Mi sentas min mistifikita de stultuloj,
kvazaŭ la reala mondo estus la propraĵo de
etcerbuloj kun
feliĉo kaj startavantaĝo,
kaj mi sidas en la frido
kaj pensas pri violaj floroj
ĉe latbarilo ;
dum ĉiuj aliaj amasigas oron
kaj Cadillac-ojn kaj
amikinojn,
mi pensas pri palmfolioj
kaj tomboŝtonoj
kaj la altvalora donaco
povi dormi
kiel en kokono.
Esti lacerto
estus sufiĉe malbona, sed ne tiel malbona
kiel esti trudata
je virostaturo kaj
je virovivo kaj ne ŝati
la tristan ludon :
mitralojn kaj gardoturojn
kaj kontrolhorloĝojn ;
aŭtolavadon ;
denttiradon,
brakhorloĝojn, manikbutonojn,
radioaparaton,
pinĉiletojn kaj vaton,
hejmapotekon plenan de jodo,
koktelrondojn,
viroĥorojn,
novajn ŝuojn, kristnaskdonacojn,
vivasekuron,
162 basballudojn,
feriojn sur la Bermudas -
nenion ajn ŝati el ĉio ĉi.
Kaj mi diras al mi, ke la violaj floroj
pli bonŝancas ol mi,
la lacerto pli bonŝancas,
la malhele verda ĝardenhoso,
la nedetruebla gazono,
la arboj, la birdoj,
la kato revanta
en la buterflava suno,
ĉiuj ĉi pli bonŝancas ol mi,
kiu nun surmetas sian ekstermodan mantelon,
serĉas cigaredojn,
la aŭtoŝlosilojn,
stratmapon por la vojo
reen.
Mi eliras
sur la elveturvojo malsupren,
kvazaŭ al ekzekuto,
mi alpaŝas ĝin,
senhezite,
eniras ĝin sen iu eskorto,
alveturas ĝin,
sage rapide proksimiĝas ĝin
kun cent dek kilometroj hore
sur la elĵetsidilo,
mi sakras, lasas fali cigaredo-
cindron,
ĉirkaŭblovata
de la mortiga cindro
de ĉiuj mortigaj brulantaj
aĵoj,
la raŭpoj konas malpli da hororoj,
la formikarmeoj estas pli kuraĝaj,
la kiso de serpento
ne tiom bestecas kaj sovaĝas ;
mi jam nur volas, ke la ĉielo
ardigu min ĝis elbruliĝo,
ke la suno je la sesa matene
leviĝu kaj supre restadu ĝis noktomezo,
mi alveturas ĝin,
kvazaŭ ĝi estus ebriulo-
dompordo,
kiu ĉiam estas malfermita ;
mi ne volas havi ĝin,
sed mi ĝin ricevas,
ĝi eniras min,
dum la kato etendiĝas,
oscedas
kaj revas pri
nova sonĝo.
tradukis Hans-Georg Kaiser, laŭ la Carl Weissner-traduko
„Maschinengewehre, Wachtürme und Stechuhren“
lingve kontrolis Franko Luin
kaj Vladimir Türk
La prozpoemo troviĝas en E-kolekto de 50 tradukitaj senrimaj poemoj, kiujn elektis Hans-Georg Kaiser
PDF (en www.karapaco.de)
malnovaj versioj