sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










Heraklito de Efezo : parto II (tekstoj)


JPEG - 20.4 kb


Filozofo Heraklito de Efezo :
parto II


Pozitiva "teologio"

La dono de profetado estas ankaŭ por Heraklito reala. Sed nur obsedito de dio kapablas rigardi la estontecon.

La reganto, al kiu apartenas la orakolo en Delfo nek konigas ion nek kaŝas ion, li nur aludas.

Nur tio ĉi estas saĝa : ekkoni la prudenton, kiu ĉion per ĉio gvidas.

Por Dio ĉio estas bela kaj bona kaj justa ; (nur) la homoj rigardas tion maljusta kaj tion ĉi justa.

La prudento estas la plej granda virto kaj saĝeco estas paroli veran kaj agi laŭ la naturo per tio, ke oni obeas al ĝi.

Ĉio okazas laŭ la destino.

Tiun ĉi mondon, la saman de ĉiuj aĵoj faris nek unu el la dioj nek unu el la homoj, sed ĝi estis ĉiam kaj estas kaj ĉiam estos eterna vivanta fajro, laŭmezure ekbruliĝanta, laŭmezure estingiĝanta.

Oni rakontas, ke Heraklito al fremduloj, kiuj kun la intenco viziti lin, ekmiris, kiam ili ekvidis lin ĝuste varmigi sin ĉe la fornelo, diris, ke ili trankvile envenu, ĉar ankaŭ ĉe li loĝas dioj.


La mondoproceso

Ĉio estas ŝanĝo de la fajro kaj la fajro ŝanĝo de ĉio, ĝuste kiel oni ŝanĝas por oro varojn kaj por varoj oron.

Kiel Heraklito asertas, ĉio iam fariĝos fajro.

La vojo supren kaj malsupren estas la sama.


LA MIKROKOSMO

La animo

Heraklito klarigas, ke la animo estas fajrero de la substanco de la steloj.

Heraklito klarigas, ke la animo estas nemortema, ĉar post la disiĝo de la korpo la animo reiras en la kosman animon, al tio, kio estas parenca al ĝi.

La animoj odoras en Hadeso.


La eskatologio de la animo

Morto estas tio, kion ni vidas maldormaj ; sed kio estas en dormo dormemo (sed kio post la morto estos vivo).

La homo en la nokto mem ekbruligas lumon al si, kiam ĝi mortis kaj tamen vivas. En la dormo li tuŝas la mortinton, se la lumo de liaj okuloj estingiĝis, verkiĝinte li tuŝas la dormanton.

La homojn atendas post la morto tio, kion ili ne sonĝas aŭ divenas.


Animo kaj korpo

Kiel la araneo, kiu sidas meze de sia reto, tuj rimarkas, kiam muŝo detruas fadenon (de ŝia reto) kaj tial rapide kuras tien, kvazaŭ ĝi ĉagreniĝus pri la detruo de tiu fadeno, tiel rapidas la animo de la homo, se parto de lia korpo estas vundita, rapide tien, kvazaŭ ĝi estus ofendita per la vundigo de la korpo, kun kiu ĝi estas ligita firme kaj en rekta rilato.

Pri la animo en spirita rilato

La limojn de la animo vi ne povas trovi, eĉ se vi traserĉus ĉiujn vojojn ; tiom profunda estas ĝia esenco.

Mi esploris min mem.

Al la animo apartenas la logoso, kiu plimultigas sin mem.


La homo kaj la kosma prudento

Tial on devas obei al la komuna. Sed kvankam la logoso estas komuna al ĉiuj, la amaso de la homoj tamen vivas tiel kvazaŭ ĝi havus propran prudenton.

Komuna al ĉiuj estas la prudento.

Ĉiuj homoj havas la kapablon sin mem ekkoni kaj prudente pensi.

Kun la logoso, kun kiu ili ja antaŭ ĉio ĉiam estas en rilato (kiu regas la tutan mondon), kun tiu ili estas malunuecaj, kaj tio, kun kio ili ĉiutage kunpuŝiĝas, tio ŝajnas fremda al ili.

tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser

PS : Laŭ la libro : "Die Vorsokratiker" (La antaŭsokratuloj), La fragmentoj kaj fontoraportoj, tradukitaj kaj enkondukitaj de Vilhelmo Capelle



Sama rubriko :


puce Heraklito de Efezo : Parto I (tekstoj)

puce Heraklito de Efezo : parto II (tekstoj)

puce Heraklito de Efezo : parto III (tekstoj)




Supren