Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Balzac kaj lia tajloro (anekdoto)
puce JUNA AMIKO : La enterigo de Moliere (anekdoto)
puce JUNA AMIKO : Se oni ne lernis ion (anekdoto)
puce La karaj braceletoj
puce Seppik : Skeptika vilaĝanino

Balzac kaj lia tajloro (anekdoto)

La franca verkisto Balzac neniam havis monon. Estas ja vere, ke en sia skriboĉambro li posedis ŝrankon kun speciala tirkesto por mono ; sed tiu ĉi tirkesto estis ĉiam malplena, ĉar la fama viro neniam posedis cent frankojn kune. Kontraŭe, li havis ŝuldojn.Tiom da ŝuldoj, ke lia tuta vivo estis senĉesa batalado kun la kreditoroj.

Iun tagon, ĉirkaŭ tagmeze, kiam la verkisto kuŝis ankoraŭ en la lito (ĉar li preferis labori dum la nokto) lia tajloro eniris en la ĉambron - kun nepagita fakturo, kompreneble !

Balzac tre ĝentile akceptis la kreditoron, sed ne ellitigis sin.

"Kion vi deziras, sinjoro ?" li demandis.

La tajloro : "Sinjoro Balzac, jen mi alportas la fakturon por vi, pagotan..."

Balzac : "Bone. Malfermu la ŝrankon !"

La tajloro, plena de espero, ke li tuj ricevos monon, kun granda ĝojo malfermis la ŝrankon.

Balzac : "Bonvolu malfermi la supran tirkeston !"

La tajloro : "Ĝi estas malplena."

Balzac : "Malfermu do la malsupran !"

La tajloro : "Ankaŭ ĝi estas malplena."

Balzac : "Malfermu la dekstran !"

La tajloro : "Nenio enestas."

Balzac : "Do malfermu la maldekstran !"

La tajloro : "Ĝi estas plenigita per paperoj."

Balzac : "Tre bone. Ili estas nepagitaj fakturoj. Tien bonvolu meti ankaŭ vian."

Kaj li tute trankvile sin turnis sur sian alian flankon, por dormi plu.


PS : Detajpis Hans-Georg Kaiser el la internacia legolibro "TRA LA MONDO" , kolektis kaj prilaboris Paŭl Bennemann.



 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio