Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Frederiko Hölderlin : Duono de l’ vivo
puce Frederiko Hölderlin : Estas ni, ni ! (prozpoemtraduko)
puce Frederiko Hölderlin : L’ agrablan...
puce Frederiko Hölderlin : Sortokanto de Hiperiono (prozpoemtraduko)
puce Hölderlin : La ŝercemuloj

Frederiko Hölderlin : Sortokanto de Hiperiono (prozpoemtraduko)



Frederiko Hölderlin
 Sortokanto


Vi paŝas supre en lum’,
  sur mola ter’, benat-genioj !
  Brilaj diaj aeroj
  softtuŝas vin,
 kiel la fingroj de l’ artistin’
 sanktegajn kordojn.
 

Sensorte, kiel dormanta
 bebo, spiras ĉieluloj ;

 ĉastgardate
 en modesta burĝono
 floras ĉiam
 ilin spirit’,
 kaj benat-okuloj
 vidas eterne
 kviete kun klar’. 
 

Sed don’ por ni estas
  eĉ ie ne ripozi 
  ĉar falas, perdiĝas
   sufere la homoj
      kun blinda hasto
 de hor’ al alia,
 laŭ akvoj ĵetitaj
 de rifo al rifo,
 dum jaroj malsupren necerte. 

 tradukis Hans-Georg Kaiser

Hölderlin
 Hyperions Schicksalslied

Ihr wandelt droben im Licht
  Auf weichem Boden, selige Genien !
  Glänzende Götterlüfte

 Rühren euch leicht,
  wie die Finger der Künstlerin
  Heilige Saiten.


Schicksallos, wie der schlafende
 Säugling, atmen die Himmlischen ;
  Keusch bewahrt
  In bescheidener Knospe,
  Blühet ewig
  Ihnen der Geist,
  Und die seligen Augen
 Blicken in stiller
    Ewiger Klarheit.

Doch uns ist gegeben,
  Auf keiner Stätte zu ruhn,
 Es schwinden, es fallen
 Die leidenden Menschen
  Blindlings von einer
   Stunde zur andern,
    Wie Wasser von Klippe
 Zu Klippe geworfen,

 . Jahr lang ins Ungewisse hinab.

 

Jen la pli originala formo de la poemo.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio