Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Jakvo Ŝram : Progreso, katenoj kaj memmastrado.
puce Mozaiko de konsideroj pri la 21-a jarcento
puce Ne pafu ien ajn !
puce Vinko Markov : Kial necesas plubatali kontraŭ la hitlertipaj malbonaĵoj

Jean SELLE

Mozaiko de konsideroj pri la 21-a jarcento


Ĉirkaŭ la fino de la 1990-aj jaroj, aperis infana distraĵo sub la formaj de videoludoj, vivantaj desegnaĵoj aŭ de kolektotaj kartoj. Tiu distraĵo ricevis la nomon Pokemon, kiu respondas al kunfandiĝa redukto de la Anglalingvaj vortoj pocket kaj monster, tio estas poŝmonstro. Temas pri fiktivaj kreitaĵoj ( elfoj, koboldoj ), kiuj vivus en herbaroj, ĝangaloj, arbaroj, kavernoj, lagoj. La koncerna distraĵo konsistas en kaptado de tiuj poŝmonstroj, por poste malsovaĝigi kaj trejni ilin, tiel ke okazas mutacio, ŝanĝiĝo de aspekto, metamorfozo laŭ la Darvina koncepto pri evoluado.


Tiu distraĵo ne tute estas fantazia, ĉar ĝi bildigas la eblojn donatajn de la propagandaj procedoj kaj de la disvolviĝo de iuj sciencaj branĉoj, kiuj kondukas al manipuladoj destinitaj por metamorfozo de homoj profite por pli-malpli konfeseblaj interesoj. Jam en la jaroj 1960-1970, en Usono scienciaj esploristoj, kiel d-ro Jose Delgado, asertis, ke la ĉefa filozofia demando estas jena :« Kiajn homojn ni devas fabriki ?  ». Antaŭe la demando estis jena :« Kiaj estas la homoj ? ».


La veraj mastroj de la mondo ne estas plu la homoj, kiuj tenas la ŝajnon de la politika potenco, sed tiuj, kiuj regas super la financaj merkatoj, la tutmondaj mediataj grupoj, la altkvanta komunikado, la informadikaj industrioj kaj la genetikaj teknologioj. La tutmonda reala regantaro kreiĝis, kaj ĉefe konsistas el Internacia Mona Fonduso, Monda Banko, Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaborado kaj Disvolvado, Mnnda Organizaĵo por Komerco. Tiuj organizaĵoj, kiuj ne estas submetataj al la universala voĉdonado, restas indiferentaj antaŭ la demokratio. Ili suverene decidas pri la sorto de la Tera loĝantaro, sen esti ĝenataj de la kutimaj kontraŭpezaj povoj - parlamentoj, politikaj partioj, laborsindikatoj, mediatoj, kiuj estas jen tro lokaj, jen tro helpaj.
En tiu kadro, la teknologioj pri la tiel nomata informado plenumas rolon pli kaj pli ideologian, por silentigi la pensadon. Ternas pri ĝeneraligata komercigado de la vortoj kaj cerboj. La komunikado fariĝis la ĉefa superstiĉo en la nuntempo, kaj estas rigardata kiel kapabla solvi ĉiujn konfliktojn inter personoj en la sino de familioj, lernejoj, entreprenoj, nacioj.


La informadika revolucio favoris la ekonomian tutmondiĝon, kiu direktas ĉiujn homojn al ununura modelo, kaj kreas ian liberalisman ligon konsistantan el retoj disdividantaj la homaron inter izolitaj individuoj en superteknologia medio.


En la nova maniero regi super la mondo pere de teknologioj, la vivo mem fariĝas produktaĵo. Ekde la jaro 1997, oni klonis musojn en Havajo, ŝafojn en Nov-Zelando kaj Japanio, kaprinojn en Nord-Ameriko. Okaze de klonado de ŝafino en la jaro 1997, fekundigo ne estis necesa : embrio kreiĝis per kombinado de plenkreska ĉelnukleo kun sennukleigita ovolo de kunportanta ŝafino. En la jaro 1998, en Brita scienca revuo The Lancet aperis la ideo pri la fakto, ke la kreo de homoj per klonado fariĝis « neevitebla ». En tia okazo, aperos industriaj patentoj pri homaj materialoj kaj pri Homoj Genetike Modifitaj.


La utileco de la scienca progreso ne plu montriĝas kiel evidenteco. Granda parto de tiu progreso estis glutata de ekonomiaj aktivaĵoj, kaj kaptataj de firmaoj avidaj al profitoj. Dum la 201astaj jaroj, la reapero de grandaj socialaj malegalecoj fortigis la senton, ke la teknika progreso ne respondis al la espero plibonigi la sorton de ĉiuj homoj. Tri personoj, kiuj estas la plej riĉaj en la mondo, posedas havaĵon, kies valoro superas la sumon de la Sumaj Internaj Produktadoj de la 48 plej malriĉaj landoj respondantaj, fakte, al kvarono de la ekzistantaj regnoj. Pro kunfandiĝoj de entreprenoj en pli larĝajn unuojn kaj pro koncentradoj de kapitaloj, kreskas la nombro de la mamutaj firmaoj, kies potenco superas tiun de iuj regnoj. La spezo de firmao General Motors superas la Suman Internan Produktadon de Danio ; tiu de firmao Exxon Mobil superas la Suman Internan Produktadon de Aŭstrio. La mamutaj firmaoj regas super la tutmonda komerco en la nombro de 70 procentoj. Kiel tiuj mamutaj firmaoj, tiel ankaŭ la grandaj financaj aŭ mediataj grupoj influas, pere de siaj potencaj premgrupoj, la politikajn decidojn farotajn de la registaroj kaj parlamentoj.


