Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Kaloĉaj : La fundamento kaj la palaco
puce Kaloĉaj : En amara horo
puce Kaloĉaj : En ĉi murdepoko
puce Kaloĉaj : Infanoj ĉe montrofenestro
puce Kaloĉaj : Iras abiturient’
puce Kaloĉaj : La celoj dronis
puce Kaloĉaj : La Saimaa (rimpoemo)
puce Kaloĉaj : Laŭ ĉies plaĉo
puce Kaloĉaj : Sonĝo de Ĝuang Dzi

Kaloĉaj : En ĉi murdepoko

rimpoemo




Kolomano Kaloĉaj 
En ĉi murdepoko


Subtile kanti en ĉi murd-epoko
pri l’ propra vivo, kiam ja milmiloj
per bomboj, tankoj, pafoj, pendigiloj
pereas, vere ŝajnus aĉa moko.

La tuta riĉa poezia stoko :
la luno, steloj, floroj, birdotriloj,
la delikataj amaj maltrankviloj
disflugas en la blov’ de ĉi siroko.

La morto regas nun, la mort’ avida,
amasa mort’, vulgara kaj sordida,
sen cipresbranĉoj, sen solen’ majesta.

Kaj kiel perdis dignon nun la morto,
la am’ aspektas same io besta :
la ambrakumo ŝajnas seksperforto.



Hans-Georg Kaiser
Kaj tamen...


Kelkaj pensoj pri la Kaloĉaj-poemo : En ĉi murdepoko

Kaj tamen, kaj tion sciis ankaŭ Kaloĉaj : kiom ajn desperaj ni estas ĉeokaze, ni tamen bezonas la poezion, kio ni estus sen ĝi ? Por mi mem la poezio ĉiam estis respondo al ĉi murdepoko kaj ankaŭ savankro por ne tute perei en despero kaj sentata soleco. Poemoj estas kiel alarmsirenoj, ili avertas nin, ke ni ne detruu la belecon, ke ni ne detruu tion en nia animo, kio kapablas senti ĝin, sen amo kaj belo kaj vero restus nur plu la malamo, kaj tiu estas solvo por nenio. Vivo sen belo, sen amo estas ebla, sed tute senespera. Pri la estonteco mi ne estas certa, sed pri la neceso de bela hominda literaturo mi ĉiam certas. 


Ni ne vivu por havi, por fanfaroni pri nia riĉo, pri nia influo ktp., sed ni vivu por ĝoji kaj agi, por ĝui la vivon, jen mia konvinko. Tial la poemoj de Kaloĉaj tiom gravas, eĉ se li elkrias en poemo sian vunditecon pri tio, kiom brutala fariĝis nia disŝirita mondo. Kompreneble li pravas pri tio. Sed ankaŭ tio estas nemalhavebla parto de la hominda poezio, ke ĝi ne ekfloras en ebona turo, for de la ĉiutaga hororo, sed ke ĝi defendas la humanismon kontraŭ la murdobruligistoj. Poezio, kiu ne faras tion, kiu estas narcisa, estas nur hipokrita mensogo. (HGK)
 
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio