Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Raporto pri la kunsido de la Liberecana Frakcio dum la Kongreso en Jalto (2012)
puce Raporto pri la kunsido de la Liberecana Frakcio dum la Kongreso en Braŝovo, Rumanio (2010)
puce Raporto pri la kunsido de la Liberecana Frakcio dum la Kongreso en Kazanlak (2008)
puce Raporto pri la kunsido de Liberecana Frakcio dum 90-a SAT-kongreso en Koreio, 2017
puce Raporto pri la kunsidoj de la Liberecana Frakcio en Antony, Francujo, 2007
puce Raporto pri la kunsidoj de la Liberecana Frakcio en Dinano, Francujo, 2014
puce Raporto : kunsido de la Liberecana Frakcio en Madrido, Hispanujo, 2013

Raporto pri la kunsidoj de la Liberecana Frakcio en Dinano, Francujo, 2014

elŝuti :


LFraporto2014
PDF - 54.8 kio, 0 x 0 pixels

La 12-an kaj la 15-an de Aŭgusto 2014 okazis la kunsidoj de la Liberecana Frakcio de SAT en Dinano, Francujo. Partoprenis la unuan kunsidon 18 homoj, kaj la duan, 15.

Unua kunsido

Post prezentiĝo de la ĉeestintoj, jenaj punktoj estis pritraktitaj dum la unua kunsido :

  • Kio pasintjare okazis rilate al la Liberecana Frakcio, i.a. dum la kongreso ?
  • Kion faris la Liberecana Frakcio de tiam ?

Kani diris, ke ĉi-jare la LF ne multe aktivis. Li reliefigis la gravon de la dissendolisto : ĉiuj rajtas aliĝi kaj ĝi ebligas kolektivan agadon. Ekzemple, antaŭ 2 jaroj la LF pretigis, pere de la dissendolisto, flugfolion disdonotan dum la Internaciaj Anarkiismaj Renkontiĝoj en Sant-Imjero, Svisujo.

Pasintjare en Madrido ni havis la okazon renkontiĝi kun respondeculoj en la sidejo de la NKL (hispane CNT). Kvankam tiaj sindikatoj favoras Esperanton, tamen ili apenaŭ uzas ĝin. Juliette kaj Sylvie Ternant raportis pri ĉi tiu okazaĵo ĉe Radio Libertaire (la radio de la franca Anarkiisma Federacio). Kani ankaŭ menciis la fakton, ke la resumoj de du altnivelaj anarkiismaj revuoj hispanaj, Estudios kaj Germinal, estas esperantigitaj ĉiunumere. Miguel proponis, ke oni publikigu ĉi tiujn esperantigitajn resumojn en Sennaciulo, en la rubriko de la LF, kaj ankaŭ en ĝia retejo. En la lasta numero de CNT, aperis dosiero pri Bakukino, kiu eble estos esperantigita. Ankaŭ teksto de ukrainaj anarkiistoj pri la situacio en Ukrainujo estis esperantigita dum la jaro.

Dum la jaro, mortis kamarado Pelle Person. Juliette Ternant sin proponis por verki nekrologon pri li.

Miguel rakontis pri la nuntempaj rilatoj de SATeH-anoj kun liberacanoj en Hispanujo. Ili i.a. partoprenas en “La malpia horo” radioelsendo anarkiisma, liberpensula kaj kontraŭklerikala. En ĉi tiu elsendo, ili parolas pri Esperanto kiel io tute normala, kaj informas pri ĝi. Multaj aŭskultantoj el diversaj landoj petis pli da Esperanto. Ĉi tiu elsendo iom famiĝis en ĉi tiuj liberecanaj medioj. Plie, oni petis de SATeH-anoj veni al domokupita domo de Madrido por prezenti Esperanton. Alia grava afero : SATeH baldaŭ aperigos liberecanan krestomation okaze de la datreveno de la morto de Anselmo Lorenzo, “la avo de la hispana anarkiismo”. Krome, baldaŭ aperos libro de hispana doktorino Dolors Marin pri “centjaroj da anarkio en Hispanio”. En ĉi tiu libro estas ĉapitro pri “Anarkiismo kaj la planlingvoj”... Nia movado estas en ĝi analizita laŭ ekstera, universitata nivelo.

Dua kunsido

Jenaj punktoj estis pritraktitaj dum la dua kunsido :

  • Nekrologo pri Pelle Person.
  • Filmo “Ni ne plu vivu kiel sklavoj”.
  • Retejo de la LF.
  • Broŝuro pri Esperanto por liberecanoj.
  • Libro La hundoj soifaj.

