Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce F. Kafka : Ekiro
puce F. Kafka : Malgranda fabelo (fablotraduko)
puce F. Kafka : Turbo (fablotraduko)
puce F.Kafka : La proceso (romantraduko)
puce Kafka : Antaŭ la leĝo

F. Kafka : Turbo (fablotraduko)





F. Kafka
Turbo


Filozofo vagadis ĉiam tie, kie ludis infanoj. Kaj kiam li vidis knabon, kiu havis turbon, li jam embuskis. Apenaŭ la turbo ekturniĝis, la filozofo persekutis ĝin por ĝin kapti. Ke la infanoj bruis kaj provis deteni lin de sia ludilo, ne afliktis lin. Se li kaptis la turbon, tiom longe kiom ĝi turniĝis, li estis feliĉa, sed nur momenton, tiam li ĵetis ĝin teren kaj foriris. Li ja supozis, ke sufiĉas la ekkono de ĉiu eto, do ekzemple ankaŭ de turniĝanta turbo, por la ekkono de la ĝeneralo. Tial li ne okupiĝis pri la grandaj problemoj, tio ŝajnis al li malekonomia. Se la plej eta etaĵo estas efektive ekkonata, jen ĉio estas ekkonata, tial li okupiĝis nur pri la turniĝanta turbo. Kaj ĉiam, se okazis la preparoj por la turnado de la turbo, li havis la esperon, ke ĝi nun sukcesos. Kaj se la turbo turniĝis, la espero fariĝis en la senspira kurado je certeco al li. Sed kiam li tiam tenis la stultan lignopecon en la mano, li eksentis sin malbonfarta kaj la kriado de la infanoj, kion li ĝis tiam ne aŭdis kaj kiu nun subite penetris en liajn orelojn, forpelis lin, li ŝanceliĝis kiel turbo pro nelerta vipo. 


tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
el Kafka : Der Kreisel (Sämtliche Erzählungen, Anaconda)




 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio