo, se iu frakcio el SAT-anoj volus mem eldoni gazeton. Partia gazeto devas ja aperi sub la kontrolo de la koncerna partio. Kaj sekve ĝi devas preni sur sin ties eldonon.

Frakcio ne devas havi kiel taskon “anarkistigi”, “komunistigi”, aŭ “socialistigi” nian Asocion. tio estus granda sensencaĵo. Ili nur celu “esperantigi” sina propran partion, kaj por tio uzu la SAT-aparaton, kies celo estas meti esperanton je la servo de l’ tutmonda Proletaro kaj ne al la servo de nur iu sola partio.

ĉ) Ĝiaj taskoj

Interhelpo. - Okazas nemalofte, ke laboristoj devas forlasi la hejmlandon, ĉu por serĉi laboron, ĉu por eviti persekuton flanke de reakciaj aŭ faŝistaj registaroj. SAT difinis al si kiel taskon helpi al tiuj laborserĉantoj aŭ persekutatoj. Per eldono de Jarlibro, enhavante la adreson de ĉiuj membroj, SAT metas en la manon de forkuranto de vojaĝanto, ilon per kiu li ne sentas sin izolite en iu lando. En ĉiu urbo li trovas adresojn de Kamaradoj, kiuj pretas helpi al li por trovi okupon aŭ eviti malbonan okazeblaĵon. Kaj en ĉiu kunveno de la esperanta grupo, li havas la senton kvazaŭ li troviĝus meze de siaj gepatraj samlingvanoj. La interhelpa laboro de SAT estas jam nun tre atentinda kaj multesignifa.

Aliflanke, la posedo de Adresaro per kiu estas eble trovi ĉie helpemajn Kamaradojn instigas multajn junulojn travojaĝi la mondon. Tio akcelas la alproksimiĝon de la laboristoj kaj kreas fortajn solidarecajn ligilojn super la landlimoj.

* * *

Informado. - SAT funkciigas Informservon kiu liveras interesajn sciigojn pri la laborista vivo kaj konigas diversajn faktojn, kiujn kutime ne atentas la agentejoj kapitalistaj. Tiel multaj neriĉaj gazetoj povas ricevi senpage originalajn informojn.

En sia Jarlibro SAT publikigas la adresojn de la laboristaj organizoj, kiuj uzas esperanton en sia korespondado, kaj tiel ĝi plifaciligas kaj simpligas la rilatojn inter tiuj organizoj. SAT-anoj estas ĉiam pretaj servi kiel tradukantoj kaj interpretantoj per esperanto. Ili ankaŭ aranĝas korespondadon de fabriko al fabriko, de metiejo al metiejo, kaj tiel ebligas la komparon de laborkondiĉojn en diversaj landoj. Unu vorte ili uzas ĉiujn okazojn por pruvi per faktoj, kiom povas utili komuna lingvo uzata mondskale.

* * *

Klerigo. - estas bone konate, ke geknaboj, eĉ plenaĝuloj, perdas emon al la lernado, tial ke, tuj ĉe la komenco de lernobjektoj ili renkontas malfacilojn. Bona metodo de instruado procedas de facilo al malfacilo. Esperanto estante facillernebla lingvo, ĉefe ĉe la komenco, donas emon pro lernado. La esperanto lernanto akiras konfidon al si mem, konstatante, ke li povis relative rapide akiri sufiĉan scion de lingvo, kiu ebligas al li interrilatiĝi kun la tuta mondo. Tiel la lernemo enplantiĝas ĉe la esperantisto. Tia emo al lernado devas trovi kontentigon. Tial SAT prenis sur sin la taskon liveri lernilojn, instruilojn, librojn ktp. en esperanto.

Por perfektiĝi en la elparolado, la SAT-rondoj organizas lekciojn, debatojn kaj diversajn diskutojn, kiujn partoprenas la anoj. Per tio ilia kleriĝemo pligrandiĝas kaj ili fariĝas pli kaj pli taŭgaj elementoj por defendi la interesojn de sia klaso kaj labori al la konstruado de nova soci-ordo.

Plej eminentaj scienculoj kiel H. Puenkare (france : Poincaré ; oni ne samigu lin kun la ŝtatisto R. Poincaré) kaj A. Ejnŝtejn (germane : Einstein) pruvis la relativecon en scienco. Eĉ geometriaj aksiomoj devas esti konsiderataj nur kiel oportunoj.

Oni ja daŭrigas instrui en ĉiuj lernejoj la tridimencian, “Eŭklidan” geometrion, kvankam estas pruvite, ke ĝi eĉ ne plu estas oportuna, kiam temas pri grandegaj distancoj. Tial ekzemple, Ejnŝtejn uzas por siaj kalkuloj la kvadradimencian geometrion de Riman (germane : Riemann).

Ĉio en la mondo estas relativa. Ne ekzistas absoluta vero. Kaj tio ĝustas, “oportunas” precipe en sociologio. Tial tasko de SAT devas esti klerigi siajn membrojn en kontraŭdogma, kontraŭabsolutisma spirito. Per tia klerigado oni evitas, ke sin nomataj liberpensaj homoj kondutu kiel dogmanoj kiel maltoleremaj sektanoj

* * *

Eduko. - Homo povas esti tre klera, sed malgraŭ tio seneduka. La klerigado rilata nur al la cerbo ; la edukado rilatas ankaŭ al la cerbo, sed plie al la koro kaj la volo. Socio el tre kleraj kaj sciencoriĉaj homoj povas tamen esti barbara. Belan ekzemplon pri tio liveras al ni la kapitalista soci-ordo, kie homoj malsatas, dum aliaj malsaniĝas pro troa abundeco de ĝuaĵoj. Tamen la kapitalismo malvolvis la sciencon kaj teknikon jam nun ĝis tre alta ŝtupo.

Eduko ne estas samsignifa kiel agitado. Politikaj partioj plej ofte nur agitadas, kiam ili parolas pri edukado. Trafa edukado celas kreskigi ĉe la homo ne nur ĝentilecon kaj afablecon, sed precipe lojalecon, sincerecon kaj sindonemon por la komuna afero. Neniu movado povas prosperi, neniu klaso povas venki, se ĝi ne entenas anojn, kiuj ĉiam estas pretaj oferi sian bonstaton, sian personan profiton - sian vivon por la ĝenerala intereso.

Sendube la ekonomiaj kondiĉoj ludas la plej grandan rolon en la rilatoj inter la homoj. Eduk-sitemo, kiu malatentus tiun fakton, estas simpla senvalora metafiziko. Sed estas bone spertita fakto, facile pruvebla vero, ke neniu homa grupiĝo povas bone prosperi sen obeo al moralaj principoj. Plej perfekta maŝino bezonas oleumadon por funkcii. Homo malsaniĝas, se li ignoras higienajn leĝojn. Simile ia ajn socio ne povas ĝui pacon kaj bonstaton, se ĝiaj membroj ne estas morale edukataj.

SAT edukas siajn anojn en tiu senco, ke ili fariĝu sociemaj, helpemaj, toleremaj inter si, lojalaj kaj sindonemaj al sia klaso. Ni volas, ke la SAT-anoj estu fortvolaj, firmkarakteraj kaj persitaj homoj.

* * *

Kulturo. - Oni povas esti klera, boneduka kaj tamen ne kultura. Ne ĉiu erudiciulo estas scienculo. Scii entenas la ideon antaŭvidi. Amasego da konoj povas esti tute senutilaj, se ili ne ebligas antaŭdiri ion praktikan por la Homaro. Necesas kompreni diferencon inter klerigo, eduko kaj kulturo. Bonedukulo povas ne esti klera. Ĉiu kultura homo estas klera, sed ne ĉiu klerulo havas kulturon.

Kulturo postulas komprenon kaj senton pri plastikaj artoj, pri beletristiko, pri filozofio, pri estetiko kaj etiko. Klerulo kaj bonedukulo povas rilati al belo kaj bono kiel blindulo al koloroj. Sed kultura homo kapablas ĝue ŝati ĉiujn elmontrojn de celado al perfekteco, ĉiujn sopirojn al idealo. Nura klereco iel pensigas pri perfekta, delikata maŝino, sed kulturo donas la ideon pri krea laboro.

SAT ne povas malatenti tiun flankon de la pri homa problemo kaj devas celadi, ke ĝiaj membroj akiru elementojn de vera kulturo.

* * *

Literaturo. - Por informi, klerigi, eduki, kulturi, SAT eldonas gazetojn, librojn kaj artaĵojn. La elekton de literaturo devas gvidi relativeca principo. Estas ja neeble ekscii tute certe, kiu el la diversaj sociologiaj kaj politikaj skoloj eldiras la veron. Eble neniu al tutan. Sociologio estas ankoraŭ tre juna scienco.

SAT-anoj devas serĉi kaj elekti sian propran vojon, t.e. mem decidi, al kiu partio aŭ tendenco ili aliĝos por batali kontraŭ la kapitalisma ekspluatado. Pri la ekzisto de tiu ekspluatado, laboristoj nature ne povas dubi, ĉar ĉiutage ili spertas ĝin. Dubo povas okazi nur pri la rimedoj, pri la maniero per kiuj ni povos pli facile kaj rapide emancipiĝi.

Sed kompreneble SAT-ano devas scii, ke manko de absoluta certeco ne estas sufiĉa motivo por ne agi. Por konstrui pontojn kaj maŝinojn, ingenieroj utilas kutime la Eŭklidan geometrion, kvankam ili bone scias pri la ekzisto de aliaj geometriojn, kies aksiomoj liverus al ili same ĝustan bazon por starigi ilian planojn kaj fari kalkulojn. En al manoj de inĝenieroj geometrio estas ilo por konstriu ; simile, partia programo estas ilo en la manoj de proletoj por sin liberigi.

SAT devas eldoni verkojn de ĉiuj aŭtoritataj teoriistoj. Anarkisto ne povas ignori la verkojn de Marks, de Kaŭtski, de Lenin ; komunisto aŭ socialisto tiujn de Prudon, de Kropotkin, de Reklu. Nian bibliotekon devas konsistigi indaj, pensigaj verkoj de ĉiuj homoj, kiuj sindone kaj sincere deziris la bonstaton de l’tuta Homaro.

Per tia eklektita procedo en la elekto de traduka literaturo, SAT treege helpas al la unuecigo de l’laborista movado. Sed multe pli grava ŝajnas al ni la eldono de verkoj originale verkitaj en la artefarita lingvo al la spirita raciiĝo de ties uzantoj.

Aliparte estas de ĉiuj lingvoscienculoj bone konstatita fakto, ke lingvo ludas en kia ajn socio rolon de plej ega graveco, ke la komuneco de lingvo sufiĉas por krei komunecon de kulturo kaj de sentoj. Per ĝia celado por starigi riĉan, originalan literaturon tutmondan, SAT fariĝos pli kaj pli potenca aganta forta en al historia procezo, kiu tendencas al neevitebla unueciĝo de l’mondo.

La tekniko alproksimigas la korpojn ; la lingvo, la literaturo intimigas la korojn kaj animojn. La literatura tasko de SAT estas unu el la plej gravaj kaj meritas ĉies atenton kaj subtenon.

Antaŭ ol kreiĝos valora mondliteraturo, SAT havu ankaŭ kiel taskon helpi al la laboristaj organizoj, kiuj decidos eldoni per siaj propraj elspezoj literaturon en esperanto. Ĉiu sperta esperantisto bone scias, ke por verki aŭ traduki tute korekte kaj klare en nia lingvo, longa praktikado necesas. Estus ega danĝero por la tuta mondlingva movado, se organizoj uzus nian lingvon laŭ fuŝa maniero. Kiam tiuj organizoj decidos eldoni verkojn aŭ dokumentojn en esperanto, ili devos sin turni al SAT, kies tasko estas eduki aron da lertaj kaj kompetentaj esperantistoj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio