sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










Kabe : Diogeno kaj Aleksandro (traduko de anekdoto)


Diogeno kaj Aleksandro

La greka saĝulo Diogeno ne havis loĝejon, kiel aliaj homoj, sed loĝis en malnova barelo, ĉar li diris : „La homo estas des pli feliĉa ju malpli da bezonoj li havas.“

La reĝo Aleksandro Granda volis vidi la saĝulon kaj kun granda akompanantaro vizitis lin. Diogeno sidis antaŭ sia barelo kaj sin varmigis en la suno ; li tute ne atentis la potencan gaston.

„Via loĝejo estas malbona kaj viaj vestoj ankaŭ“, diris Aleksandro. „Postulu kion volas, mi plenumos vian peton.“

„Mi bezonas nenion“, respondis la saĝulo, „sed se vi volas fari al mi plezuron, ne kovru al mi la sunon.“

La reĝo admiris la noblan neprofiteman homon kaj diris al siaj akompanantoj : „Se mi ne estus Aleksandro, mi dezirus esti Diogeno.“

El : D-ro Kabe (Kazimierz Bein), Unua Legolibro


JPEG - 52.4 kb
Diogeno de Sinope, H : 54.6 cm., Romia kopio de helena verko, Vilao Albani, Romo.

Hans-Georg Kaiser
Diogeno de Sinope


"Kio estas la plej bona manĝotempo ?", oni demandis Diogenon. Li respondis : "Se oni estas riĉa, ĉiam, sed se oni estas povra, ĉiam tiam, se oni povas."

La cinika filozofo Diogeno, (* ĉ.399 a. Kr. en Sinope, † 323 a. Kr. en Korinto) vivis en Ateno, li estis lernanto de Antisteno (kaj tiu lernanto de Sokrato).

Diogeno malestimis la kulturon de la riĉuloj kaj de la greka nacio, li ne verkis ion, sed praktikis sian filozofion en la publika vivo. Aŭtarkio de homo de la ekstera mondo kaj de ĉia konvencio estis por li la baza kondiĉo por ĉiu vera virto.

De la legendecaj anekdotoj pri li estas la plej konata tiu pri Diogeno kaj Aleksandro. En malnovgreka teksto (Diogeno Laertio) legeblas la variaĵo, ke Diogeno diris al Aleksandro : "Prenu vian ombron de mi", kio aludus eble multe pli la venkon de Sparto je Ateno (404 a. Kr.) danke al grandega financa subteno de la reĝo de la persoj, kiu tiel estis la komenco de la disfalo de la greka urboŝtata ordo. Sepdek jarojn poste tiu disfalo kaj pereo de la greka urboŝtato estis finita.

Pri la vivo de Diogeno en barelo ekzistas diversaj opinioj. Dum certaj filozofoj asertas, ke li vivis ĉeokoze en ĝardena barelo de amiko, ĉar tiu ofertis tiun dormeblecon al li, verkas aliaj, ke temas nur pri tradukeraro de la filozofo
Seneko

, kiu verkis, "ke viro kun tiaj malmultaj pretendoj same tiel bone povus vivi en (pithos) en barelo".

Simile al Jesuo Kristo la influo de Diogeno je la pensado de la homaro tamen plu estas granda. Nenombreble multaj legendoj pri li kaj liaj diroj kaj agoj - ĉu veraj ĉu ne -plenigas tutajn librojn. Li estis la unua kosmopolito, do homo, al kiu la homaro estis pli grava ol la greka nacio. Homo por li estis kosmopolito, tial li devis serĉi tiajn rarajn homojn kun lanterno (ili ankoraŭ nun tre raras). Por mi li estas ankaŭ prapatro de la anarkiismo en sia plej bona senco. Lia, vivo, konduto kaj agado tre memorigas min pri la fama rusa anarkiisto Bakunin.

Kiel almozpetanta vaganto, li ricevis la kromnomon Kyon (greke : la hundo) La filozofiaj cinikistoj de tiu vivpraktiko eventuale derivis sian nomon.

Al la ekkoniloj de la cinikistoj apartenas migrobastono, dorsosako kaj manĝopelvo, kiuj samtempe estas la bazaj principoj de la cinikismo, nome : kosmopolitismo, aŭtarkio, senbezoneco kaj parhesio (la libero povi paroli pri ĉio).

JPEG - 93.6 kb

Germana literaturo pri Diogeno :

Weber, Carl-Wilhelm : Diogenes. Die Botschaft aus der Tonne. München : Nymphenburger, 1987. - ISBN 3-48500-552-5

Sloterdijk, Peter : Kritik der zynischen Vernunft. 2 Bd. Frankfurt a.M. : Suhrkamp, 1983. - ISBN 3-51811-099-3