Nekrologo kaj aferoj rilataj al la LF. − Kani sciigis, ke dumkongrese verkis Juliette Ternant nekrologon pri Pelle Person, kiu aperos en la rubriko “Liberecana Frakcio” de Sennaciulo. Prie, estis rememorigita la fakto, ke kiam artikolo estas aperigota en nia rubriko, ĝi estu sendita unue al la LF-anoj pere de la dissendolisto, kiuj aprobos, aŭ ne aprobos ĝin. Juliette ankaŭ sciigis, ke nun troviĝas 1488,06 € en la konto de la LF de SAT. Plie, oni insistis pri tio, ke oni en ĉiu numero de Sennaciulo provizu la rubrikon de la LF. Ĉiu povas sendi informojn pri la okazaĵoj en sia lando , laŭ liberecana vidpunkto. Oni vere devas sendi materialon, por ke homoj el aliaj landoj kontaktiĝu kun ni.

Filmo “Ni ne plu vivu kiel sklavoj”. − En 2013 aperis “Ni ne plu vivu kiel sklavoj”, filmo pri la nuntempaj maldekstraj, memmastrumaj kaj anarkiismaj movadoj en Grekujo. En la retejo de la filmo (nevivonspluscommedesesclaves.net) estas menciite, ke unu el la plej petataj lingvoj por traduko de la subtekstoj estas... Esperanto ! Andreo sin proponis por elfrancigi ilin. Poste, estus bone, se alilingvaj kamaradoj povus kompari la esperantigon kun sia propra lingvo. (Ĝisdatigo : Markovo-Vito jam ektradukis).

Retejo de la LF. − Kani proponis, ke ni enretigu la pasintjarajn kaj ĉi-jaran protokolojn. Se ni retrovus la aliajn, ni ankaŭ povus retajpi ilin. Li ankaŭ proponis, ke ni reordigu la diversajn partojn de la retejo, povus esti “Kunsidoj”, “Artikoloj”, “Kio estas la LF ?”, ktp. Ni ankaŭ bezonas pli bonkvalitan version de nia logobildo, la pikanta vespo. Ĵomo sin proponis por SVG-igi la logobildojn, se oni provizos al li sufiĉe bonkvalitajn bildojn. Kani menciis, ke en la bonkvalita versio, la pikilo grandas. GiKo diris, ke kreis la bonkvalitan logobildon kamarado Gilbert Ledon.

Broŝuro pri esperanto. − La ideo jenas : krei dufaldan A4- broŝuron, kiu prezentus Esperanton al liberecanoj. Ĝi reliefigus la ligojn inter Esperanto kaj la anarkiisma movado, kaj prezentu, kiel ĝi nuntempe povas utili al liberecanoj. Pedro insistis pri tio, ke ni reliefigu pri la justo, ne pri la facilo. Aktivulo lernos, kiam li komprenos, ke ĝi estas la plej justa lingvo. LF-anoj ankaŭ diris, ke ni parolu pri la fakto, ke ĝi vere estas ilo por niaj liberecanaj celoj, ke ĝi estas preciza, vivanta, plej aktuala, efika lingvo. Por paroli pri la “kunhistorio” de Esperanto kaj la anarkiisma movado, Ĵomo proponis, ke ni alvoku anarkiistajn E-istojn eksterlandajn, kiuj povus verki kelkajn liniojn kaj tiele doni plej sennaciecan bildon pri ĝi. Aperis interkonsento pri tio, ke ni pri tio faru personajn petojn al niaj gekamaradoj.

Libro La hundoj soifas. − Andreo esperantigis libron de fama kanada anarkiisto Normand’ Bajarĵon’ (Normand Baillargeon). La titolo estas La Hundoj soifas (franclingve Les chiens ont soif). Temas pri “liberecanaj proponoj ”. Traduk-permeso jam estas petita al la verkisto, kiu ne nur konsentis, sed ege ĝojis pri la propono. Ĝi verŝajne estas eldonota de la LF. Okazis diskuto pri la loko, kie ni presigu ĝin. GiKo diris, ke libro jam estis eldonita de la LF : Interhelpo de Petro Kropotkin. Kiam la libro estis eldonita, okaze de kongreso en San Peterburgo, ni dispartigis multajn ekzempleron. Estas 500 ekzempleroj. 40 iris al Berlino ĉe Volo kaj la stoko nun troviĝas en la hejmo de GiKo.

Por la Liberecana Frakcio de SAT,
Andreo Hoaro
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio