Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Bukowski : Kandidatovizaĝo sur balota afiŝo
puce Bukovski : Klara diferencigo
puce Bukowski : Babilaĉulo
puce Bukowski : Buĉistotranĉilo kaj mokturdo
puce Bukowski : Evoluo
puce Bukowski : Foje malstreĉiĝi kiel muso en kaptilo
puce Bukowski : Iom da suno
puce Bukowski : Kie brulas ĝentlemanoj ?
puce Bukowski : La fino de Sajver
puce Bukowski : Laboristoj
puce Bukowski : Laborŝuoj
puce Bukowski : Laĉo
puce Bukowski : Miraklo
puce Bukowski : Mitraloj, gardoturoj kaj kontrolhorloĝoj

Bukowski : Laborŝuoj

prozpoemtraduko


Charles Bukowski
Laborŝuoj


Kiel hejme forkurinta junulo mi kunportis
ĉiam du parojn da ŝuoj – unu el ili
por dungadaj interparoladoj kaj
plia paro por la sklavlaboro.

Miaj laborŝuoj estis pezaj kaj nigraj kaj
rigidaj. Kelkfoje mi havis
ĉe la surmetado suferigajn dolorojn ;
ĉe la piedfingroj ili estis duraj kiel ŝtono
kaj kurbigitaj supren, sed mi
sukcesis surmeti ilin, ankaŭ post drink-
ado, en la matena frido.
Nu, do, mi pensis : Ek,
denove !
Laboraĉi por aĉa salajro
kaj por tio oni estu eĉ dankema, finfine
ili preferis onin ja antaŭ aliaj.
Verŝajne, ĉar mia
turpa vizaĝo aspektas
tiom honesta.

Tiujn trotilojn foje denove
devi surmeti estis ĉiufoje
defio.

Mi imagis, kiel sentiĝus
esti for de ĉio ĉi.
Ĉe la ludotablo
superatuti ĉiujn aŭ en la boksringo
aŭ en la lito de riĉa damo.
Eble mi ekhavis
tiujn delirajn ideojn, ĉar mi vivis
tro longe en Los-Anĝeleso, en
tro granda proksimeco
de Holivudo.

Anstataŭ tio mi iris
sur ŝtuparo
malsupren
en malmultekosta hotelaĉo
kaj ĉe ĉiu nova komenco
premis la rigidaj ŝuoj
miajn piedojn ĝis bluo. Eksteren en la,
matenan sunon , jen la
trotuaro, jen la urbo. Mi
estis nur nekvalifikita
laboristo, plua
averaĝa homo ; la
universo rapidegis
tra mia kapo kaj
el la oreloj ; la
kontrolkarto atendis, ke mi
enŝovu ĝin kaj vespere
ankoraŭfoje ; poste drinki ion
kaj tiam viziti la damojn en
la infero.

Laborŝuoj, laborŝuoj,
kun kiuj mi paradis
kaj en mi nenio krom
nigra nokto.

tradukis Hans-Georg Kaiser
laŭ Carl Weissner :
"Arbeitsschuhe"



 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio