Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Antaŭparolo
puce I - Civilizeco kaj artefariteco
puce II - Viva artefarita lingvo
puce III - Esperanto je la servo de la Proletaro
puce IV - Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
puce V - Apero de nova tendenco : Sennaciismo
puce VI - SAT kaj la nacilingvaj Asocioj Esperantistaj
puce VII - SAT kaj la oficialaj Institucioj de la Esperantistaro
puce Diversaj opinioj kaj interpretoj pri "la Laborista Esperantismo"

VI - SAT kaj la nacilingvaj Asocioj Esperantistaj


Kvankam esperanto jam akiris tre atentindan disvastiĝon, estus tamen eraro opinii, ke la granda publiko estas bone kaj ĝuste informita pri la mondlingva demando. Tian informadon povas fari nur nacilingvaj aparatoj.

En la nacilingva propagando, montriĝis ankaŭ necesa la laŭklasa apartiĝo de la esperantaj organizoj. Tial en kelkaj landoj stariĝis L.E.A. (Laboristaj Esperantistaj Asocioj). Ili havas kiel taskon ne nur propagandi por esperanto, sed ankaŭ organizi kursojn por lernigi la lingvon kaj eldoni lernolibrojn por ĝin instrui.

Utilas ankaŭ, ke tiuj nacilingvaj por-esperantaj aparatoj interŝanĝu spertojn pri la propagand- kaj instrumetodoj. Kaj por tion atingi internacia ligilo estas necesa. Pro tio kelkaj Kamaradoj klopodis por starigi esperantan Internacion. Ili estis influataj de la fakto, ke la laborista movado estas organizita internacie. Imitemo forgesigis ilin, ke la esperantistoj forrenversis inter si al lingvajn barojn kaj sekve neniel bezonas imiti la organizmanieron de nesamlingvanoj. La vidpunkto de tiuj internacianoj estis despli erara, ke ili ne sufiĉe atentis pri la neceso uzadi praktike la lingvon. La ekzisto de SAT, per-esperanta aparato, kies celo ĝuste estas ebligi la praktikan utiligadon de esperanto, povis tre facile solvi la demandon pri internacia ligilo inter la L.E.A. Homo kapabla levi 100- kilograman ŝarĝon, povas same bone levi 10 kilogramojn. SAT estante konstruita por interrilatigi la laboristajn esperantistojn el ĉiuj mondpartoj, povas ankaŭ tre facile servi al la L.E.A. por interŝanĝi siajn spertojn aŭ ĉe aliaj okazoj. Tiucele la per-esperanta aparato disponas spacon en sia semajna gazeto por ĉiuj gravaj novaĵoj kaj demandoj, havantaj intereson por la tuta laborista esperantistaro.

Kiu bone komprenis, ke la plej grava afero en la mondlingva movado estas la tuja aplikado de la lingvo ; ke sekve ĉiuj laboristaj esperantistoj havas la devon aliĝi al SAT, tiu facile konsentos, ke la ekzisto de ĉi tiu lasta malnecesigas la starigon de esperanta internacio. La sperto cetere montris, ke ĉiu provo tiucele fiaskis. En ĉiuj - neoftaj - okazoj, kiam klopodoj ĉe internaciaj instancoj estas utilaj por la propagando de esperanto, tiam SAT povas bone plenumi la taskon kaj paroli je la nomo de ĉiuj laboristaj esperantistoj. Vere konsciaj mondlingvanoj ja estas nur tiuj, kiuj aliĝas al SAT kaj klopodas por pli kaj pli penetrigi la uzadon de la lingvo en socian vivon. Kaj nur tiuj praktikuloj povas havi aŭtoritaton por paroli je la nomo de la esperantista movado.

Aliparte, oni jam povas antaŭvidi la tempon, kiam la L.E.A. - almenaŭ en sia nuna formo - ne plu estos necesaj. Kiam esperanto estos vere grandskale uzata, ĝi sin propagandos mem per la aplikado. Tiam en ĉiu lingvo-regiono oni bezonos nur eldonkooperativon por liveri nacilingvajn lernilojn.

Cetere, kelkaj instruistoj opinias, ke oni povas tute bone lernigi la lingvon sen ia ajn nacilingva materialo. Pri tiu punkto mi ne havas firman opinion, ĉar tro malofte mi instruis la lingvon. Almenaŭ ne povas esti dubo, ke en la intereso de la lingvo-unueco estas dezirinde, ke oni utiligu kiom eble malplej da nacilingva instruilaro. Tion farante oni instruos ĝin en la lernejoj laŭ la sama maniero kiel oni faras nuntempe pri la nacilingvoj t.e. per-esperanta instruado de esperanto. Tiam estos tute sensence paroli pri neceso de nacilingvaj lernolibroj.

El tiuj konsideroj oni estas nepre alkondukata al konkludo, ke la rolo de la L.E.A. pli kaj pli tendencos malgraviĝi, ĝis ili fariĝos tute superfluaj.

Dume SAT restos ankoraŭ necesa por plenumi la taskojn, kiujn ni difinis al ĝi en la IV-a ĉapitro.

Estonte kiel nuntempe la rolo de niaj per-esperanta aparato restos la plej grava kaj zorginda.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio