sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










Heraklito de Efezo : parto III (tekstoj)


JPEG - 60.9 kb



Filozofo Heraklito de Efezo :
parto III


Limoj de la homa ekkono

Ankaŭ tio, kion la plej kapabla ekkonas kaj konservas, estas (nur) opinio. Sed kompreneble, la mensogoforĝistojn kaj iliajn helpantojn Dike ja kaptos.

(Rimarko : Dike, diino de l’ justeco. La mensogoforĝistoj estas por Heraklito supraĵaj eposaj verkistoj.)

La homa estaĵo ne havas ekkonojn, sed la dia.

La homoj en la okuloj de Dio estas ŝtipkapuloj, tia kia knabo en la okuloj de viro.

"Ludoj de infanoj" li nomas homajn opiniojn.

La naturo ŝatas kaŝi sin.


Komencoj de la relativecinstruoj

La azenoj preferas pajlon al oro.

La porkoj banas sin en koto ; la birdaro de la korto en sablo aŭ cindro.

Marakvo estas plej pura kaj plej abomeninda ; por fiŝoj trinkebla kaj saniga, por homoj ne trinkebla kaj pereiga.

La plej bela simio estas malbela laŭ komparo al homo.

Malsano dolĉigas la sanecon ; fia la bonan, malsato la satiĝon, laciĝo la ripozon.

Oni diras, ke Heraklito klarigis kiel fincelon de la homa vivo la bonfarton.

Etiko

Se la feliĉo estus en la volupto de la korpoj, jen oni devus nomi la bovojn feliĉaj, kiam ili trovas pizojn por manĝo.

Se viro estas ebria, kondukas lin infana knabo kaj li ŝanceliĝas. Li tute ne rimarkas, kien li iras ; ĉar lia animo estas malseka.

Seka animo plej bonas, plej saĝas.

Kun la volupto malfacile kvereblas pri io, ĉar tion, kion ĝi sopiras, ĝi aĉetas koste de la animo.

Politike etika

La popolo devas batali por la leĝo kiel por urbomuro.

Juĝoj pri kunhomoj kaj pri la homoj entute

La urbanoj de Efezo ĉiuj, viro post viro, pendumigu sin kaj translasu la urbon al la nerajtigitoj de sia urbo, ili, kiuj forpelis sian plej bonan viron Hermodoso, per tio, ke ili diris : "El ni neniu estu la plej bona ; sed se tamen, tiukaze aliloke kaj ĉe aliaj !"

Heraklito al la anoj de Efezio : Por ke via riĉo neniam finiĝu, anoj de Efezio ! Por ke via aĉeco montriĝu !

Unu afero la plej bonaj preferas : eternan gloron al pasemaj aĵoj. Sed la homamaso plenŝtopas sin kiel bruto.

Eĉ, se ili aŭdis pri ĝi, ili komprenas nenion pri ĝi, ili estas kvazaŭ surdaj. La proverbo atestas tion pri ili : Kvankam ĉeestante, ili ne ĉeestas.

Ja kio estas ilia senco aŭ prudento ? Ili similas al stratkantistoj kaj ilia instruisto estas la plebo. Ili ja ne scias, ke la amaso de la homoj estas malbona kaj nur malmultaj bonaj.

Unu homo validas al mi tiom, kiom dekmilo da ili, se li estas la plej bona.

Al homo ties estaĵo estas ties sorto.

Homeron oni devus eksludi de la konkursoj kaj bridi per vipoj, kaj Arĥiloson same.

Instruistoj de la plej multaj estas Hesiod, ĉar ili supozas, ke li scias la plej multan - li, kiu eĉ ne sciis tagon kaj nokton ! Ĉar ili estas ja unueco !

Multe da scioj ankoraŭ ne alportas prudenton. Alikaze ili estus prudentigintaj Hesiodon aŭ Pitagoron kaj Ksenofonon kaj Hekatajoson !

tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser


PS : Jen gravega greka dialektika filozofo, kiu verkis siajn plej multajn filozofiajn tekstojn inter la jaroj 500 ĝis 490 antaŭ Kristo en la iona urbo Efezo.

Laŭ la libro : "Die Vorsokratiker" ; (La antaŭsokratuloj), La fragmentoj kaj fontoraportoj, estis tradukitaj kaj enkondukitaj de Vilhelmo Capelle.

Sama rubriko :


puce Heraklito de Efezo : Parto I (tekstoj)

puce Heraklito de Efezo : parto II (tekstoj)

puce Heraklito de Efezo : parto III (tekstoj)




Supren