Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Bernard Cassen : Eŭropo
puce Bernard Cassen : Eŭropo, konstitucio por nenio
puce Bernard Cassen : La katastrofa" kompromiso de Nico
puce Ken Keable : La traktato por starigi konstitucion por Eŭropo
puce Pablo Foche : Argumentoj kontraŭ la Konstitucia Traktato
puce Petro Levi : Kiujn sociajn atingojn, ankoraŭ aperantaj en naciaj konstitucioj, endanĝerigas la projekto pri Eŭropa Konstitucio ?
puce Petro Levi : La franca neado geografie kaj sociologie
puce Petro Levi : Post la franca referendumo...
puce Petro Levi : Ĉefaj kritikoj kontraŭ la propona traktato pri Eŭropa Konstitucio
puce Projekto de eŭropa konstitucio (traduko en Esperanto)
puce Richard Schneller : Referendumo en Francio pri Eŭropa Konstitucia Traktato (EKT)
puce Sten Keable : Eŭropa Konstitucio - sklavema aŭ liberiga ?
puce Tetu Makino : Ĉu tio koncernas nur la eŭropanojn ?
puce Thomas Lemaheux : Dek motivoj por rifuzi la projekton de traktato pri Eŭropa Konstitucio

Vinko Markov : Eŭropa Konstitucia Traktato - ĉu granda aŭ malgranda trompaĵo ?



Post kelkaj semajnoj la francaj civitanoj devos esprimiĝi referendume pri la projekto de Eŭropa Konstitucia Traktato. Tiu grava temo, al kiu ligiĝas multaj socipolitikaj demandoj, jam estis vaste debatita en SAT, kiu tiel pruvis sian daŭran kapablon provizi siajn membrojn per faktoj kaj ideoj, ebligante al ili «  memstare elekti la vojon, kiun ili opinias plej rekta kaj plej irebla al la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo. » Vi povas konsulti abundan dokumentaron pri tiu ĉi temo sur la kulturpaĝoj de SAT, Eŭropa Konstitucio , kiu grupigas ne nur artikolojn aperintajn en Sennaciulo, sed ankaŭ aliajn interesajn tekstojn, kiuj ne estis eldonitaj sub papera formo pro spacomanko. Ne eblas ĉi tie citi ĉiujn argumentojn pri la temo. Mi do klopodos emfazi kelkajn laŭ mi gravajn punktojn, kaj invitas vin mem kompletigi vian informiĝon konsultante aliajn fontojn por krei al vi propran opinion.

La kunteksto :

Unue ŝajnas al mi necese remeti ĉi tiun traktaton en la ĝeneralan kadron de la nuna politika evoluo en Eŭropo. Post la apero de organizitaj sociaj movadoj, dum la dua duono de la 19a jarcento, la kapitalistoj devis agnoski kelkajn fundamentajn rajtojn al siaj ekspluatatoj por trankviligi la ekspluatatojn kaj bridi ilian revoluciemon. Estas ja pli malfacile batali por siaj rajtoj, kiam oni jam havas kelkajn perdeblajn avantaĝojn... Tial Bismarko enkondukis la socian asekuron en 1883 por malgrandigi la influon de la germana socialdemokratio. Poste disvastiĝis la modelo de « sociala ŝtato », responde al la soveta modelo. Sed post la kolapso de la « komunistaj » landoj, oni povas konstati, ke neniu sistemo montriĝas kapabla serioze konkurenci la liberalismon. La malapero, helpe de grandskala cerbolavado, de la klaskonscio ĉe la laboristoj, kiuj ne plu volas esti nomataj laboristoj, kaj eĉ malpli proletoj, ebligas rapidan forigon de ĉiuj sociaj rajtoj akiritaj dum pli ol unu jarcento. Tamen tiu procezo ne estas sufiĉe rapida por la mastrulaj organizoj, kiu daŭre plendas pri la « nesufiĉa aŭdaco » de la dekstraj politikaj partioj kaj la « nesufiĉa komprenemo » de la maldekstrularo. La okazigo de referendumo estas bona maniero sondi la nunan nivelon de politika konscio de la regatoj, kaj krome ebligus al la regantoj, okaze de aprobo de la traktato daŭrigi la saman vojon eĉ pli draste kaj senhonte, helpitaj de la argumento, ke la viktimoj de iliaj « kuraĝaj reformoj » subtenas ilin.

Konsisto de la traktato :

Ĝi entute ampleksas pli ol 800 paĝojn [1], (do inter 5 kaj 100 foje pli ol alilandaj konstitucioj) da komplika jurista ĵargono, kaj estas dividita en kvar partoj :

I : Valoroj kaj celoj de la unio ; institucia kadro (64p)

II : Ĉarto de la fundamentaj rajtoj (subskribita en Nico, 2000), kun pliaj klarigaj artikoloj (27p)

III : Politiko kaj funkciado de la EU. Tiu ĉi parto, la plej kontestata, instituciigas la ekstremliberalan politikan reĝimon. (247p)

IV : aliĝ- kaj forirproceduroj, kondiĉoj por reviziado de la traktato. (14p)

Al tio aldoniĝas 332 paĝoj da aneksaj protokoloj kaj 121 paĝoj da deklaroj, kiuj ankaŭ estos submetitaj al la voĉdona aprobo. Oni do povas demandi sin, kiu kapablos legi kaj kompreni tiel ampleksan dokumenton, kaj ĉu estas saĝe akcepti kiel konstitucion tiel dikan kaj komplikan tekston.

Juraj mankoj de la traktato

Ĝi ne estas konstitucio, sed konstituciiga traktato.
Ĝi ne estis ellaborita de Konstituciiga asembleo, demokrate elektita por tiu preciza tasko, kaj ĉiuj civitanoj de la Eŭropa Unio ne estos rekte konsultitaj pri ĝi. Tamen, pro tio ke ĝi metas la Eŭropan juron super la juron de la membroŝtatoj, tiu teksto ja havas konstituciigan efikon.

Ĝi ne estas politike neŭtrala. Normale konstitucio fiksas la kadron por funkciado de la politikaj institucioj de iu lando, sed lasas al la koncernatoj la eblecon libere elekti siajn ekonomiajn kaj politikajn orientiĝojn en la estonto, konforme al la franca deklaracio pri homaj rajtoj de 1793, kiu diris, ke «  ni ne rajtas trudi niajn leĝojn al la venontaj generacioj ». Nur en Sovetio kaj ties satelitaj landoj tiuj socipolitikaj elektoj estis ĝis nun konstituciigitaj...

Ĝi ne estas facile modifebla : la artikolo IV-443 postulas la unuanimecon de ĉiuj landoj por reviziado de la Konstitucia traktato. Tial eblas diri, ke ĝi gravuras en marmoron la ekonomian liberalismon, prezentita kiel panaceon. Ĝi do signas la oficialan morton de la socialdemokratio, kiu fakte delonge grandparte perfidis siajn originajn celojn, rezignante pri la abolo de kapitalismo per parlamentismaj vojoj.

Sanktigo de la konkurenco « libera kaj ne falsita »

La Eŭropa Centra Banko, kiu havas la ĉefan decidpovon pri rimedoj en Eŭropo, kaj havas la taskon « garantii la stabilecon de la prezoj » (I-30-2, III-177, III-185) (Alivorte : fari Eŭropon « alloga » por la investitoj...), estas sendependa de ĉia demokrata kontrolo. Eĉ en Usono tiel ne estas, ĉar la Federala Rezervo estas parte kontrolita de la politika povo !

La interna merkato devas respekti la principon de malferma merkata ekonomio, kie la konkurenco estas libera. (III-127).

Estas malpermesitaj ĉiuj ŝtataj helpoj kiuj falsas aŭ riskas falsi la konkurencon (III-166). Tio klare fosas la tombon de la publikaj servoj, por kiuj la rentodoneco devas submetiĝi al la principo pri egaleco de la servo por ĉiuj civitanoj. Ankaŭ malpermesitaj estas ĉiaj limigoj de la interŝtataj kapitalmovoj (III-156), do ne plu estas espero pri starigo de Tobina takso, unu el la ĉefaj proponoj de la ATAK-movado.

Kio pri la « fundamentaj rajtoj » ?

Ĝenerale indas rimarki, ke tiuj rajtoj jam ekzistis, sub pli avangardaj formoj, en naciaj konstitucioj. Per tiu traktato la rajto labori estas anstataŭita de la rajto « je laboro », la plena dungeco estas anstataŭita per strebo al « alta nivelo de dungo » ktp... Kaj ĉiuj tiuj rajtoj kompreneble neniel estu obstakloj al la Sankta Konkurenco...

Mi foje legis, interalie en Sennaciulo, ke tiu konstitucio garantias la pacon en Eŭropo, kaj nur pro tio meritas esti aprobita. Pri tio necesas precizigi, ke la nura kampo, sur kiu la ŝtata buĝeto devas esti pligravigita, estas ĝuste la milita kampo !!! (I-41) Dum mankas mono por la sociaj servoj, oni do devus financi la produktadon de amasmortigiloj. Ĉu por protekti nin kontraŭ Usono ? Tiajn elektojn ankaŭ faris Sovetunio siatempe, kun la bone konataj rezultoj.

Pri la grandioza antaŭeniro sur la kampo de civitanaj rajtoj, kiujn multaj laŭdas, menciindas la « rajto je vivo », ĉefa argumento de ekleziuloj kaj reakciuloj por kontraŭi la rajton je abortado, kiu efektive ne troviĝas en la traktato. Ankaŭ interesa estas la klariga deklaro pri la Ĉarto (kiu, nehavanta juran rektan validecon, estas, kiel ĝi mem diras, “valora interpretilo” kaj apartenas al la Konstitucia Traktato). Ĝi diras laŭlitere : « [...]Oni devas konsideri ke la “negativaj” difinoj kiuj aperas en la EKHR (Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj) ankaŭ aperas en la Ĉarto :

a) Parto 2a de la artikolo 2a de la EKHR :
“La mortigo ne estos realigita perfortante ĉi tiun artikolon kiam oni ĝin realigas kiel konsekvenco de la uzo de perforto absolute necesa :

a) en la defendo de homo kontraŭ nelegitima agreso ;
b) por aresti iun homon akorde kun la juro aŭ por malebligi la fuĝon de laŭleĝa arestito ;
c) por subpremi, akorde kun la Leĝo, ribeliĝon aŭ insurekcion.”

b) Artikolo 2a de la Protokolo 6a de la EKHR :

Ĉiu Ŝtato povos antaŭvidi en sia leĝaro la morto-punon pro agoj realigitaj en tempo de milito aŭ tuja danĝero pri milito ; tiu puno nur estu realigita en la kazoj antaŭviditaj de tiu leĝaro kaj laŭ tio kion ĝi diru... »


Do, per tiu traktato estas oficialigita la rajto de la Ŝtato perforte subpremi en sango ĉiun radikalan socian movadon, kiun ĝi juĝos (per kiuj kriterioj ?) danĝera por la publika ordo. Do, ne nur la parlamentisma vojo estos blokita por tiuj, kiuj plu provos batali por la forigo de kapitalismo. La kazo pri « fuĝo de laŭleĝa arestito » ankaŭ meritas atenton. En Hispanio, ekzemple, similaj leĝoj estis ofte uzitaj dum la 20a jarcento por laŭleĝe murdi homojn, sub la preteksto ke ili provis forfuĝi.

Konklude

Nun ĉiuj el ni havas tri elekteblecojn : ĉu fajfi pri la tuta afero, konsiderante ke oni lasu politikon al la putraj fipolitikuloj, ĉu sankcii per aprobo la reakcian kampanjon por forigo de la rajtoj de la laboristaro, ĉu provi bremsi, aŭ eĉ haltigi tiun evoluon, rifuzante tiun ĉi konstitucian traktaton. Mi faris mian elekton, vi nun faru la vian. Sed memoru pri la Boesi’ : la homoj estas sklavoj, ĉar ili tion akceptas kaj ŝatas. Ni ĉiuj respondecos pri la rezulto, kaj ne utilos plendi poste pri jam klare anoncitaj sociaj regresoj.

el La SAGO, majo 2005 (kun kelkaj precizigoj aldonitaj laŭ rimarko de RS)


[1laŭ la pdf-versio havebla ĉe http://constitution-europeenne.info/texte.htm

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio