Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Hikmet : 24-a de septembro en 1945
puce Hikmet : Donkiĥoto
puce Hikmet : Kiam Vera vekiĝas
puce Hikmet : La plej multaj
puce Hikmet : Sopiro
puce Hikmet : Super la maro la bunta nubo
puce Hikmet : Vivo

Hikmet : Kiam Vera vekiĝas

prozpoemtraduko




Nâzim Hikmet
Kiam Vera vekiĝas


La seĝoj dormas starante,
tiel ankaŭ la tablo,
la tapiŝo sternis sin kaj dormas
sur la dorso ;
ties ornamenoj kuntiris la foliojn,
dormas la spegulo,
la okuloj de l’ fenestroj estas firme fermitaj,
la balkono dormas kun pendantaj kruroj,
sur la transa tegmento dormas la kamentuboj,
la akacioj dormas ĉe la rando de l’ strato,
kun stelo sur la brusto dormas la nubo,
interne en la domo kaj ekstere en la lignotabula kabaneto
ankaŭ dormas la lumo.
Subite vi vekiĝas, rozo mia.
La seĝoj vekiĝas kaj metas kruron antaŭ la alian,
pro tio vekiĝas la tablo,
la tapiŝo vekiĝas kaj malfermas la foliojn
de siaj ornamentoj,
friska kiel lago en la fruo vekiĝas la spegulo,
la fenestroj malfermas siajn grandajn bluajn okulojn,
vekiĝas la balkono, ĝi kuntiras la krurojn,
sur la transa tegmento vekiĝas la kamentuboj,
en la akacioj trilas birdoj ĉe la rando de l’ strato,
la nubo vekiĝas kaj lasas fali sian stelon
en nian ĉambron,
interne kaj ekstere vekiĝas la lumo,
kaj ĝi rigardas vin,
viajn nudajn koksojn,
viajn blankajn gambojn,
vian hararon.


Nâzim Hikmet
Wenn Vera erwacht


Die Stühle schlafen im Stehen,
so schläft auch der Tisch,
der Teppich hat sich ausgestreckt und schläft
auf dem Rücken,
seine Ornamente haben die Blätter eingerollt,
es schläft der Spiegel,
die Augen der Fenster sind fest geschlossen,
der Balkon schläft mit hängenden Beinen,
auf dem Dach gegenüber schlafen die Schornsteine,
die Akazien schlafen am Rand der Straße,
einen Stern auf der Brust, schläft die Wolke,
drinnen im Haus und draußen im Bretterverschlag
schläft auch das Licht.
Auf einmal erwachst du, meine Rose,
Die Stühle erwachen und setzen ein Bein vors andere,
davon ist der Tisch erwacht,
der Teppich erwacht und rollt die Blätter
seiner Ornamente aus,
kühl wie ein See in der Frühe erwacht der Spiegel,
die Fenster schlagen ihre großen blauen Augen auf,
wach wird der Balkon, er zieht die Beine an,
auf dem Dach gegenüber erwachen die Schornsteine,
die Akazien zwitschern am Rand der Straße,
die Wolke erwacht und läßt ihren Stern
in unser Zimmer fallen,
drinnen und draußen erwacht das Licht,
und es sieht dich an,
deine nackten Hüften,
deine weißen Füße,
dein Haar.


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio