sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 19an de januaro 2018 . ĝis nun estas 1340 tekstoj










Marks por ĉiuj (12) La kategoria imperativo de Marks


JPEG - 13.2 kb
Cent markoj_monbileto de GDR kun portreto de Marks


MARKS

................ POR
..............................
ĈIUJ


La armilo de la kritiko tamen ne povas anstataŭi la kritikon de la armiloj, la materia potenco devas esti renversita per materia potenco, sed ankaŭ la teorio fariĝas materia potenco, tuj kiam ĝi ekkaptas la amasojn. La teorio estas kapabla ekkapti la amasojn, tuj se ĝi demonstras ad hominem, kaj ĝi demonstras ad hominem, tuj kiam ĝi fariĝas radikala. Esti radikala, tio estas kapti la aferon ĉe la radiko. Sed la radiko por la homo estas la homo mem. La evidenta pruvo por la radikalismo de la germana teorio, do por ties praktika energio, estas ĝia eliro de la decida pozitiva forigo de l’ religio. La kritiko de l’ religio finiĝas kun la instruo, ke la homo estas la plej altranga estaĵo por la homo, kun la kategoria imperativo renversi ĉiujn rilatojn, en kiuj la homo estas degradita, sklavigita, forlasita, malestimata estaĵo. Rilatojn, kiujn oni ne pli bone povas priskribi ol per la elvoko de franco pri projektita hundoimposto : Kompatindaj hundoj ! Oni volas trakti vin kiel homojn !

Tradukis Hans-Georg Kaiser el K. Marx : Zur Kritik der Hegelschen Rechtsphilosophie (Pri la kritiko de la jura filozofio de Hegel. En : Marx/Engels, verkoj, volumo 1, p. 385

Originala Teksto

Die Waffe der Kritik kann allerdings die Kritik der Waffen nicht ersetzen, die materielle Gewalt muß gestürzt werden durch materielle Gewalt, allein auch die Theorie wird zur materiellen Gewalt, sobald sie die Massen ergreift. Die Theorie ist fähig, die Massen zu ergreifen, sobald sie ad hominem demonstriert, und sie demonstriert ad hominem, sobald sie radikal wird. Radikal sein ist die Sache an der Wurzel fassen. Die Wurzel für den Menschen ist aber der Mensch selbst. Der evidente Beweis für den Radikalismus der deutschen Theorie, also für ihre praktische Energie, ist ihr Ausgang von der entschiedenen positiven Aufhebung der Religion. Die Kritik der Religion endet mit der Lehre, daß der Mensch das höchste Wesen für den Menschen sei, also mit dem kategorischen Imperativ, alle Verhältnisse umzuwerfen, in denen der Mensch ein erniedrigtes, ein geknechtetes, ein verlassenes, ein verächtliches Wesen ist. Verhältnisse, die man nicht besser schildern kann als durch den Ausruf eines Franzosen bei einer projektierten Hundesteuer : Arme Hunde ! Man will euch wie Menschen behandeln !

Aus K. Marx : Zur Kritik der Hegelschen Rechtsphilosophie ,Marx/Engels, Werke, Band 1, S. 385

PS : En GDR, Germana Demokratia Respubliko (DDR) la supra monbileto estis publika pagilo, kun la valoro de 100 orientgermanaj markoj, kiuj ĉiam multe malpli valoris ol 100 samtempaj okcidentgermanaj markoj. La Marks-monbileto estis en la ĉiutaga lingvo la tielnomata "la blua", tre ŝatata monbileto en GDR. Por tiu oni ja povis aĉeti almenaŭ aŭtentikan Levis-ĝinzon, kaj tio estis fakte la sesono de averaĝa neta salajro en GDR.

Ekzistis ankaŭ mil-markaj monbiletoj, sed tiuj tiom alte rangis, ke ili apenaŭ ludis rolon en la normala ĉiutaga vivo. Frederiko Engels cetere estis la ruĝa, do, li validis nur 50 markojn, duonon de Marx, kio kvazaŭ klabe montras kiel etsprita la publika vivo en GDR kutime estis. Inoj spite al ĉiu socialismo-bruado tre sube rangis, tial la komunistino Clara Zetkin tiam valoris nur kvin markojn.

Nu, kaj tiaj etsprituloj serioze volis "konstrui la socialismon", eniri do en la ŝuegojn de la granda Marks, sed tute kontraŭe al tiu mem, estis la fuŝgvidantoj de la "reale ekzistantaj socialismaj landoj" ofte nur ridindaj etburĝoj, kiuj ne konstruis, sed detruis la socialismon por longa tempo. Pri la marksismo ili komprenis tiom mamulte, kiom bovo pri horloĝo. Nu, ja jam Marx diris : "Mi ne estas marksisto." Li sciis kial. Li ŝajne jam divenis, ke oni faros karikaturon el liaj ideoj. Vivantan ekzemplon de disvastiĝanta politika oportunismo li ja jam mem havis antaŭ la nazo - la germanan socialdemokration laŭ Kautsky kaj akompanoj, tiu oportunismo trovis sian kulminon en la pafmortigo de ribelantaj laboristoj fare de socialdemokrataj politikistoj dum kaj post la novembrorevolucio en Germanio. Sed la plej eltenema partio, kiu eblas, la tielnomataj socialdemokratoj tamen estas, ankoraŭ nun ili sufokas per sia oportunismo ĉiun prudentan politikon, kiu nepre bezonus aŭtentikajn socialistojn laŭ Marks. Se vi volas scii, kiom li malamegis tiun koruptan etspritan bandon de socialdemokratoj, bonvolu legi lian kritkon de la programo de Gotha, tie enestas ĉio, kion oni devas scii pri la tiama oportunisma socialdemokratio, kiu apenaŭ ŝanĝiĝis de tiam. (HGK)