La financo - tio estas la arto profitigi monon - derompiĝis de la ekonomio mem. En la skalo de la mondo, de la miliardoj da eŭroj, kiuj respondas al la ĉiutagaj financaj transakcioj, nur unu procento koncernas satigon de novaj bezonoj. La cetero estas spekula.


En simila maniero, la evoluado de la novaj teknologioj derompiĝis de la nocioj pri sociala progreso. La politikaj respondeculoj montriĝas malkapablaj taksi la malbonan flankon de la plirapidigo de la evoluado de tiuj teknologioj. Ili falas en la hontindan dependecon de fakuloj, kiuj ricevis nenian popolan mandaton, sed sekrete direktas la registarajn decidojn.


Tio ne malhelpis en la fakto, ke la mondo disiĝis pli kaj pli ekde la komenco de la 20-a jarcento. Komence, ekestis 40-kelke da regnoj, kaj nun ili estas en la proksimuma nombro de 200. El inter la multaj regnoj eliĝintaj el la malapero de la grandaj koloniaj imperioj - Belga, Brita, Franca, Hispana, Japana, Nederlanda, Portugala -, apenaŭ tri - Sud-Koreio, Singapuro kaj Tajvano - ekonomie progresis, dum la aliaj restas premataj de persista subevoluado. La subevoluintaj landoj tre malfacile progresos, ĉar la krudaj materialoj, kies vendado konsistigas la ĉefan ekonomian bazon, estas hodiaŭ malpli utiligataj de la evoluintaj landoj, aŭ estas anstataŭigitaj per sintezaj produktaĵoj. Ekzemple en Japanio, la industria produktado reduktis sian konsumadon de krudaj materialoj en la nombro de ĉirkaŭ 40 procentoj kompare kun tiu en la jaro 1973.


De alia flanko, oni povas eĉ aserti, ke la tri tradiciaj faktoroj de nacia potenco - granda teritorio, grandnombra loĝantaro, multo da krudaj materialoj, - fariĝis malavantaĝoj en la postindustria tempo : Brazilo, Ĉinio, Hindio, Indonezio, Meksikio, Niĝerio, Pakistano kaj Rusio troviĝas inter la landoj, kie la meza enspezo por unu loĝanto estas plej malalta en la mondo. Male, en la kadro de la fmanca tutmondiĝo liliputaj regnoj - Kajmana Insularo, Liĥtenŝtejno, Monako, Singapuro - profitigas siajn civitanojn de tre altaj
individuaj enspezoj.


En la sama tempo, ĉirkaŭ du miliardoj da personoj - tio estas triono de la homaro - suferas de anemio, kaj ĉiujare tridek milionoj da personoj mortas pro malsato. Antaŭ la malapero de Sovetio en 1991, la malvarma milito inter la komunisma bloko kaj la kapitalisma ebligis, ke iuj politikaj reĝimoj profitu de financaj helpoj kontraŭ militaj kaj ekonomiaj avantaĝoj, kiujn ili konsentis. Perdo de tiuj financaj enspezoj decidigis kelkajn el la koncernaj registaroj plenumi malsatigan politikon en siaj respektivaj regnoj, por senbridigi internacian kompaton, kiu fariĝas neelĉerpebla fonto de mono, nutro kaj politikaj depostuloj pere de mediatoj.


Ĉio ĉi ne malhelpas la registarojn en tio, ke ili submetas la politikon, per artifikoj de malŝtatigo de preskaŭ ĉiuj sektoroj, al la leĝoj de la merkatoj, kiuj havas la celon reglamenti ĉiujn homajn aktivaĵojn inkluzive de la kulturo kaj sportoj. Nu, la leĝoj de la merkatoj ne kongruas kun socia kaj tutmonda koherecoj, ĉar ili disigas la homgrupojn en du partojn ; la personojn, kiuj estas pagokapablaj, kaj la aliajn, kiuj estas ne interesaj. En reklamo por magazino Forbes legata de miliarduloj, siatempe aperis la frapfrazo « Kapitalistoj el ĉiuj landoj unuiĝu ! » Temis pri moka maniero soleni la 150-jaran datrevenon de la apero de Manifesto de la Komunista Partio kaj la respondan frapfrazon « Proletoj el ĉiuj landoj, unuiĝu ! ».


el la SAGO, februaro 2005

Noto : La elementoj de tiu artikolo fontas el la enhavo de libro titolita Guerres du XXIe sciècle, verkita de Ignacio Ramonet, eldonita de firmao Editions Galilee ( 9, rue Linne, 75005 Paris ) en la jaro 2002.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio