Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Fabelotradukoj de klubo Karapaco
puce Fratoj Grimm : Fraĉjo kaj fratinjo (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Kato kaj muso kiel kunuloj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : La fabelo pri Kuklando (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : La stelaj taleroj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Lupo kaj sep kapridoj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Ora ŝlosilo (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Ranoreĝo aŭ la fera Henriko (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Sinjoro Korbes (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Virkato kun botoj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Vulpo kaj anseroj (fabelotraduko)
puce Ret Marut : Kundar, fabelotraduko (PDF)

Fratoj Grimm : Fraĉjo kaj fratinjo (fabelotraduko)

Fratoj Grimm
Fraĉjo kaj Fratinjo

Fraĉjo manprenis sian fratineton kaj diris : „De kiam la patrino estas morta, ni havas eĉ ne unu bonan horon plu, la duonpatrino batas nin ĉiutage, kaj kiam ni proksimiĝas al ŝi, ŝi forpuŝas nin perpiede. La malmolaj pankrustoj, kiuj postrestas, estas nia manĝo, kaj la hundeto sub la tablo pli bone fartas ol ni, al ĝi ŝi ja ĵetas de tempo al tempo ion bongustan. Dio kompatu, se tion scius nia patrino ! Venu kun mi, ni foriru kune en la vastan mondon.“

Ili iris dum la tuta tago trans herbejojn, kampojn kaj ŝtonojn. Kaj, se pluvis, diris Fratinjo : „Dio kaj niaj koroj larmas kune !“

Vespere ili venis en grandan arbaron kaj estis tiom lacaj pro la malgajo, la malsato kaj la longa vojo, ke ili sidiĝis en kavan arbon kaj endormis.

Je la alia mateno, kiam ili vekiĝis, la suno jam troviĝis alte sur la ĉielo kaj sendis varmegajn radiojn en la arbon.

Jen diris Fraĉjo : „Fratinjo, mi soifas, se mi scius pri puteto, mi irus tien kaj trinkus, mi opinias, ke mi aŭdis iun.

Fraĉjo ekstaris kaj manprenis Fratinjon, kaj ili volis serĉi la puteton. Sed la malica duonpatrino estis sorĉistino kaj certe vidis, kiel ambaŭ infanoj foriris, ŝi ŝtelire sekvis ilin sekrete, tiel, kiel ŝteliradas la sorĉistinoj, kaj ŝi ensorĉis ĉiujn putojn en la arbaro. Kiam ili trovis puteton, kiu briltreme saltadis trans la ŝtonojn, Fraĉjo volis trinki el ĝi. Sed Fratinjo aŭskultis, kiel la puteto diris murmurante : „Kiu trinkas el mi, tiu fariĝos tigro, kiu trinkas el mi, tiu fariĝos tigro.“

Jen vokis Fratinjo : „Mi petas vin, Fraĉjo, ne trinku el ĝi, alie vi fariĝos sovaĝa besto kaj disŝiros min.“

Fraĉjo ne trinkis, kvankam li tre soifis. Kaj li diris : „Mi atendos ĝis la sekva fonto.“

Kiam ili atingis la duan puteton, aŭskultis Fratinjo, kiel diris ankaŭ tiu ĉi puteto : „Kiu trinkas el mi, tiu fariĝos lupo. Kiu trinkas el mi, tiu fariĝos lupo.“

Jen vokis Fratinjo : „Fraĉjo, mi petas vin, ne trinku, alie vi fariĝos lupo kaj manĝos min.“

Fraĉjo ne trinkis kaj diris : „Mi atendos, ĝis kiam ni atingos la sekvan fonton, sed tie mi devos trinki, vi povos diri ion ajn, mia soifo estas tro granda.“

Kaj kiam ili atingis trian puteton, aŭskultis Fratinjo, kie la puteto diris murmurante : „Kiu trinkos el mi, tiu fariĝos kapreolo, kiu trinkos el mi, tiu fariĝos kapreolo.“

Fratinjo diris : „Ve, Fraĉjo, mi petas vin, ne trinku, alie vi fariĝos kapreolo kaj forkuros de mi.“

Sed Fraĉjo tuj surgenuiĝis ĉe la puteto. Li kliniĝis kaj trinkis de la akvo. Kaj tuj, kiam la unuaj gutoj tuŝis liajn lipojn, tie kuŝis Fraĉjo kiel kapreolido.

Fratinjo ploris nun pri la kompatinda ensorĉita Fraĉjo kaj ankaŭ la kapreoleto larmis kaj sidis tre malgaja apud la knabino.

Jen fine diris la knabino : „Estu kvieta, kara kapreoleto, mi forlasos vin ja neniam.“

Poste ŝi malligis sian oran ŝtrumpligilon kaj ligis ĝin ĉirkaŭ la kolo de kapreoleto. Poste ŝi kolektis junkojn kaj plektis molan ŝnuron el ili. Al tiu ĝi ligis la besteton kaj kondukis ŝin per ĝi. Kaj ili iris pli kaj pli arbaren. Kaj irinte dum tre longa tempo, ili fine atingis dometon. La knabino rigardis en ĝin, kaj ĉar ĝi estis nepriloĝata, ŝi pensis : „Ĉi tie ni povos resti kaj loĝi.“

Ŝi serĉis por la kapreoleto foliojn kaj muskon por mola ripozejo. Ĉiumatene ŝi eliris kaj kolektis por si mem radikojn, berojn kaj nuksojn. Kaj por la kapreoleto ŝi alportis delikatajn herbojn, kaj tiujn la kapreoleto manĝis de ŝiaj manoj, ĝi plezuriĝis kaj ludadis antaŭ ŝi. Vespere, kiam Fratinjo estis laca kaj diris sian preĝon, ŝi metis sian kapon sur la dorson de la kapreoleto, kiu estis ŝia kuseno, kaj tiel ŝi ekdormis delikate. Kaj se Fraĉjo havus sian homan figuron, ĝi estus vivo grandioza.

Tiel ili vivis dum iom da tempo en la sovaĝejo. Okazis iam, ke la reĝo de la lando entreprenis grandan ĉasadon en la arbaro. Jen eksonis la kornblovado, la hundobojado kaj la gaja kriado de la ĉasistoj inter la arboj, kaj la kapreolo aŭskultis ĝin kaj partoprenus tre volonte.

„Ah“, ĝi diris al Fratinjo, „permesu al mi iri al la ĉasado. Mi ne longe povos elteni tion plu. Kaj li petis ŝin tiom longe, ĝis kiam ŝi konsentis.

„Sed“, ŝi diris : „Sed nepre revenu vespere, pro la sovaĝaj ĉasistoj mi riglos la pordeton, kaj por ke mi ekkonu vin, frapu kaj parolu : „Fratinjo mia, enlasu min, kaj se vi ne parolos tiel, mi ne malriglos mian pordeton.“

Poste la kapreoleto elsaltis, kaj ĝi bonfartis kaj estis gaja en la libera aero. La reĝo kaj liaj ĉasistoj vidis la belan beston kaj persekutis ĝin, sed ili ne povis atingi la kapreoleton. Kaj se ili supozis, ke ili havas ĝin kun certeco, ĝi forsaltis trans arbustojn kaj malaperis. Kiam estis malhele, ĝi iris al la dometo, frapis kaj diris : „Fratinjo mia, enlasu min.“

Jen ŝi malriglis la pordeton, la kapreoleto ensaltis kaj ripozis dum la tuta nokto sur sia mola ripozejo. Je la alia mateno la ĉasado komenciĝis denove, kaj kiam la kapreoleto denove aŭskultis la signalkornon kaj la ho-ho-on de la ĉasistoj, ĝi ne restis trankvila kaj diris : „Fratinjo, malfermu, mi devos eliri.“

Fratinjo malriglis la pordon kaj diris : „Sed vespere vi devos esti denove ĉi tie kaj diri vian diraĵon.“

Kiam la reĝo kaj liaj ĉasistoj denove ekvidis la kapreoleton kun la ora kolligilo, ili ĉiuj persekutis ĝin, sed ĝi estis tro rapida kaj tro lerta por ili. Tio daŭris la tutan tagon, sed fine la ĉasistoj vespere ĉirkaŭis ĝin kaj iu vundetis la beston je piedo, tiel, ke ĝi eklamis kaj malrapide foriris. Jen ĉasisto ŝtelire sekvis ĝin ĝis la dometo kaj aŭdis, kiel ĝi vokis : „Fratinjo mia, enlasu min“, kaj li vidis, ke la pordeto malfermiĝis kaj baldaŭ refermiĝis. La ĉasisto memortenis ĉion tion bone, iris al la reĝo kaj rakontis al li, kion li vidis kaj aŭskultis. Jen la reĝo diris : „Morgaŭ ankoraŭfoje estu ĉasado.“

Fratinjo tre teruriĝis, kiam ŝi vidis, ke la kapreoleto estas vundita. Ŝi forlavis ĝian sangon, surmetis herbojn kaj diris : „Iru al via ripozejo, kara kapreoleto, por ke vi resaniĝu.“

Sed la vundo estis tiel negrava, ke la kapreoleto sentis neniun doloron plu je la sekva mateno. Kaj kiam ĝi denove aŭskultis la ĉasan ĝojon ekstere, ĝi diris : „Mi ne povos elteni tion, mi devos ĉeesti, rapide kaptos min neniu.“

Fratinjo ploris kaj diris : „Ili mortigos vin, kaj mi estos ĉi tie sola en la arbaro kaj forlasita de la tuta mondo. Mi ne permesos, ke vi eliru.“

„Tiel mi do nun mortu ĉi tie pro malgajo kaj ĉagreno“, respondis la kapreoleto, „se mi aŭdas la signalkornon, mi opinias, ke mi devus salti el miaj ŝuoj !“

Tial Fratinjo ne povis agi alie kaj malriglis kun peza koro la pordeton kaj la kapreoleto saltis sana kaj ĝoja en la arbaron. Ekvidinte tion, diris la reĝo al siaj ĉasistoj : „Ek, persekutu ĝin dum la tuta tago ĝis kiam noktiĝos, sed neniu suferigu ĝin.“

Tuj, kiam la suno malaperis, diris la reĝo al la ĉasisto, kiu informis lin : „Ek do, montru al mi la arbaran dometon.“

Estante antaŭ la pordeto, li frapis kaj vokis : „Fratinjo kara, enlasu min.“

Jen malfermiĝis la pordo kaj la reĝo enpaŝis. Kaj tie staris knabino, kiu estis tiel bela, kiel li ankoraŭ neniam vidis iun. La knabino ektimis, kiam ŝi vidis, ke ne envenis la kapreoleto, sed viro, kiu havas oran kronon sur la kapo. Sed la reĝo rigardis ŝin afable, etendis la salutmanon kaj diris : Ĉu vi volas iri kun mi en mian kastelon kaj esti mia kara edzino ?“

„Aĥ, jes“, respondis la knabino, „sed la kapreoleto devos kuniri, tiun mi ne forlasos.“

La reĝo diris : „Ĝi restadu ĉe vi, tiom longe, kiom vi vivos, kaj manku nenio al ĝi.“

Dum tio ensaltis la kapreoleto. Fratinjo ligis ĝin denove al la junkoŝnuro, kondukis ĝin per ĝi kaj foriris kun la kapreoleto el la arbara dometo.

La reĝo levis la belan knabinon sur sian ĉevalon kaj kondukis ŝin en sian kastelon, kie oni festis la nupton kun granda pompo. De tiam ŝi estis moŝta reĝino. Kaj ili vivis dum longa tempo feliĉe kune. La kapreoleton oni ŝirmis kaj flegis, ĝi saltadis en la kastela ĝardeno. Sed la malica duonpatrino, pro kiu la infanoj devis iri en la mondon, opiniis, ke Fratinjon disŝiris la sovaĝaj bestoj en la arbaro, kaj ke Fraĉjon, la kapreolidon, mortpafis la ĉasistoj. Kiam ŝi aŭdis, ke ili ambaŭ estas tre feliĉaj, kaj ke ili tre bonfartas, ekmoviĝis envio kaj malfavoro ŝiakore kaj ne lasis pacon al ŝi, ŝi havis neniun alian penson krom tiun, kiel ŝi tamen ankoraŭ povus malfeliĉigi ilin ambaŭ. Ŝia propra filino, kiu esti malbela kiel la nokto kaj havis nur unu okulon, riproĉis ŝin kaj diris : „Fariĝi reĝino, tiun feliĉon meritus ja mi.“

„Silentu“, diris la maljunulino kaj kontentigis ŝin trankvilige, „se estos la ĝusta tempo, mi ja estos ĉemane.“

Kiam tiu tempo venis kaj la reĝino naskis belan princidon kaj la reĝo forestis por ĉasi, la maljuna sorĉistino transfiguriĝis en la ĉambristinon, ŝi paŝis en la loĝoĉambron, kie kuŝis la reĝidino kaj diris al la malsanema reĝino : „Venu, la banejo estas preta por vi. Tio bonfartigos kaj freŝige refortigos vin. Rapidu, antaŭ ol ĝi estos malvarma.“

Ankaŭ ŝia filino ĉeestis, ili portis la malfortan reĝinon en la banĉambron kaj metis ŝin en la kuvon. Poste ili riglis la pordon kaj forkuris. Sed en la banĉambro ili ekbruligis inferecan fajron, tian, ke la bela juna reĝidino baldaŭ devis morti.

Kiam tio estis plenumita, la maljunulino prenis sian filinon, surmetis kufon al ŝi kaj metis ŝin en la liton, sur la lokon de la reĝino. Ŝi ankaŭ donis al ŝi la figuron kaj la aspekton de la reĝino, nur la perditan okulon ŝi ne povis redoni. Sed, por ke la reĝo ne rimarku tion, ŝi devis kuŝigi sin sur tiun flankon, kie ŝi ne havis okulon. Vespere, kiam la reĝo venis hejmen kaj aŭdis, ke princideto estas naskita, li ĝojis elkore kaj volis paŝi al la lito de sia kara edzino kaj rigardi, kion ŝi faras. Jen la maljunulino vokis rapide : „Je ŝia vivo, lasu la kurtenojn fermitaj, la reĝino ankoraŭ ne rigardu en la lumon, ŝi bezonas trankvilon.“

La reĝo retiriĝis kaj ne sciis, ke la malĝusta reĝino kuŝas en la lito.

Sed kiam estis noktomezo kaj ĉiuj dormis, vidis la vartistino sidanta en la infanĉambro apud la lulilo kaj kiel ununura ankoraŭ ne dormanta, kiel malfermiĝis la pordo kaj enpaŝis la ĝusta reĝino. Ŝi prenis la infanon el la lulilo, metis ĝin sur brakon kaj mamnutris ĝin. Poste ŝi skuadis la kuseneton, remetis la bebon en ĝin kaj kovris ĝin per la kovrotuketo. Sed ankaŭ la kapreoleton ŝi ne forgesis. Ŝi iris en la angulon, kie ĝi kuŝas kaj mankaresis ĝian dorson. Poste ŝi eliris tute silente el la pordo kaj la vartistino demandis je la alia mateno la gardistojn, ĉu iu en la nokto iris en la kastelon. Sed ili diris, ke ne, ke ili ne vidis iun.

Tiel ŝi envenis multajn noktojn kaj neniam diris vorton dum tio ; la vartistino vidis ŝin ĉiam, sed ŝi ne kuraĝis rakonti tion al iu alia.

Kiam pasis certa tempo, la reĝino komencis paroli en la nokto kaj diris :

  „Kion faras mia infano, kion faras mia kapreolo ?
  Nun mi ankoraŭ revenos dufoje kaj poste neniam plu.“

La vartistino ne respondis al ŝi, sed kiam ŝi denove estis malaperinta, ŝi iris al la reĝo kaj rakontis ĉi tion al li.

Jen diris la reĝo : „Ve, dio, kio estas tio ! En la sekva nokto mi gardos la infanon.“

Vespere li iris en la infanĉambron, kaj noktomeze la reĝino revenis kaj diris :

  „Kion faras mia infano, kion faras mia kapreolo ?
  Nun mi revenos ankoraŭ unufoje kaj poste neniam plu.“

Kaj tiam ŝi vartis la infanon tiel, kiel ŝi kutime faris, antaŭ sia malapero.

La reĝo ne kuraĝis paroli al ŝi, sed li gardis la infanon ankaŭ en la sekva nokto.

Ŝi parolis denove :

  „Kion faras mia infano, kion faras mia kapreolo ?
  Nun mi ankoraŭ revenis lastan fojon, sed poste neniam    plu.“

Jen la reĝo ne plu povis reteni sin kaj saltis al ŝi kaj diris :

„Vi povas esti neniu alia krom mia kara edzino.“

Kaj ŝi respondis : „Jes ja, mi estas via kara edzino kaj rericevis en tiu ĉi momento la vivon pro la graco de Dio.“

Kaj ŝi estis freŝa, ruĝvanga kaj sana.

Poste ŝi rakontis al la reĝo pri la fiago, kiun la malica sorĉistino kaj ŝia filino krimis je ŝi.

La reĝo ordonis konduki ilin ambaŭ antaŭ la tribunalon, kie oni eldiris la verdikton al ili. La filinon oni kondukis en la arbaron, kie sovaĝaj bestoj disŝiris ŝin. Sed la sorĉistinon oni metis en fajron kaj ŝi devis mizere forbruli. Kaj kiam ŝi jam fariĝis cindro, transformiĝis la kapreolido, rericevante sian homan figuron. Kaj Fraĉjo kaj Fratinjo denove kunis kaj vivis feliĉe ĝis ilia fino.


Fonto : Jakobo kaj Vilhelmo Grimm : Infan-kaj domfabeloj, Eldono lastmana, eldonejo Reclam, „Brüderchen und Schwesterchen“


tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
lingve kontrolis Vladimir Türk


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio