Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Frederiko Hölderlin : Duono de l’ vivo
puce Frederiko Hölderlin : Estas ni, ni ! (prozpoemtraduko)
puce Frederiko Hölderlin : L’ agrablan...
puce Frederiko Hölderlin : Sortokanto de Hiperiono (prozpoemtraduko)
puce Hölderlin : La ŝercemuloj

Frederiko Hölderlin : Estas ni, ni ! (prozpoemtraduko)

Frederiko Hölderlin
Estas ni, ni !


Sed diru neniu,
ke nia sorto disigas nin !
Estas ni, ni !
Estas volupto por ni
jeti nin en la nokton de l‘ nekonata,
en la fridan fremdejon de iu ajn alia mondo,
kaj se tio estus ebla, ni forlasus la regionon 

de l’ suno kaj sturmus trans la limojn 
de la vaganta stelo.
Aĥ ! Por la sovaĝa brusto de l‘ homo
neniu hejmlando eblas ;
kaj kiel la radioj de l’ suno
brulvundas la plantojn de l’ tero,
kiujn ili evoluis, tiel la homo 
mortigas la dolĉajn florojn,
kiuj prosperis je sia brusto,
la ĝojojn de l‘ parenceco 
kaj de l‘ amo.

PS :
El Frederiko Hölderlin : Hiperiono, Hiperiono al Belarmino, ĉapitro 6

La prozpoeman formon mi aranĝis mem, kaj mi aldonis ankaŭ la titolon al la teksto. (H.-G. K.)
 
Friedrich Hölderlin
Wir sinds, wir !

Aber sage nur niemand,
daß uns das Schicksal trenne !
Wir sinds, wir !
wir haben unsre Lust daran,
uns in die Nacht des Unbekannten,
in die kalte Fremde irgend einer andern Welt
 zu stürzen,
und, wär es möglich,
wir verließen der Sonne Gebiet
und stürmten über des Irrsterns 
Grenzen hinaus.
Ach ! für des Menschen wilde Brust 
ist keine Heimat möglich ;
und wie der Sonne Strahl die Pflanzen 
der Erde,die er entfaltete, wieder versengt,
so tötet der Mensch die süßen Blumen,
die an seiner Brust gedeihten,
die Freuden der Verwandtschaft 
und der Liebe.

PS :
Aus Friedrich Hölderlin : Hyperion, Kapitel 6, Hyperion an Bellarmin

Die Prosagedichtform habe ich selbst arrangiert, und ich habe auch den Titel für den Text hinzugefügt.(HGK)
 



 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio