Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Dialogo de sinjoro kaj sklavo
puce Petőfi : Fino de septembro
puce Petőfi : La sovaĝfloro de la naturo
puce Poemoj kaj poemtradukoj de Kaloĉaj
puce Verlaine : Aŭtuna kanto
puce Ŝilero : Al la ĝojo
puce Ŝilero : Ganto

Dialogo de sinjoro kaj sklavo

praegipta teksto, tradukis Kaloĉaj

>



DIALOGO DE SINJORO KAJ SKLAVO


— Sklav’, obeu min !
— Jes, sinjoro, jes.
— Mi virinon volas ami.
— Amu, ho Sinjoro, amu !
Amo estas zorgforges’.
— Sklav’, mi ne volas ami tamen.
— Prave, ho sinjor’, ne amu !
La virino estas kavo,
estas brulvundanta torĉo,
estas akra fera glavo,
kiu tranĉas tra l’ virgorĝo.

— Sklav’, obeu min !
— Jes, sinjoro, jes.
— Tuj alportu akvon kure,
mi, lavinte manojn, pure
volas oferi al diec’.
— Faru, ho sinjoro, faru !
Kiu al sia di’ oferas,
tiu gajos en la koro,
pruntedonojn aglomeras,
repagotajn per favoro.
— Sklav’, mi ne oferos tamen !
— Prave, ho sinjor’, ne faru !
Ne bezonas vi imposti,
vi instruos vian dion,
ke li hunde kuru post vi,
se li volas de vi ion.

— Sklav’, obeu min !
— Jes, sinjoro, jes.
— Mi bonfaros al la lando
en bezono de neces’.
— Prave, ho sinjoro, faru !
Kiu al la land’ bonfaras,
ke li prosperon ĝian gardu,
ties far’ eterne staras
en la urno de dio Marduk.
— Sklav’, mi ne bonfaros tamen !
— Prave, ho sinjor’, ne faru !
Se vi tretas murruinojn,
aŭ en la tombej’ promenas,
vidu tie la kraniojn,
novan aŭ antikve-ŝiman,
kaj vi certe ne divenas,
kiu el ili apartenas
homon justan, homon kriman !

— Sklav’, obeu min !
— Jes, sinjoro, jes.
— Kio do nun estas bona ?
Fini tute la aferon,
mian kolon, vian kolon
rompi, droni en riveron,
sklavo, tio estus bona !
— Kiu longas ja sufiĉe
por atingi la ĉielon,
kiu larĝas ja sufiĉe
por plenigi tutan teron ?
— Sklav’, mi vian kapon fendos,
vin transmonden antaŭsendos.
— Do postvivu min ne pli,
ho sinjor’, ol tagojn tri !

tradukis Kalman Kaloĉaj

PS : Temas pri teksto el la faraona tempo. Ĝi pruvas, ke Ŝvejko ne estis la unua de sia speco. Por transvivi sub tiranoj oni devas esti ruza. (HGK)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio